La bezono senti sin komprenata estas unu el la plej bazaj bezonoj de infano. Nu, sen lingvo, kio restus el ĝi? La sinteno de la gepatroj, kaj post ĝi la longa influo de lernejo, kiu prezentas lingvon kiel neatencindan normon kaj kiel la ŝlosilon de ĉiuj literaturaj belaĵoj, nur fortigas tiun sentonukleon. En tia kunteksto, aserti, ke lingvo "fabrikita" de kvazaŭ-samtempulo — oni ĝenerale konfuzas Esperanton kun la projekto de Zamenhof — povas funkcii same bone kiel la gepatra lingvo, tio estas insulti ĉi-lastan, tio estas forrabi de ĝi ĝian statuson de magia talismano, kiun ĝi ĉiam konservis en nia psika profundo, eĉ se sur konscia nivelo ni konceptas ĝin pli racie. Tio estas netolerebla sakrilegio. Verŝajne por eviti tian malsanktigon iuj Esperanto-parolantoj, laŭ psikologia movo finfine plej komprenebla, diras, ke la zamenhofa laboro ne estas klarigebla per si mem kaj devas esti atribuita al inspiro de altaj spiritaj sferoj, superhomaj.
Fakte, kiam oni esploras la psikologiajn reagojn, kiujn elvokas la vorto "Esperanto", oni povas nur miri pri la nombro da personoj, kiuj ne elportas la ideon, ke tiu lingvo povas esti, kelkrilate, supera al ilia gepatra lingvo. Tiu reago devenas de emo identigi lingvon al persono: mia lingvo estas mia popolo, mia lingvo estas mi; se mia lingvo estas malsupera, mia popolo estas malsupera, kaj mi estas malsupera. Deklarante Esperanton apriore senvalora, kaj eldirante tiun juĝon kiel ion evidentan, oni saviĝas. Oni uzis artifikon plejplej homan, perfekte kompreneblan, sed ne allaseblan el scienca vidpunkto.
Esplori la reagojn al Esperanto per la metodo de klinika interparolo evidentigas ĉiaspecajn subkuŝantajn timojn, kiujn ne eblus pritrakti detale. Mi simple citu sep:
Ĉar neniu oficiala instanco, neniu prestiĝa institucio aljuĝas al Esperanto valoron, deklari sin favora al ĝi signifas alpreni starpunkton distancan de tiu, kiu aperas kvazaŭ oficiala. Estas malpli riske ripetadi tion, kion ĉiuj diras kaj kio ŝajnas kongrui kun la sinteno de la altranguloj aŭ de la intelekta elito.
Estas io sekuriga en la fakto interkompreniĝi pere de tradukado aŭ de lingvo tro malperfekte regata por ebligi interŝanĝi ideojn rekte, detale kaj nuance. Renkonti, ĉe kondiĉoj de perfekta komunika glateco, pensmanierojn radike malsamajn ol la niaj povas esti ŝoka, danĝere konfuziga sperto. Estas prave tion timi, ĉar Esperanto situas niamense sur nivelo pli proksima al tiu de spontana vortigo ol la ceteraj lingvoj. Juna japano, kiu ĉirkaŭvojaĝis la mondon renkontante ĉiuetape lokajn esperantoparolantojn, rakontis, kiom ŝokis lin tiuj rektaj dialogoj kun personoj, kiuj, nur ĉar ili estas si mem, kaj tion esprimas, ŝanĝas la tutan perspektivon de la mondkoncepto (Kiotaro Deguti, 1973).
"Simpla" konfuziĝas kun "tro simpla" aŭ kun "infaneca", kio naskas la ideon, ke Esperanto ne povas utili por esprimi vere plenkreskulan pensadon ĉe alta abstrakt-nivelo. Oni tiel izolas la faktoron "simpleco" disde ĝia komplemento — kiu tute modifas la situacion — nome la senlima kombinpovo. Ekzemple, la a-finaĵo, kiu markas adjektivon Esperante, estas pli simpla ol la multaj francaj sufiksoj, kiuj samrolas, sed ĝi ofte ebligas ĝuste esprimi sin, ĉar ĝi aliĝas al iu ajn morfemo, dum multaj francaj substantivoj ne havas sian adjektivon, kiel
Oni imagas, ke Esperanto metos en penson netolereblan klarecon:
[La afekcia aspekto, tiel grava en lingvo, malfacile trovas lokon en tiu
klara lingvo, en kiu ĉio estas eksplicita, tiu lingvo "pli preciza ol pensado".]
Fakte, eblas same malprecizi en Esperanto kiel en iu ajn alia lingvo, eĉ se, ofte, estas pli facile sin pli klare esprimi en la lingvo de Zamenhof.
Pli komplika solvo al problemo sentiĝas kiel pli valora ol facila solvo. Elekti la malfacilan kontentigas ian emon suprenmeti sin, kiu havigas sekurigan kaj komfortigan senton pri la propra graveco.