Dion ni vidas kaj audas kaj gustumas kaj flaras konstante, sed la plimulto el la homoj tion ne perceptas. Kiam mi vidas ion belan, mi vidas Dion en tiu belaĵo. Kiam mi vidas iun suferantan, mi vidas Dion suferantan en tiu estaĵo. Dio solidaras kun ĉiu el ni, kaj do partoprenas en ĉiu sufero, kio ne malhelpas din plene feliĉi. (Homo, estaĵo ege limigita, kapablas samtempe feliĉi kaj senti doloron; Dio same, sed multe pli, ĉar di ne estas limigita). La kapablo percepti belecon, ĝui pri mirinda pejzaĝo, aŭ muziko, aŭ ies rideto, estas ioma partopreno nia en la dia vibrado en ni.
Mi povus paroli pri Dio dum horoj kaj horoj, kaj tamen ĉiufoje preterlasi ege gravajn aspektojn. Mi do finas nun, sed ne ĉar la temo estas elĉerpita.
4) Ĉu viaj spertoj pri Dio venis al vi dum "ekbrileto" aŭ ĉu ili evoluis dum longa tempo en vi?
Nek unu nek la alia. La unua renkonto estis longa kontakto. Mi provos rakonti, sed estas ege malfacile, ĉar tia sperto similas nenion, por kio vortoj ekzistas.
Mi tiutempe laboris en Monda Organizo pri Sano. Dum kafpaŭzo, mi diskutis kun kolegoj, ĉiuj ateistoj, kaj unu diris: "Dio estas nur la produkto de homa imago". Reveninte hejmen, mi je la kutima horo enlitiĝis kaj ekdormis, sed iam, dum la nokto, mi vekiĝis, kun tiu frazo ripetiĝanta en mia kapo. Tiam mi subite sentis min transportita al alia ... kiel diri? ...dimensio, sfero, universo. Mia korpo kuŝis en la lito, kaj mi iel sentis ĝin, kaj sentis la korpon de mia edzino apud la mia, sed mi (mia persono) ne plu estis en ĝi, sed en alia loko. Kaj jen mi devis elekti inter du ebloj: ĉu "Dio estas la produkto de homa imago" ĉu "Homo estas la produkto de dia imago". La stranga afero estis, ke mi vidis ambaŭ elekteblojn, kaj tamen mi vidis, ke nur la dua estas vera. Sed la fakto tion konstati ne forprenis la devon decidi favore ĉu al tiu, ĉu al
la alia. Alivorte mi havis la liberon mensogi al mi, trompi min, preferi ion neveran al io vera, sed, ial, apenaŭ elportebla.
En tiu momento, mi "vidis" Dion. La vorto ne estas ĝusta. Mi nenion vidis, aŭdis, tuŝis aŭ flaris. Mi diru: Dio ekevidentiĝis al mi. Kvankam mi ne "vidis" din, proprasence, mi perceptis din kun pli da klareco ol mi nun vidas la literojn tajpatajn sur la komputila ekrano. La certeco, la klareco, la evidento estis pli granda ol pri iu ajn alia afero, kiun mi perceptis en mia tuta vivo. Dum la tuta travivaĵo, kiun mi subjektive sentis kvazaŭ jarcentojn longan, Dio troviĝis antaŭ mi, plej konkrete. Kaj mi volis murdi din. Mia reago surprizis min tiom, kiom min surprizis la subita ekmontriĝo de Dio. Post minuto da konfuzo, kreita de tiu ekapero, mi sentis nedireble fortegan deziron, ke tiu Dio ne troviĝu antaŭ mi, simple ne ekzistu. Estis vera mortigdeziro. Ĝi estis tre primitiva, besta, prahoma, mi ne scias, kiel priskribi ĝin. Sed ĝi estis ege forta. Mi vidis Dion, mi vidis, ke di ekzistas, kaj mi samtempe volis, ke mia konstato estu erara, mi volis forviŝi ĝin, mi volis, ke anstataŭ Dio estu nenio. Kvazaŭ ekzistis nur du ebloj: ĉu Dio ekzistas kaj mi ne, ĉu mi ekzistas kaj Dio ne. Mi sentis tiun streĉiĝon inter mia konstato kaj mia volo kiel neimageble longdaŭran luktadon. Mi ne luktis kontraŭ Dio, kvankam iusence tion mi sentis, mi luktis kontraŭ mia konstato. Mi rifuzis ĝin. Mi sentis ĝin terura minaco, neakceptebla. Kaj samtempe mi furiozis, ke mi luktas kontraŭ mi kaj ne kontraŭ Dio, kiu nur rigardis min, ame.
Tiu "rigardo" de Dio al mi estis ege klara. En ĝi estis senfine da amo, kompreno, solidareco, kunsento, kunvibro, respekto. Respekto al mia rajto elekti laŭvole, do respekto al mia libereco, el kiu fontas -- tion mi sentis treege klare -- mia digno. Tiu rigardo samtempe ege plaĉis kaj malplaĉis. Ĝi parte vekis esperon kaj konsolon, parte furiozigis min. Tiom da bonkoreco en iu, kiun mi volis elimini, estis neelportebla.