Tre diversajn ĝenrojn. Mi publikigis poemaron, serion de detektivromanoj, esean libron, fantastan romanon ne vere sciencfikcian, sed iom similan, kurson pri la strukturiĝo de personeco (mi estas psikologo-psikoterapiisto), kelkajn librojn por komencantoj, multajn novelojn, kaj eĉ kurson de Esperanto, kiu estas speco de polica intrigo. Tiu malgranda libro havis mirigan sukceson. Mi devis sendigi ĝin en tanzanian rifuĝejon, kie homoj el malsamaj etnoj kaj landoj decidis eklerni Esperanton por interkompreniĝi. Aperis multaj pirataj eldonoj de tiu verko, precipe en eks-Jugoslavio, Rusio, Irano, Ĉinio.
Kial vi uzis la pseŭdonomon "Johan Valano"?
Kiam mia unua romano publikiĝis, mi pensis, ke, se mi uzos la veran nomon, la personoj, kiuj konas min, ne estos sinceraj en siaj komentoj pri la libro, simple pro kutima ĝentileco. Kaj mi vere deziris scii, kian impreson ili ricevis pri ĝi. Mi do uzis pseŭdonomon. Sed ne efikis longe, ĉar Claude Gacond divenis, kiu kaŝiĝas sub tiu pseŭdonomo, kaj diris sian opinion en programo de Svisa Radio Internacia, kiu
tiutempe elsendis en Esperanto. Nu, ne tre gravas. Mian romanon
Ĉu la libro aperis france?
Ne. Mi preskaŭ finis la tradukon, sed mi disponas por tio malmulte da tempo. Kaj krome mi proprasperte scias, kiel malfacile estas interesi eldonejon al tia projekto, se la verkisto ne estas konata.
Ĉu vi kredas ke Esperanto havas estontecon?
Ĝi nepre havas estantecon, kiun mi persone tra alte taksas. Estas agrable renkonti homojn el ĉie sen lingva problemo, ricevi leterojn de legantoj, eĉ tre kritikemaj, el ĉiuj regionoj de la mondo. Jes, mi kredas, ke ĝi havas estontecon. Mi relative bone regas la anglan (mi estis tradukisto antaŭ ol iĝi psikologo), sed la rilato efikeco/peno estas tiom pli favora al Esperanto, ke certe la homoj finfine konscios pri tiu supereco. Lingve, Eŭropa Unio troviĝas en senelirejo ek de kiam ĝi plivastiĝis. Aŭ ĝi rezignos demokration kaj havigos al kelkaj lingvoj privilegian statuson perfidante siajn bazajn principojn, aŭ ĝi enŝovos sin en labirinton da malfacilaĵoj. Kun la dudek lingvoj teorie egalrajtaj ekde 2004, ekzistas 380 lingvaj kombinoj, por kiuj, ekzemple en Eŭropa Parlamento, oni devas prizorgi tradukadon kaj interpretadon! La racio finfine triumfos. Sufiĉas ĉeesti tutmondan kunsidon en Esperanto por vidi, kiel bone la komunikado tie funkcias. (1)
Ĉu vi ne kredas, ke la angla definitive venkis?
Ne. Ĝi kreas lingvan rompon, kiu estas ankaŭ socia rompo. Ĉiuspecaj homoj kapablegaj, inteligentaj, kompetentaj pri sia fako, sed lingve mallertaj aŭ ne havintaj la tempon funde studi la anglan estas forŝovataj favore al anglalingvanoj aŭ al personoj, kiuj ĝuis kondiĉojn escepte avantaĝajn por bone ellerni la anglan. En tio estas situacio potence eksplodema, ne sen rilato al tio, kio bolas en la tutmondaj socialaj forumoj, kies unua okazis en Porto Alegre. La elitoj, kiuj bone regas la anglan, manifestas arogantecon ofte malbone toleratan, ekzemple en latina Ameriko. La angla estas unu el la lingvoj malplej bone adaptitaj al internacia uzado pro siaj senlogika skribmaniero kaj grandega vortostoko (la flank-ĉe-flanka ekzisto de
anglosaksoj, dum tiuj estas eta malplimulto (malpli ol 6 elcentoj el la monda loĝantaro)? Tio kontraŭas same al sana prudento, kiel al demokratia spirito. Mi amas la anglan, sed mi havus neniun ŝancon sukcesi se mi verkus anglalingve. Lingvo estas la materialo, kiun verkisto uzas, kaj nur denaskulo ĝin sufiĉe perfekte regas por kapabli verki je sufiĉe alta nivelo arta. La sola escepto estas Esperanto, kiu pro kialoj neŭropsikologiaj, estas funde regebla, kiu ajn la origina popolo. Ekzistas esperantlingvaj verkistoj kiel Miyamoto Masao kaj Konisi Gaku, kiuj apenaŭ forlasis sian naskiĝlandon Japanion, sed kies lingvaĵo estas rimarkinda. La ekvivalento ne ekzistas en la angla.
Sed ĉu interreto ne definitive definitive certigis la venkon de ĉi-lasta?