Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili tre pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto, ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn, multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la europkontinentaj au aziaj tradiciaj pensmanieroj. Krome, sed priparoli ĉi tion longigus nian interparolon netolereble, agas politikaj faktoroj. Kiel montris Robert Phillipson en
Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?
Eble la situacio en Eŭropa Unio, kun la aliĝo de novaj membroj kaj do de novaj lingvoj, devigos al de-baza studado de la tuta problemo. Sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Mi ne scias. Mi esperas. Ĝenerale la plej bona sistemo finfine venkas, eĉ se ĝi devas superi multajn obstaklojn. La arabaj ciferoj bezonis kvar jarcentojn pro venki la romajn, kiuj estis multe pli komplikaj kaj malpli demokratiaj (infanoj kaj kamparanoj ne povis fari elementajn operaciojn; tion kapablis fari nur matematikistoj). La metra sistemo estis elpensita de monaĥo ĉirkaŭ 1660 kaj ankoraŭ nun ne estas akceptita ĉie (kaj Usono ankoraŭ uzas sian nekoheran, komplikan, arkaikan mezursistemon !) Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet. Krome, la funda masoĥismo de la homaro , kune kun la emo de tiuj, kiuj havas aŭ kredas havi superecon, ĉion fari por ne perdi tiun avantaĝon, plu agas por ke oni rifuzu ekrigardon al alternativoj, kiuj faciligus la vivon de milionoj, kaj metus pli da justeco en la mondon. Tamen mi esperas, ke estas sufiĉe da homoj kun intelekta honesteco por konscii, ke la ideo, ke nenio estas farinda, povus esti malprava kaj do indas esti kontrolata, kaj ankaŭ ke
forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por akceptebli. En alia kampo, oni nomus tion diskriminado kaj severe kondamnus la respondeculojn. Sed nia socio ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tion percepti.
1. Yomiuri Shimbun, angla eldono, 2002.04.17
La unua devo estas alfronti realisme la situacion
Mia sperto pri neesperantistaj internaciaj organizoj instruis al mi, ke tre ofte estas malbona laboretoso, kiam homoj el diversaj kulturoj devas kunvivi, esti kune la tutan tagon, kaj kune labori. Okazas multaj miskomprenoj. Homoj ja havas malsamajn ideojn pri tio, kio estas grava aŭ ne, deca aŭ ne, oportuna aŭ ne, ktp, aŭ pri la maniero sin teni unu rilate la alian, komuniki. Krome, la fakto vivi malproksime de la naskiĝlando kaj baza familio ofte kaŭzas frustrojn (eble nekonsciajn), kiuj negative efikas sur la etoson.
Mi travivis tion tre akre en UN, Novjorko, kiam mi estis juna kaj tie laboris. Mi neniam poste renkontis tiel malagrablan, fakte suferigan, senesperigan labor-etoson. Estas do probable, ke parto de la problemoj estas ligitaj al tiu diverskultureco kaj restado for de la hejmo.