Ligiĝante unu al la alia, la tendencoj finfine formas kompleksajn energi-faskojn, kiuj mem kuniĝante inter si finfine produktas verajn subpersonecojn. Provante kunordigi la manierojn, laŭ kiuj Freud kaj Jung konceptis la homan psikon, kaj enmeti en la skemon faktojn konstatatajn en la propra praktiko, Baudouin finfine konkludis, ke en ĉiu el ni vivas sep relative memstaraj kaj rivalaj subpersonecoj. Tiuj formiĝas, dum la unuaj ses aŭ sep jaroj de la vivo, rezulte de duobla dialektiko: interagado inter la infano kaj la ĉirkaŭa medio unuflanke, kaj, aliflanke, inter ĉiu subpersoneco kaj tiu, kiu aperis antaŭ ĝi. Plej funde de la psiko regas la Aŭtomato,
aŭ Roboto, tiu parto de ni, kiu strebas al plena sekureco evitante ĉion nekonatan kaj ĉian sin-engaĝon, kaj kiu privilegias rutinon kaj ripetadon; ĝi konsistas el refleksoj kaj kutimoj, ĝi estas la malplej persona parto de la individuo. Ĝi funkcias kiel komputilo: maŝino potenca sed sen povo krei kaj iniciati, aĵo pure meĥanika. La multaj sciencfikciaj rakontoj, en kiuj robotoj provas superi homojn, esprimas antaŭsenton pri la risko, ekzistanta en ĉiu el ni, ke niaj rutinoj, kutimoj, refleksoj, io ne-individua en ni, fariĝos pli potencaj ol niaj memstara volo, kreemo kaj inteligento kaj ol niaj spontanaj emoj.Ju pli la infano kreskas, des pli manifestiĝas la Sovaĝulo,
formita el la tendencoj, kiuj strebas al efektivigo de la praemocia, instinkta potencialo: ĝui, venki, liberi. Io tre memcemtra, postulanta tujan kontentigon sen atento al la aliaj, vivas en ĉiu el ni, kaj disponas nekalkuleblajn kvantojn da energio. Estas kvazaŭ fonto de ĉiaspecaj deziroj, kies ŝprucado neniam ĉesas, eĉ se multaj neniam iĝas konsciaj. Tiu parto de personeco, la Sovaĝulo-en-ni, pli malpli koincidas kun tio, kion Freud nomis la Ĝio, ĉar ni sentas ĝin en ni, tamen kiel ion malsaman ol ni: ĝi povas postuli seksan aŭ alkoholan kontentiĝon, dum mi, mia racio, mia volo, mia mio, decidis tute alidirekte. Subjekto de deziroj je la stadio sovaĝula, la infano fariĝas objekto de rigardoj, kiam ĝi komencas paroli kaj la apero de lingvaĵo sentigas al li, kiom gravas la rilatado kun la ĉirkaŭuloj. Tiel aperas la Rolulo aŭ Aktoro, naskita el la bezono plaĉi kaj senti sin integrita en grupon. La roloj, kiujn ni ludas en la vivo, povas relative multe distanci de la profunda personeca aŭtenteco.Inter tiuj subpersonecoj neeviteble aperas konfliktoj: ĉu mi kontentigu mian sovaĝulan emon ŝteli la ĉokoladon? aŭ ĉu mi akceptu la frustron kaj rolu kiel aminda knabeto, kiun ĉiuj amos? Tiel estiĝas bezono de arbitraciisto: la Egoo
aŭ Mio, kiu arbitracias inter la disaj puŝoj de la aliaj subpersonecoj, decidas kaj sentas sin respondeca pri la tuto de la homo. La Mio ne povas fari pri si ĝustan bildon, ĉar la infana intelekto ne estas sufiĉe potenca je la aĝo, kiam ĝi formiĝas. Tiuaĝe ĝi ne povas enmeti nuancojn, la mensa bildo pri si do estas fakte karikaturo. Krome, granda parto de la impulsoj ne estas bonvenaj en eta estaĵo, kiu nepre devas esti akceptita de la medio por pluvivi. Ĝi do psike stumpigas sin, kripligas sin, repuŝante en la Ombron ĉion pri si, kion ĝi ne povas akcepti. En tiu malluma loko de la psiko la forpuŝitaj emoj de la Sovaĝulo grupiĝas kaj kuniĝas kun nepersonaj, arkaikaj tendencoj apartenantaj al la komuna heredaĵo de la homaro. Oni komprenu, ke tiuj deziroj, sopiroj, inklinoj, instinktoj estas, ne io abstrakta, sed elementoj plenaj je vivo, viglaj streboj, kiuj ne akceptas esti forbarataj. Ili provas reinvadi la Mion, kiu tre timas ilin kaj kiu reagas per intensa angoro. Estas la aĝo de premsonĝoj kaj de la timo pri mallumo. La mallumo, la nokto, ja estas la ideala medio por kaŝotaj agoj, egale ĉu seksaj, ŝtelaj aŭ konspiraj. Preterpase dirite, rasismo grandparte rezultas el emo projekcii sur homojn kun malhela koloro sentojn, kiuj fakte direktiĝas al nia Ombra parto, tiu, kiun ni ne ŝatas, kaj preferas ne vidi en ni.