Читаем Kredu min, sinjorino! полностью

"Meze," mi respondis. "Jam de kelkaj monatoj mi trovas, ke mi ne povas plialtigi mian vendadon malgraŭ ĉiu peno."

"Jes, jes," li diris komprene. "Mi scias tion. Vi laboras konscience kaj mi ne kulpigas vin, tute male. Vi ne povas fari miraklojn. Mi ne plendas. Mi bedaŭras nur, ke vi ne povis havi helpantojn por ankoraŭ plibonigi vian staton. Ĉu pri io speciala vi volis vidi min?"

"Jes. Mi certas, ke mi trovis rimedon por multe pli akceli la vendadon. Post tri semajnoj okazos foiro en Waverley Market, kaj se vi konsentus aranĝi, ke mi eniru, mi certegas, ke per eksponado de la senakva kuirmetodo estus facile vendi grandkvante."

"Kiel longe daŭros la foiro?" li demandis. "Mi ja vidis la anoncojn, sed ne priatentis ilin."

"Dekkvin tagojn, kaj dum tiu tempo ĉeestos miloj da vizitantoj. Mi parolis kun iu, kiu konas praktike la industriajn foirojn, kaj li diris, ke ĝi estas fame konata kiel bonega vendloko."

"Bone," diris s-­ro Thorsen. "Mi enketos kaj sciigos vin; sed unue diru kion vi konsiderus taŭga aranĝo de salajro ĉe foiro?"

"Ĉar mi estas tiom certa, ke la entrepreno portos gajnon, mi sugestus kvin pundojn semajne."

S-­ro Thorsen pensis iomete, poste diris:

"Jes, mi pensas, ke tiom ĝi valorus, sed unue mi devas enketi pri kostoj kaj pesi ilin kontraŭ taksata enspezo."

"Dankon," mi diris. "Restu certa, ke mi faros mian eblon!"

"Tion mi ne dubas," li respondis. "Mi ne povas nun promesi definitive, sed mi senprokraste informiĝos, kaj cetere, se la foiro montros bonan profiton, mi volonte aldonos al vi gratifikon ĉe la fino."

Kontente mi manpremis kaj adiaŭis. La sekvintan matenon s-­ro Thorsen venigis min en sian kontoron. Lia vizaĝo estis ĝene nuba, kaj lia sinteno elmontris ĉagrenon. Mi flaris, ke temas pri la sugestita foiraranĝo. S­-ro Thorsen videble ne sciis, kiel komenci. Li tusetis embarasite kaj hontete komencis:

"E...e... pri la foiro... la aranĝo... mi faris enketon ...sed... sed mi dubas, ĉu... Mi bedaŭras, ke la ideo ne estas... e... praktika. Temas pri la kosto, tio estas la spaco sola kostas dek pundojn, kaj kiam mi aldonas la prezon de la standokonstruo, kaj la koston de la kuiraĵo kaj la helpantoj por vi ĉar vi ne povas fari ĉion sola. Nu, ŝajnas, ke la pogranda profito ne povas kovri la koston. Mi vere bedaŭras, sed mi ne antaŭvidis tiom grandan elspezon."

"Sed, s-ro Thorsen, ne estas, ke mi volas multe gajni, estas ke mi volas sondi tiun merkaton por la kuiriloj. Al foiro personoj venas pretaj por aĉeti ion, kio utilos, kaj mi povos montri la efektivan kuiradon. Se mi eksponos ĉiufoje antaŭ eble tridek personoj, devas, certe devas esti signifa proporcio da aĉetontoj. Mi sincere kredas, ke la vendoj estos multe pli ol vi konjektas. Pardonu min, se mi ŝajnas puŝe insista, sed mi ne pensas ĉefe pri mia salajro. Mi eĉ laborus por nenio, se mi povus iel vivi dumtempe."

"Tion mi kredas, kaj mi ankaŭ sentas vian sincerecon," li diris. "Kaj mi provos elpensi ian aranĝon. Vizitu min morgaŭ kaj eble mi estos elpensinta rimedon."

La postan tagon mi denove troviĝis en la kontoro. S­-ro Thorsen diris :

"Mi alvenis al propono. Mi ne scias, ĉu ĝi estos laŭ via plaĉo, kaj sciu, ke miaparte mi donos konsideron al io ajn, kion vi volos proponi. Mia propono estas, ke mi pagu la spacon, la standkoston kaj la koston de la kuira­ĵoj, kaj al vi mi pagos dudekprocentan kurtaĝon; sed vi mem devas pagi la helpantojn, kiujn vi juĝas necesaj. Nu, ĉu tio valoras vian tempon?"

