Esperanto per tio estas unika. Lingvoj akcentas jen unu, jen alian trajton. La franca kaj germana estas rigoraj, sed lasas malmulte da libereco en la maniero esprimi sin. La angla kaj la ĉina estas pli liberaj, sed al ili mankas rigoro, kaj, sekve, precizeco. Jes, Esperanto estas unika en la panoramo de la lingvoj. Per ĝi la
Al io unika mezuma homo ne emas kredi. Tial la elstaran bonecon de Esperanto la plimulto de niaj samtempuloj simple ne povas imagi.
Subtila transdono de kaŝaj mesaĝoj
Kaj ĝuste tial, antaŭ kelkaj minutoj, mi intence uzis la vorton longperspektive. Oni ne povas ĝuste kompreni la fenomenon Esperanto, se oni ne lokas ĝin en historian perspektivon. Kaj pro tio, ke ili evitas tion fari, tiom da homoj nun diras : "la mondolingvo estas la angla".
Konstante amaskomunikiloj, ministroj, firmaestroj, kaj simplaj homoj, kiuj babilas en trinkejo, rediras tiun frazon. Kaj ili ne konscias, ke kune kun ĝi ili transdonas tutan serion da neeksplicitaj ideoj. Ekzemple : "la venko de la angla estas definitiva", "lingva diverseco ne plu kaŭzas problemojn", "la uzo de la angla ne havas financajn konsekvencojn por vi", "ne ekzistas realisma alternativo", "ne ekzistas lingvaj handikapuloj, se fremdulo suferas maljustecon, ĉar li ne kapablas taŭge esprimi sin, aŭ se firmaestro maltrafas profitdonan kontrakton, ĉar lia nivelo en la angla ne estas adekvata por la traktado kun la alilanda partnero, ili havas nur tion, kion ili meritas, ili nur devis bone lerni la anglan".
Se vi pripensos kelkminute, vi nepre sentos, ke efektive tiuj mesaĝoj - kaj aliaj - kaŝe akompanas la frazon pri la venko de la angla. Ili estas mesaĝoj, kiuj fermas, kiuj puŝas la mensojn en tunelon, kie nenio videblas ĉe-flanke, kaj kun nur unu lumo ĉe la fino : la angla, sen kiu ne estas elirejo. Tiu kondiĉado malhelpas havi normalajn reagojn, kia estus, ekzemple, jena ideo.
Denaskaj anglalingvanoj tiras multege da avantaĝoj, kaj da profito, de la nuna lingva sistemo. Britio ricevas unu miliardon (mil milionojn) da eŭroj ĉiujare el la lingvostudaj restadoj.
Estus do normale, ke anglalingvanoj pagu por ili. Ĉu ne estas absurde, ke en la tuta mondo neanglalingvaj impostpagantoj pagas gigantajn sumojn por ke la ŝtatoj organizu instruadon de la angla, kio finfine metas ilin en malsuperan pozicion ? Dume, tiuj, kiuj havas ĉiujn profitojn, kiuj ricevas pro denaska rajto superecon en ĉiu diskuto, traktado aŭ debato kaj al kiuj la peno lerni lingvon estas ŝparita, estas ĝuste tiuj, kiuj pagas nenion por tiu impresa avantaĝo ! Justeco postulus, ke la anglalingvaj ŝtatoj pagu al ĉiuj aliaj landoj la monon necesan por ebligi al alilingvanoj lingve renkonti ilin. Krome, dum ni dediĉas multegajn horojn al studado de la angla, la angleparolantoj povas dediĉi tiun tempon al studado de scienco, tekniko, profesio, aŭ al ripozo, kaj malstreĉo. Ĉu ne estus normale, ke ili finance kompensu nian tempoperdon kaj niajn penojn, akceptitajn grandparte je ilia profito ? En nia tutmondigita kaj novliberalisma socio, neniu avantaĝo estas senpaga. Ili ricevas egan avantaĝon, ili pagu, iom laŭ la principo "kiu poluas, tiu pagu".
La neeksplicitaj, kaŝaj mesaĝoj, kiuj kunformas la pensan akompanadon sed ankaŭ la sentan etoson de la konstante ripetata frazo, enŝovas sin en la mensojn nekonscie. Ĉar ili ne estas eksplicitaj, oni ne povas defendi sin kontraŭ ili. Kaj ĉar ili eniĝas en la nekonscian parton de la psiko, ili trudas masoĥismon, kontraŭ kiu nur konscieco povus gardi nin. Pro tiu subtila maniero de penetro, la viktimoj de la situacio konstante ripetas al si frazojn, kiuj konfirmas kaj plifortigas ilian statuson de viktimoj. Tio estas la sistemo uzata por teni sklavojn en sia sklava pozicio, aŭ por eviti, ke homo el plej malalta kasto provu ŝanĝi la kastan sistemon. Papage ripetante la frazon, niaj samtempuloj persvadas sin, ke nenio estas plibonigebla, ke nenion ili povas fari, ke ili estas sklavoj sen espero pri libereco, ĉar la mastroj venkis definitive, kaj venkitoj ne relevu la kapon. Estas kvazaŭ sorĉa ĉanto, magia formulo, kies efiko estas, ke la viktimoj pli kaj pli akceptas sian viktimecon. La masoĥismo plifortiĝas de ripeto al ripeto, sed tion, ho ve !, la viktimoj ne rimarkas.