Se vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn kaj iliajn eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble vi pravas kaj ke mi povas komplete malpravi. Sed, nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la perspektivojn por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso, kaj tion mi diris, kiel eble plej sincere. Fakte, ĉio, kion mi diris ĝis nun, estis simple plenigo de la tempo disponigita al mi por ĉi tiu parolado. La fundo de mia penso estas multe pli simpla. Mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke ĝi estos la mondolingvo, ĉu post dudek jaroj, ĉu post cent, ĉu post tricent, tion mi ne povas diveni kaj tio estas al mi egala.
Mi kredas je ĝi pro iu nevenkeblepotenca intuicio, kaj mi ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate freneza. Sed se tiu freneza zono en mi malbonfaras al neniu, kaj igas min pli feliĉa, kial mi hontus pri ĝi kaj ĝin forĵetus ? Kredi je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ povas esti io mense tute sana. Mi ja povas konfirmi mian manieron rigardi la venontajn jardekojn per raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras ol la argumentoj de la homoj, laŭ kiuj Esperanto ne havas estontecon. Tamen ne pro tiuj argumentoj mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ mistika neklarigebla certeco, pri kiu ne eblas diskuti, ĉar ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero. Ĉi-lasta, se oni sukcesas ekspluati ĝiajn pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi kiel mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno, kie floras beleco, amikeco, fantazio, gajeco, kreemo. Kaj tiu mia kredo havigas al mi tiom da ĝojo, ke eĉ se ĝi montriĝos erara laŭ vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam estos por mi, laŭ individua, amikeckrea kaj animriĉiga vidpunkto, trezoro, kies valoro superas ĉiujn eblajn homajn kalkulojn. Jes, nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro kaj energio. Kiom mi dezirus, ke ĉiuj esperantistoj kapablu iri plaĉe promeni en ĝi ! Kaj ke ĉiuj homoj sekvu ilin tien kaj tie. Tiam ja
Ĝi falis de 17 al 14,5 dolaroj inter 2000 kaj 2004. La delokigoj perdigis al Usono 1,8 milionoj da okupoj. Se oni kalkulas kun la demografia kresko, la manko de dungoj atingas 5,4 milionoj por la kvar lastaj jaroj, tiel ke multaj personoj povas vivi nur akceptante malbone pagatan postenon. Multaj vivas kredite, kaj la sumo de la ŝuldoj atingas astronomiajn nivelojn.
Laŭ la statistikoj de la
2,2 milionoj, dum en 1975 estis nur 380.000.
Amo povas mortigi lingvon
Laŭ Michel Rocard kaj aliaj politikistoj Eŭropo povus tre bone funkcii plurlingve, kiel Svislando kunvivas tre bone kun kvar lingvoj. S-ro Piron, vi estas kaj sviso kaj specialisto pri internacia lingva komunikado. Kiel vi reagas al tiu aserto?
S-ro Rocard kaj la aliaj eraras. La svisoj sukcesis krei eksterlande tre belan bildon pri sia lando, kaj i.a. pri sia maniero harmonie kunekzisti kun diversaj lingvoj. Estas vere, ke en Svislando, kontraste kun, ekzemple, Belgio, malofte okazas videblaj konfliktoj bazitaj sur la uzo de lingvoj. Tamen la panoramo estas malpli idilia ol ĝin prezentas s-ro Rocard. Ekzemple paroli pri kvar lingvoj estas trompe. Estas vere, ke Svislando oficiale uzas kvar lingvojn. Sed unu el la kvar, la romanĉa, ludas neniun rolon en intersvisaj rilatoj.