Por liberigi el la angoro, restarigi ordon, kaj sekurecon, la psiko estigas
Necesus multaj pliaj paĝoj por plene klarigi pri Baudouin. Necesus montri, kiel, nur post kiam li eltrovis sian komprenon de personeco formita el sep "uloj-en-ni", li rimarkis, ke li trafis ion delonge konatan de aliaj kulturoj, kiel praaj hindaj ideoj, ĥaldea astrologio aŭ la "Sep restejoj de la animo" de Sankta Tereza de Avila. Indus pritrakti lian poezian verkadon, lian talenton de desegnisto, lian humuron, kaj ĉefe lian plenan homecon. Li estis humila, modesta. Eble tial li grandparte forgesiĝis. Sed, feliĉe, ne tute. En la Instituto, kiun li fondis en 1924, kaj kiu plu fidelas al lia spirito, mi ricevis mian psikoterapian formiĝon. Kaj pro tio mi sentas min ege danka al li.
Esperanto
Kun esperanto Baudouin konatiĝis kiel knabo en elementa lernejo. Lia instruisto tre ŝatis la lingvon kaj proponis al la lernantoj, kiuj tion deziris, inici ilin al ĝi. La knabo akceptis, kaj rapide atingis bonan nivelon. Al esperanto li ĉiam restis dankema kaj fidela, kvankam li preskaŭ neniam partoprenis en la esperantista vivo. Dum la Universala Kongreso de 1925, en Ĝenevo, li prelegis en la Somera Universitato. Tiu esperantlingva prelego poste publikiĝis kun la titolo
Ekzemplo de psika konflikto
La subpersonecoj estas kvazaŭ voĉoj kverelemaj. Ili kondutas kiel rivaloj, ĉiu kun volo diktatori. Jen junulo en grupo, en kiu rondiras haŝiŝa cigaredo. La Ĝendarmo-en-li malpermesas, ke li fumu. Sed la Rolulo rebatas: "Se vi rifuzos, la aliaj en la grupo forĵetos vin". La knabo sentos sin kulpa rilate al la leĝo, se li fumos, kulpa rilate al la grupo, se li diros: "ne". La Sovaĝulo povas, laŭ la propraj emoj aŭ perceptoj, alianciĝi ĉu kun la Rolulo ("Mi neniam fumis haŝiŝon; nova sperto estas alloga") ĉu kun la Ĝendarmo ("Kial mi imitu la aliajn? Tiu odoro efikas al mi naŭze"). La Aŭtomato ĝenerale intervenas alvokante al neŝanĝo: "Nekonata afero! Mi ne scias, kiel ĝi efikos, mi timas". La Ombro diras: "Estas en tiu drogo io fascina, kio ŝancelas min". Ĉiuj ĉi voĉoj trafas la Mion, kiu provas enmeti en sian reagon la informojn, ofte partajn kaj erarajn, kiujn li akiris pri la realo. Ties fina decido dependos de tio, ĉu ĝi pli atentos unu juĝon ("Haŝiŝo misformas la perceptojn, ĝi estas danĝera") aŭ alian ("Ne estas pli terure ol alkoholo, kiun ĉiuj senhezite sorbas"). Depende de tio, ĉu la Mio estas forta aŭ malforta, ĝi alprenos la plej racian decidon, aŭ per falsaj raciecaj argumentoj pravigos por si la faron, al kiu ĝi elektis ne rezisti.
La maniero psikoterapii de Baudouin
Baŭduina psikoterapio karakteriziĝas, ne per speciala metodo, sed per iu spirito, iu maniero aliri la problemojn, kiu integras diversajn metodojn. La psikhelpa laboro