La romanĉa, laŭ mia scio, estas parolata de mallarĝa minoritato, kiu vivas en lingvaj enklavoj de Grizono, kun multaj variantoj kaj dialektoj kaj do malmulte utiligebla. Ĉirkaŭ antaŭ dudek jaroj por unuigi la multajn variantojn kaj plifortigi la lingvon oni kreis "romantsch grischun", operacio ŝajne simila al tiu de Landsmal de Aasen (1) en Norvegio sed, malgraŭ tio, la kvara svisa lingvo estas mortanta, kiel ŝajnas..
Ĝenerale lingvo ne longe supervivas post kiam ĉesas ekzisti homoj, kiuj scipovas nur ĝin. Kaj tio estas la situacio de la romanĉa nun : ĉiuj romanĉoj estas almenaŭ dulingvaj, parolantaj same bone la germanan (pli ĝuste svisgermanan dialekton) kiel la romanĉan. Sed ne sufiĉas por savi la lingvon.
Ĉu tio estas nova fenomeno?
Relative nova, jes. Antaŭ du jarcentoj, la plejparto el la romanĉoj vivis inter si sen multaj kontaktoj kun alilingvanoj. Sed la vivo ege ŝanĝiĝis. La beleco de la regiono allogis turistojn, kaj pro ili aperis komercoj, hoteloj, industrioj, kiujn kreis firmaoj el germana Svislando. Germanlingvanoj instaliĝis kaj plu uzis sian lingvon. Dume junaj romanĉoj komprenis, ke ili ĝuos pli bonan pozicion en la ekonomia vivo, se ili iros studi al germanlingva Svislando, por regi la germanan perfekte. Pro tiuj kaj aliaj faktoroj la loĝantaro fariĝis pli kaj pli miksa. Tiam intervenis gravega faktoro: amo. Estas malĝojige devi diri, ke amo fuŝis la kulturan vivon, sed tiel estas. Junaj romanĉoj enamiĝis al germanlingvaj knabinoj, germanlingvanoj al romanĉinoj. Miloj kaj miloj da paroj tiel formiĝis. Kaj en ĉiuj la familia lingvo fariĝis la germana, ĉar ekonomie gravas en Svislando scipovi la germanan, dum prosperi sen la romanĉa estas ege facile, eĉ en regionoj, kie ĝi estis la tradicia lingvo.
Ni do akceptu, ke, praktike, la romanĉa ne gravas. Restas tamen tri lingvoj, kiuj rilatas harmonie.
Ŝajne jes. Sed la ekonomia pezo de la germanlingva landoparto estas ege pli granda ol tiu de la du aliaj. Estas multe pli da senlaboreco en la franc- kaj itallingvaj regionoj, ĝuste pro tio. Investoj en Svislando iras al germanlingvio, ne al la franclingva parto. Kaj estas multaj psikologiaj problemoj.
Al kiaj problemoj vi aludas?
La situacio diferencas laŭ la loko. En itallingvaj regionoj ofte regas la germana. Plurfoje okazis al mi en Locarno ke kelnero tuj alparolis min germane, ne itale. Li ne imagis ke povas malplaĉi al mi esti misprenata por germanlingvano. La psikologiaj problemoj en tiuj regionoj rilatas al sento esti invadata, ne plu esti hejme en la propra lando, kaj tiel al la sento pri identeco. En franc- kaj germanlingvaj regionoj mi konas multajn personojn, kiuj vivas kun konstanta sento pri malsupereco, ĉar ili venas el alilingva regiono kaj transloĝiĝis pro la cirkonstancoj de la vivo, de la dungoj. Tio signifas, ke en ĉiuj kontaktoj unu el la geedzoj neniam sentas sin hejme el lingva vidpunkto, neniam sentas sin egalnivela kun la najbaroj, la komercistoj, la ĉirkaŭaj homoj. Senerare paroli la francan estas tre malfacile por germanlingvano. Tia persono do konstante konscias pri sia fuŝa maniero paroli. La rilatoj neniam estas same bonaj kiel kun samlingvanoj.
Kial vi diras "unu el la geedzoj"?
Ĉar mi tion konstatis. Tre ofte en paro, kiu transloĝiĝas al alilingva regiono, ĉu la viro ĉu la virino estas pli talenta lingve kaj rapide adaptiĝas. Sed ke ambaŭ havu la necesan talenton por fariĝi perfekta uzanto de la fremda lingvo, tio estas statistike duoble pli malprobabla ol ke unu havu ĝin. Kompreneble ekzistas ankaŭ paroj, en kiuj nek unu nek la alia sukcesas vere "venki" la negepatran lingvon. Tiam ili vivas kun konstanta sento de malplivaloro, la sento esti fremda.
Tamen, administre, ekonomie, politike, Svislando estas lando, kiu bone funkcias, malgraŭ sia lingva diverseco. Ĉu ĝi ne povus esti modelo por Eŭropo?
Ne. Svislando estas, praktike, trilingva lando. Kaj la tri lingvoj estas prestiĝaj. En Eŭropo estas ĝis nun 20 lingvoj, kaj inter tiuj, troviĝas lingvoj kiuj, kvankam belegaj kaj riĉaj, kiel la litova, la estona, la hungara, la slovena, havas neniun prestiĝon, ne estas konataj ekstere. La situacio do estos tute alia. Cetere, la trilingveco kostas multon al Svislando, inkluzive de akraj konfliktoj, kiel pri tio, ĉu lerneje oni unue instruu alian lingvon de la lando, aŭ ĉu preferinde la anglan. Sed jam la neceso ĉion traduki sorbas konsiderindajn sumojn. Se tiel estus kun 20 lingvoj, la kostoj fariĝus neelporteblaj.
Oni do limigu la nombron de la uzotaj lingvoj.
Tiam oni falas en maljustecon. Tio ne estas demokratie farebla. Parolo estas povo, kiel scias ĉiuj politikistoj, ĉiuj advokatoj, aŭ Prezidento Bush. Doni plenan eblon spontane, korekte, elokvente paroli al iuj, kaj al aliaj ne, tio estus enkonduki misdemokration.