Ĉu ne pro tio, kaj pro la fakto, ke eĉ limigita nombro da lingvoj starigas multajn problemojn, la praktiko en eŭropaj instancoj pli kaj pli estas ĉiam uzi nur la anglan. Iom kiel okazas en muroj de svisaj urboj kun reklamafiŝoj ĉiam pli en la angla, taŭgaj por ĉiuj kantonoj kaj do ŝparigaj. Ĉu uzi nur la anglan ne solvus la problemon, kontentige por ĉiuj?
Absolute ne. Ĝi havigas al la anglalingvanoj nepravigeblan privilegion, des pli nepravigeblan, ĉar la britoj neniam estis vere entuziasmaj pri aliĝo al Eŭropo, kaj, ekzemple, ne aliĝis al la eŭro. Ĉu vi scias, ke pli ol 700.000 lingvostudentoj el Eŭropa Unio ĉiujare sekvas kurson de la angla en Britio? Britio ricevas grandegan avantaĝon de tiu bonŝanco povi instrui sian lingvon al multegaj fremdlandanoj.
Se vi permesas, ankaŭ mi havas noton similan, kiu impresis min: longa artikolo de Observer, el ĉirkau antaŭ du jaroj, kun memkontenta titolo "They're talking our language" (ili parolas nian lingvon) deklaris "Britujo eble perdis imperion sed konkeris planedon".
Tutcerte! Krome, je la nivelo de supera instruado, la premado favore al studoj en anglalingvaj universitatoj ne ĉesas kreski. Dum la lasta universitata jaro, eŭropanoj konsistigis pli ol 100.000 el la 550.000 eksterlandaj studentoj en Usono, kaj 160.000 el la 220.000 eksterlandaj studentoj en Britio. Vivante tie dum siaj studoj, la studentoj estas trasorbataj de la anglosaksa pensmaniero, kaj kiam ili revenas, ili emas problemsolvi laŭ la anglosaksa maniero. Tio estas des pli bedaŭrinda ĉar ili apartenas al la ekonomia, politika aŭ kultura elito; nur tiu ja povas sendi la gefilojn por jaroj da
studado en tiaj landoj. Eble ankaŭ pro tiu faktoro (inter multaj aliaj) la mondo tiom evoluis al usonecaj modeloj.
Tamen, en Eŭropa Unio la oficialuloj konstante emfazas la gravecon lerni aliajn lingvojn ol la anglan. Ekzemple, la Barcelona Konsilio alvokis al la ŝtatoj, ke ili organizu instruadon de almenaŭ du fremdaj lingvoj ek de tre frua aĝo.
Estas terura kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko. La teorio, kun multaj belaj paroladoj kaj rezolucioj, estas, ke oni devas stimuli la lernadon de la diversaj lingvoj de Eŭropo, ĉar ties lingva diverseco estas kultura riĉaĵo nepre protektinda. Ankaŭ la romanĉa lingvo de Svislando oficiale estas kultura riĉo nepre savinda, kaj temo de same belaj fervoraj paroladoj. Sed la plimulto el la lingvistoj, kiuj studis la situacion, opinias, ke tiu lingvo ne plu estos parolata post du generacioj. Same estas je eŭropa nivelo : la elokventaj paroladoj pri studo de la diversaj lingvoj neniam estas sekvataj de efektiva, efika decido. La praktiko favoras nur la anglan ĉiurilate. Naŭdek kvin elcentoj el la lernejanoj "elektas" la anglan. Kaj neniu rimarkigas, ke, el cent el tiuj, nur unu, meznombre, atingas en ĝi nivelon, kiu ebligas ne tro malegale trakti kun denaska anglalingvano.
Kun tia stato de la aferoj ŝajnas tre malfacile elturniĝi. Por superi la lingvajn problemojn de vi prezentitajn restus, preterlasante la latinan, jam ekskluditan de Komenio mem en 1600, la uzo de lingvo neetnika, ne teritoria, ia speco de Esperanto, ni diru, taŭga por nuntempaj postuloj, lingvo t.e. ne nur por interamikiĝi kaj interŝanĝi ridetojn.
Ne ia speco de Esperanto sed Esperanto, solvo eksperimentita jam de internacia kolektivo, ne tre multnombra sed sufiĉe disvastigita, en kiu ĝi montriĝis perfekta kaj ne nur por interamikiĝi sed por interŝanĝo de informoj ĉiuspecaj. Inter la homoj, kiuj lernis Esperanton, ĉiu lingvo, ĉiu kulturo, ĉiu identeco estas respektata, ne ekzistas komprenproblemoj, kaj ne necesas iri studi eksterlande aŭ investi milojn da horoj en la enmensigon de absurdaĵoj (kiel, ekzemple, la fakto, ke en la angla
Tamen, ĉu ne estus bedaŭrinde, ke oni lernu nur Esperanton kaj perdu la kulturan riĉiĝon, kiun havigas la studo de aliaj lingvoj?
Sed ĝuste tion nun faras la kvazaŭmonopolo de la angla. Se lernantoj studus Esperanton dum unu lerneja jaro, tio sufiĉus por ke post kelkaj jaroj la komunikproblemo inter eŭropanoj estu solvita (kaj tio helpus multe ankaŭ kun neeŭropanoj, ĉar esperanto estas relative bone disvastigita en Azio, ekzemple). Samtempe, multe da tempo liberiĝus por plu studi lingvojn. Dum la kvin aŭ ses sekvantaj jaroj la junuloj lernus lingvo(j)n, kiu(j)n ili elektus laŭ siaj gustoj aŭ laŭ siaj kulturaj inklinoj. Tiel la latina, la franca, la germana, la greka, la rusa, la araba kaj