"Certe," mi diris senhezite. "Kaj ĉar mi havas fidon en la sukceso de la komerco, mi opinias eĉ, ke tiu propono via estas pli avantaĝa al mi ol la unua."

"Do, konsentite," li diris. "Mi estas kontenta, ke la propono al vi plaĉas."

Mi foriris kun la sento ke li partoprenos la foiron nur tial, ĉar li ne volis treti sur mian esperon.



7. BELAJ RAKONTOJ EL TRANS LA MONTOJ.


Mi rigardis kun miro la grandan formikejon. La aero zumis de plengamo da bruoj. Malgraŭ la homa aspekto de la laborantoj kurantaj, grimpantaj, mi ne povis ne vidi formikojn. Ĉarpentistoj estis martelantaj, plumbistoj lutis, elektristoj balanciĝis alte sur ŝtupetaroj, farbistoj plenverve svingis la grandajn penikojn, portistoj trenis pezajn kestojn, literpentristoj kun la dekstra mano apogita sur la maldekstra pojno arte aperigis belajn literojn per delikataj ŝvebmovoj. En la fundo de la halego diversaj metiistoj konstruis plenskalan domon. Kaj antaŭ miaj okuloj leviĝis la majesta foiro. Mankis du tagoj ĝis la malfermdato. Ŝajnis neeble, ke ĉio estos preta ĝustatempe. Mi serĉis mian standon sed ne povis trovi ĝin. Mi turnis min al apuda laboristo.

"Ĉu vi scias, kie estas stando 45?"

"Ne," li respondis. "Demandu al s-­ro Black."

"Mi ne konas lin."

"Vidu, tiu ulo kun la bruna ĉapelo sur la nuko... li staras ĉe la estrado... li havas planon en la mano."

Mi iris al la indikita persono.

"Ĉu s-ro Black?"

"Jes."

"Ĉu vi bonvolos montri al mi standon 45?"

"Sekvu min," li diris lakone.

Mi sekvis lin tra labirinto, grimpante super stangojn kaj kliniĝante sub traboj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй
Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй

«Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй» — это очень веселая книга, содержащая цвет зарубежной и отечественной юмористической прозы 19–21 века.Тут есть замечательные произведения, созданные такими «королями смеха» как Аркадий Аверченко, Саша Черный, Влас Дорошевич, Антон Чехов, Илья Ильф, Джером Клапка Джером, О. Генри и др.◦Не менее веселыми и задорными, нежели у классиков, являются включенные в книгу рассказы современных авторов — Михаила Блехмана и Семена Каминского. Также в сборник вошли смешные истории от «серьезных» писателей, к примеру Федора Достоевского и Леонида Андреева, чьи юмористические произведения остались практически неизвестны современному читателю.Тематика книги очень разнообразна: она включает массу комических случаев, приключившихся с деятелями культуры и журналистами, детишками и барышнями, бандитами, военными и бизнесменами, а также с простыми скромными обывателями. Читатель вволю посмеется над потешными инструкциями и советами, обучающими его искусству рекламы, пения и воспитанию подрастающего поколения.

Вацлав Вацлавович Воровский , Всеволод Михайлович Гаршин , Ефим Давидович Зозуля , Михаил Блехман , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин

Классическая проза / Юмор / Юмористическая проза / Прочий юмор / Проза
Купец
Купец

Можно выйти живым из ада.Можно даже увести с собою любимого человека.Но ад всегда следует за тобою по пятам.Попав в поле зрения спецслужб, человек уже не принадлежит себе. Никто не обязан учитывать его желания и считаться с его запросами. Чтобы обеспечить покой своей жены и еще не родившегося сына, Беглец соглашается вернуться в «Зону-31». На этот раз – уже не в роли Бродяги, ему поставлена задача, которую невозможно выполнить в одиночку. В команду Петра входят серьёзные специалисты, но на переднем крае предстоит выступать именно ему. Он должен предстать перед всеми в новом обличье – торговца.Но когда интересы могущественных транснациональных корпораций вступают в противоречие с интересами отдельного государства, в ход могут быть пущены любые, даже самые крайние средства…

Александр Сергеевич Конторович , Евгений Артёмович Алексеев , Руслан Викторович Мельников , Франц Кафка

Фантастика / Классическая проза / Самиздат, сетевая литература / Боевая фантастика / Попаданцы / Фэнтези