skalo. Oni evitas kompari ĝin en la praktiko kun Esperanto. Multaj politikistoj, intelektuloj kaj aliaj gravuloj esprimas sian malestimon pri Esperanto, sed neniu el ili bazas siajn komentojn sur efektiva rigardo al la lingvo. Ĉu vi rajtas juĝi restoracion, en kiu vi neniam manĝis? Aŭton, kiun vi neniam kondukis? Sed negativaj komentoj pri Esperanto neniam baziĝas sur konatiĝo kun la lingvo, kia ĝi estas fakte uzata (ekzemple sur observo de kunsido en tutmonda kongreso, sur studado de serio da magazinoj, sur lingva analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj), kaj ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni forĵetas Esperanton (uzo de la angla, de samtempa interpretado, komunikado per gestoj, ktp).
Mi notas indignon en via tono...
Kompreneble mi indignas. Tiu maniero procedi estas tute kontraŭa al la principoj de objektiveco normale aplikataj en juro, en scienco, en demokratio ! Se juĝantaro kondamnas akuziton sen kolekti informojn kaj studi ilin, ĉu tio estas normala? Pro tiu timo fronti al la vero, la socio ne proponas taŭgan solvon al la problemoj, kiujn kaŭzas la lingva diverseco. Ĝi donas al eta frakcio de la monda loĝantaro konsiderindan avantaĝon, je kiu ĝi absurde senigas sin: tiu avantaĝo iras ne nur al anglalingvaj popoloj, sed ankaŭ al la sociaj tavoloj sufiĉe riĉaj por ke la gefiloj iru universitate studi en Usono, Britio aŭ Aŭstralio.
Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima rilate lingvojn ?
Certe plia afero, kiun nia socio rifuzas rigardi fronte estas la malfacileco de la lingvoj. Se vi kolektas reklamojn pri lingvolernado, vi konstante retrovas la saman mesaĝon: "Lernu la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj", "La franca sen peno". Tiu mesaĝo estas trompa. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lernado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri publika instruado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en kursoj; ke lingvoj estas kompareblaj al komputaj programaroj kun milionoj da programoj kaj subprogramoj, kiuj kontraŭdiras unu la alian. La junulo, kiu kredis, ke
Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?
Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan metodon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke en la mondo nun 90 elcentoj el la
studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu peno, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.
Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel vi?