Ofte mi manĝis ĉe bazarmagazeno Woolworth, kaj tie mi renkontis diversajn kolportistojn. Mi memoras precipe du kolportistinojn, ĉirkaŭ tridekjarajn, kiuj ĉiam envenis kune. La pli okulfrapa estis bela, altstatura kaj trompe brilblonda kun pala haŭto. Ŝi estis arte ŝminkita kaj evidente ne bridis la manon ĉe tiu laboro. Ŝi vive parolis, kaj ŝiaj grandaj, esprimplenaj okuloj dancis akompane. Mi neniam konis ŝian nomon, ĉar ĉiuj nomis ŝin Blondy pro ŝiaj haroj. Ŝia kunulino Margy estis preskaŭ kompleta antitezo de Blondy. Ŝi estis kvieta, mezstatura, nigrahara kaj seriozmiena, kvankam ankaŭ ŝi estis logaspekta. Mi sciis, ke ili laboras kune, iel rilate al pianoj. Unu tagon ĉe la manĝotablo mia scivolemo venkis min, kaj mi demandis al Blondy: "Precize kio estas via laboro?" Ŝi esploris min per siaj glimaj okuloj, kvazaŭ konsiderante, ĉu konfidi al mi, kaj diris:
"Ni klopodas aranĝi la agordon de pianoj je mizere malalta prezo, nome tri ŝilingoj kaj ses pencoj, kvankam la kutima prezo estas kvin ŝilingoj, kaj la mendoj simple glitadas en niajn kajerojn. Do sciu, ke vi sidas vidalvide kun du filantropinoj."
"Sed ĉu firmao povas bone pagi dungitojn kaj samtempe servi tiom malkare la publikon?"
"Ho jes, la firmao bone pagas... Ĉu ne, Margy?" ŝi diris, okulumante al sia kunulino, kaj ili ambaŭ ridis. "Vero estas, ke la tuta afero estas la plej mamuta trompo, kiun ni havis la bonŝancon trovi simple kolosa. Sed ni ne trompas, ho ne, ni estas nur du naivaj bubinoj, kiuj nur faras la aranĝojn por la agordistoj, kaj ni eĉ ne scias, ke la "agordistoj" svenus, se ili estus devigataj vere agordi pianon. Ho ja, kredu nin: la fripona firmao faras grandan profiton. La ideo venis unue de Ameriko. Sed, karulo, ĝi ne estas nia afero, ni simple faras nian honestan devon. La laboro estas facila, kaj nia parto estas tute honesta kaj bone pagata." Kaj ŝi ridis ĉarme naive. Mia intereso pliiĝis, ĉar ankoraŭ mi ne vidis la lumon.
"Do, se la agordistoj ne scias agordi," mi diris, "tio ne povas ne esti trompo; sed mi ne komprenas kiel..."
"Ĉu ni diru al li?" ŝi ŝercis.
"Eble ni ŝokus lin," kunblagis Margy. "Li estas ja tiel serioza!"
"La komedio iras jene," pludiris Blondy. "La "agordisto" paŝas en la domon kun kompetenta aplombo. Li malpakas sian ilaron, enrigardas la pianon, kuntiras la brovojn serioze kaj, turnante sin al la posedanto, diras gravtone: "Estas tineoj en ĉi tiu piano. Tio estas granda domaĝo, ĉar ili ruinigos la pianon, kaj plue, ne limigante sin ĉe tio, ili ensvarmos viajn tapiŝojn, remburaĵojn, vestaron ktp."
Blondy daŭrigis: "Nature la trompotoj ektimas kaj konsentas, ke la sonilaro estu portata al la laborejo por ekstermo de la larvoj. La prezo de tiu laboro estas sep pundoj kaj dek ŝilingoj, sed tiu sumo iĝas nekonsiderinda kontraŭ la ruiniĝo de la meblaro, piano kaj cetero. Ĉe la laborejo estas unu-du agordistoj, kiuj ja scias agordi la sonilaron, kaj plie per olea ĉifono aŭ io traviŝas ĝin. Do konstatu, karulo, ĉiuj estas kontentaj."
"Kia elpensaĵo!" mi diris. "Ĉu vi delonge faras tiun laboron?"
"Ne longe," respondis Blondy, "kaj ni ne scias, kiel longe ĝi daŭros. Sed kial sin ĝeni? Eĉ se ĝi estus provizora, ĝi almenaŭ estas multe pli komforta ol niaj antaŭaj okupoj. Margy kaj mi ĉiam laboras kune, kaj nia interkonsento estas ke, se ne estas laboro por ni ambaŭ ĉe firmao, ni ne akceptas la laboron. Margy estas kvieta, sed mankas al ŝi nenio - kiel atestas la proverbo: Silenta akvo subfosas la bordon."
"Ni kune laboris ĉe diversaj firmaoj... ho, mi ne scias, kion ni ne faris... krom unu laboro," ŝi interkrampis kokete. "Ni kolportis pakaĵon de sapoj kaj sappulvoroj, frotpurigiloj ktp. Tio estis malkara kaj entute bona valoro, sed la publiko ne fidis je ĝi, ĉar la marko ne estis konata. Post tio ni laboris ĉe potenca gazeteldonejo. Nia devo estis konvinki la domulojn, ke nia gazeto estas pli havinda ol ĉiuj aliaj, kaj atingi la konsenton, ke ni aranĝu liveri nian gazeton anstataŭ ilia ĝisnuna. Al mi tiu laboro ĉiam ŝajnis farsa, ĉar la varbistoj de la diversaj gazetoj sekvis unu la alian kaj la plejmulto de la domuloj konsentis al ĉiuj gazetuloj: ĉar estas pli facile ŝanĝi ol sukcese kontraŭstari la insistulojn."
"Post tio ni laboris ĉe reklamejo, sed tiu laboro ne daŭris. Ni vizitis pensionojn kaj montris presprovaĵojn de urba gvidlibro por turistoj. Ni ofertis la reklaman rajton po diversaj prezoj konforme al la grandeco kaj pozicio de la spaco. Ni devis kolekti la monon kaj ricevi procenton. Iun vendredon vespere ni, kiel kutime, donis la kolektitan monon al la firmao, sed kiam ni revenis sabatmatene por ricevi nian pagon, ni trovis, ke la oficejo estas forlasita. Nu?" ŝi diris. "Tia estas la vivo. Estas rava vivo, se oni ne perdas esperon. Se jes, oni povas ĵeti la ĉapelon de alta ponto, forgesinte depreni ĝin de la kapo... aŭ oni povas eĉ edziniĝi. Mi jam provis tion, sed pro bagatelo la afero ne prosperis: li jam estis edziĝinta..."