Aŭ ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por multaj homoj, Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi ne konkeris la mondon. Por ili, sukceso neprigus, ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli iun ajn surtrotuare en Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron koncepti sukceson ili ne aplikas en aliaj kampoj. Neniam ili pensus : "Honda-veturiloj malsukcesis, ĉar multegaj homoj uzas Toyotan, Mercedes, Citroen, Ford aŭ ion alian." Oni aplikas al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn oni ne aplikas en aliaj kampoj. Interese, ĉu ne ?
Historia perspektivo
Aldoniĝas al ĉio ĉi nekapablo rigardi la aferon laŭ historia perspektivo. La rezulto estas ignoro de la koncepto
La ideo, ke Esperanto sekvas la ritmon de naturaj fenomenoj, kiuj kreskas eksponenciale, ne venas al ili en la kapon. Eksponenciala kresko estas malrapida komence, sed ĝi laŭgrade akceliĝas kaj post iu sojla momento iĝas rapidega. Tiuj, kiuj dubas pri la estonteco de Esperanto, ignoras historion. Pensu ekzemple pri la metra sistemo. Ĉi-lasta estis proponita de Gilbert Mouton, pastro en Liono, en 1647. Cent dudek jarojn poste, en 1767, nenie ĝi estis uzebla, ĉar konis ĝin nur kelkaj stranguloj. Ĉu oni tiam povis diri, ke la metra sistemo fiaskis ? Tute ne. La sekvo de la historio montras, ke oni tiam rajtus diri nur : 120 jarojn post sia apero, la metra sistemo ankoraŭ ne
sukcesis. Same, cent dudek jarojn post la apero de Esperanto, oni devas fari la hipotezon, ke eble Esperanto ankoraŭ ne sukcesis. Se sukcesi signifus universaliĝi, kio estas alia afero.Tiu historia perspektivo povas helpi seniĝi je la streĉiĝo inter la subjektiva sento kaj la objektiva konstato, kiun mi antaŭe elvokis. Oni povas elekti la starpunkton : "Mi apartenas al avangardo". Efektive, la homoj, kiuj luktis por liberigi la mondon je sklaveco, aŭ por oficialigi la metran sistemon, pravis eĉ dum la tuta daŭro, dum kiu ilia agado restis ŝajne senrezulta, kaj ili estis rigardataj moke, kiel homoj kroĉitaj al ridinda utopio. Ni povas vidi nin en la sama situacio. Jes ja, eble ni eraras, sed la hipotezo, ke eble ni estas pioniroj, ne estas malpli probabla ol la kontraŭa, se kompari kun similaj agadoj en historia perspektivo.
Ni sondu la baldaŭ venontan tempon
Historia perspektivo utilas ankaŭ por pripensi pri tio, kio povos okazi post la nuna tempo. Tio estas delikata afero. Se oni esploras la konjektojn pri la posta verŝajna evoluo, faritajn de homoj, kiuj pretendas esti specialistoj, oni konstatas, ke tre ofte ili eraras, ĝenerale ĉar aperas ŝancaj okazaĵoj, neantaŭvideblaj, kiujn neniu enmetis en siajn kalkulojn. Tamen, en aliaj kazoj oni povas antaŭvidi sufiĉe ekzakte, kiel la aferoj disvolviĝos. Demografiaj prognozoj ĝenerale estas fidindaj, kaj same la prognozoj pri la disvolviĝo de epidemio.
Mi revenas al la ideo, ke la angla venkis. En la mediteranea regiono, en la unua jarcento de nia erao, oni povis diri la samon pri la greka, eble ne la klasika greka, sed simpla fuŝa greka, kiel oni hodiaŭ en kelkaj medioj diras, ke la mondolingvo estas "simpla fuŝa angla". En Eŭropo, en la dekunua jarcento, oni povis diri, ke la latina venkis. En la dekoka, ke venkis la franca. Sed ni scias, kiel historio evoluis, ĉiuj ĉi lingvoj poste perdis sian superregadon. Kaj la koncernaj ŝanĝoj sekvis la ŝanĝojn en la politika-ekonomia vivo internacia.