En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni ĉiam komparas al referenco. Antaŭ ol decidi pri nova medikamento, oni komparas ĝian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun aŭ alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras? Oni lanĉas ofert-alvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni
Sed kvankam miloj kaj miloj da paĝoj troviĝas en dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Eŭropa Unio, jen en lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemon surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas malpli nombraj ol la fingroj de unu homo. ĉar komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemo estas io tiel ofta alikampe, ĝia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado pruvas, ke agas tabuo.
En kio radikas la tabuo?
Kial tiu patologia aliro al la lingvoproblemo? Denove la kaŭzoj estas multaj. Estas politikaj kaŭzoj. La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj povu senbare komuniki de popolo al popolo malplaĉas al multaj ŝtatoj. Estas sociaj kaŭzoj. Tiu sama eblo malplaĉas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias sufiĉe bone la anglan aŭ alian gravan lingvon, havas multajn avantaĝojn super homoj, kiuj scipovas
nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi tiujn avantaĝojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.
Sed mi opinias, ke la ĉefaj kaŭzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la problemo kuŝas en la emocia pezo, ŝargo, etoso de la koncepto "lingvo", en ĝia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj aŭ vortoj. Kaj la vortoj aŭ konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne ĉiuj, sed multaj. Se mi diras "milito" aŭ "mono" aŭ "patrino" aŭ "sekso" aŭ "atomenergio", io vibras profunde en vi, kvankam vi tion ĝenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj fronte al granda parto de niaj konceptoj, ĉefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco, ktp.
Inter tiuj konceptoj kun forta emocia etoso troviĝas la koncepto "lingvo". Kial? Ĉar la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el la plej bazaj deziroj de ĉiu homo. Kiam mi havas ian turmentan zorgon, aŭ suferon, se mi povas paroli pri ĝi al iu, kiu aŭskultos min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo aŭ de la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ĝi. Kiam bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda plenkreskulo mistrafas, aŭ tute ne venas reago, krom, survizaĝe, esprimo de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: "Doloras al mi en la orelo", la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera komunikado, kiu ŝanĝas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save disvolviĝas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto "lingvo" inkluzivas la sentojn pri ŝi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras "patrina lingvo", kiam fakte temas pri la gepatra aŭ la media lingvo.