Je la nomo de raciecigo entreprenoj ne hezitas senlaborigi centojn aŭ milojn da dungitoj, sed la lingva sistemo nun uzata internacie estas ĉio ajn, krom racia. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, antaŭ nelonge diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro"
Laŭ vi la socio malemas rigardi al la realo fronte. Kiel?
Ĝi ne akceptas dediĉi iom da mensa energio, iom da atento, al la demando: "kio estas en la intereso de la plejmulto en la kampo de tutmonda lingva interkompreniĝo?". Ĝi eliminas la demandon dirante: "Ĉio funkcias bone dank' al la angla". Sed tio ne estas vera. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ankaŭ tiurilate la socio ne kuraĝas rigardi fronte la situacion. Ĝi havas neniun kompaton por tiuj, kiuj suferas pro la lingva malekvilibro. Tamen ili estas multegaj: eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉa por delikataj traktadoj; turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi, kion li sentas, al la tajlanda au brazila doktoro; rifuĝinto suferanta pro terura soleco, ĉar neniu ĉirkaŭe parolas lian dialekton... Sed anstataŭ vidi ilin viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj: "se ili ne kapablas komprenigi sin, estas ilia kulpo, ili ja nur devis lerni lingvojn." Kvazaŭ estus tiel simple en la vivkondiĉoj de la plej multaj! Al la viktimoj de nia absurda sistemo oni povas alkalkuli ankaŭ la milionojn kaj milionojn da junuloj de la tuta mondo, kiuj semajnon post semajno dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon, kaj senkuraĝiĝe konstatas, ke ĝi pli kaj pli montriĝas pli forta ol ili. La menso kirliĝas, kiam oni pensas pri tiu grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio, kaj pri ĝiaj mizeraj rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro.
Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?
Iurilate jes, sed tio ne estas kialo por rifuzi serĉi solvon vere optimuman. Tamen la angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero
Sed ĉu vere temas simple pri malinklino fronti al la vero?
Jes. Se vi volas koni la veron, vi komparas. Por koni la efikecon de nova medikamento, oni komparas ĝin en la praktiko al konataj medikamentoj kaj al placebo. Estas tre facile kompari la komunikan kaj sin-espriman nivelon de homoj, kiuj lernis la anglan unuflanke, kaj kiuj lernis Esperanton aliflanke. Sed oni devigas milionojn da homoj studi la anglan eĉ ne demandinte sin, ĉu ĝi estas bona komunikilo je tutmonda