Nu, estas interese vidi, ke la maniero, laŭ kiu lingva komunikado estas organizita en nia mondo havas ĉiujn karakterizojn de patologia konduto. Esperanto ekzistas. ĝi ebligas komuniki multe malpli multekoste ol samtempa interpretado, multe pli juste ol la angla, multe pli komforte ol iu ajn alia lingvo, kaj tio eblas post multe pli eta investo en tempon, monon kaj energion fare de la komunikontoj kaj fare de la ŝtato. Alivorte, ĝi estas la rekta vojo por kontentigi la bezonon. Sed anstataŭ uzi ĝin, la socio elektas tre komplikan kaj multekostan vojon. ĝi devigas milionojn da infanoj studi dum jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn tiel malfacilajn, ke nur unu el cent, meznombre, en Eŭropo, unu el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon fine de la studoj. Post kiam estis investitaj tiom da penoj, da nerva energio, da tempo kaj da mono en tiun lingvoinstruadon, montriĝas, ke oni ne solvis la problemon de malegaleco, kaj ke oni tiel fuŝe atakis la lingvobarilojn, ke necesas investi ree milionojn kaj milionojn da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn da lingvoj kaj por prizorgi la samtempan interpretadon, sen kiu la komunikontoj ne povus interkompreniĝi. Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian tempon, sian monon, sian penon en tiel fuŝa, tiel neefika maniero, kiam eblas tion eviti. Jam per tio la socio montras sin patologia.
Sed kio konfirmas, ke temas pri aŭtenta psikopatologio, tio estas la fakto, ke, se vi atentigas pri la afero la ĵurnalistojn, la decidantojn, la gravulojn, la respondeculojn pri la organizado de la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke la sistemo estas freneza, kaj ke ekzistas mense
Tabuo
Fakte, tabuo tuŝas la tutan kampon de interpopola kaj interŝtata lingva komunikado. Se vi studas la dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ke multe pli ol 99 elcentoj prezentiĝas, kvazaŭ Esperanto ne ekzistus, kvazaŭ la homaro havus neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado, interpretado aŭ la uzo de prestiĝa nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Oni ree tion vidis antaŭ nelonge en Bruselo, en la Eŭropa Parlamento, dum kunsido de la t.n. Institucia komisiono, kiu pritraktis la demandon pri (ne)komunikado en Eŭropa Unio. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la rifuzo kompari.