Sed kiel vagas miaj pensoj! La morgaŭo: ĉu denove ĝi estos senrezulta kiel hodiaŭ? Mi scias, ke kuirilo estas aĉetinda, do kio estas kaŭzo de mia vendomaltrafo? Se nur mi povus eniri en la domojn kaj bone klarigi pri mia artiklo, estus facile vendi, sed kiel eniri? Malfacilege estas provi vendi tian varon sur perono. Mi provis eniri en domojn, sed ju pli mi alproksimiĝis, des pli rapide la pordo fermiĝis. Mi aŭdis, ke kolportistoj foje ŝovas la piedon inter la pordon kaj la pordfoston, sed tia manovro estas memevidente mistrafa, ĉar estus maleble vendi al iu, kontraŭ kiu oni luktas. Estas ja problemo elpensi kiel agi, kiel eniri sen alproksimiĝi al la pordo... ŝajne nesolvebla problemo... ju pli oni alproksimiĝas, des pli...
Fulmotondro! ekbrilis ideo, Ĉu helpos? Jes... eble - se ĝi estus ruze aplikata. Ĉu eble? mi pensis ekscitite... Ĉu eble? Jes, ŝajnas eble. Tiel mi rezonis: se alproksimiĝo fermigas pordon, ĉu la malo ne efikos male? Se mi povus eble paŝi malantaŭen kaj samtempe paroli por akrigi ŝian intereson, mi certas... jes, mi certas, ke ŝi vaste malfermos la pordon. Plena de novakirita espero mi enlitiĝis, kuŝiĝis laŭeble komforte inter la matracaj bulaĵoj kaj elpensis la detalojn de mia nova taktiko.
La sekvintan matenon mi staris antaŭ pordo, tenante malkaŝe mian kuirilan valizon. Mi atendis. Ie interne mi aŭdis la bruon de alpaŝanta persono. La pordo malfermiĝis suspekteme, kaj antaŭ mi staris virino kun la mano preta sur la anso. Mi staris sen paroli kaj nur afable mienis al ŝi, kvazaŭ mi konas ŝin, aŭ almenaŭ kvazaŭ oni min atendas. Ŝi rigardis min nekomprene. Mi komencis per neurĝa tono: "Do, finfine mi venis," kaj ridetis aplombe.
"Pri kio?" ŝi demandis.
"Pri kio?" mi surprizite altvoĉis. "La kuirilo, kompreneble."
"Sed mi ne mendis..."
"Mendis?" mi diris. "Mendis!" kaj mi ridis subvoĉe. "Mi ne vendas, mi estas sendita speciale por montri ĝin en la distrikto."
"Ne," ŝi kapskuis. "Mi ne pensas, ke mi volas..."
"Ho dankon, dankon, sinjorino," mi interrompis, kaj kun kontenta surprizo mi duone deturnis min de la pordo kaj faris du paŝojn forirajn, kaj parolante kun maksimuma vervo, sed starante duone forturnite de ŝi, mi daŭriĝis, kvazaŭ mi ne povus kredi ŝian malemon vidi la kuirilon.
"Vi vere ne volas vidi ĝin? Bone, bone, mi havas tiom da personoj, kiuj malpaciencas je mia veno, ke mi ne scias kiel mi sukcesos viziti ĉiujn! Oni skribas kaj telefonas al la oficejo - mi ne scias, kion fari. Mi estas preskaŭ elĉerpita, kurante ĉien... Ho, ĝi estas ja mirinda, tiu artiklo en la valizo, tuta kompleta kuirejo! La homoj preskaŭ freneziĝas por vidi ĝin... Do, denove dankon. Kiel strange, ke vi ne volas vidi ĝin! Sed pardonu, mi devas rapidi," kaj dume mi moviĝetis, kvazaŭ mi malpaciencus foriri. Dum mi parolis, la pordo vaste malfermiĝis, kaj mi povis vidi, ke mi forte tuŝis ŝian scivolemon. Hezite ŝi diris: "Nu, mi rigardos ĝin, sed mi ne aĉetos."
"Aĉetos?" mi alridis. "Kredu min, sinjorino, la homoj simple enamiĝas je ĝi! Ho, se nur mi havus sufiĉe por plenumi la mendojn! Sed ne gravas - se vi volas, eble mi povos montri ĝin al vi rapide. Nu..." kaj mi rigardis al la pojnhorloĝo, kiun mi ne posedis. "Mi... jes... eble mi povas disponi iom da tempo." Mi revenis al la perono por elpreni mian varon kaj, ĉirkaŭrigardante pri konvena loko, mi paŝetis al la vestiblo. Ŝi flankenmoviĝis por lasi enirvojon kaj gestis al ĉambropordo, dirante: "Ĝi tien, en la sidĉambron!"
Entuziasme mi klarigis kaj bildigis per troigo la avantaĝojn de la kuirilo, kaj post proksimume duonhoro mi elvenis kun la unua mendo en mia libro. Mi daŭrigis la novan taktikon kaj sukcesis montri la kuirilon en diversaj domoj, kaj kiam venis la tagmanĝa horo, mi havis jam alian mendon.
5. PETRO KORNOJN TENAS, PAŬLO LAKTON PRENAS.
Irante denove al la laktejo por ĝui la lakt-kaj-kukan manĝon, mi vidis du junajn virojn, kiuj estis frapantaj alterne ĉe pordoj. Mi proksimiĝis kaj alparolis unu.
"Kiel iras la negoco?" mi demandis.
"Bonege," li respondis.
"Kion vi vendas?"