"En Romo oni faras kiel la Romanoj," li rebatis. "Kvar bierojn kaj kvar viskiojn, kelnero; ne atentu lin."
"Ne, ne," mi diris. "Ne ofendiĝu, sed mendu nur bieron por mi. Mi scias, ke mi ne povas longe rezisti la efikon de biero kun viskio."
"Nu bone," Bert rezignis. "Se vi insistas esti
Turnante sin al Frank, Mark demandis:
"Ĉu vi pensas, ke estas ŝanco lokiĝi en la foiro?"
"Mi ne scias," respondis Frank. "Troviĝas ja loko, sed vi scias kiel la foirestro estas kontraŭ la "specimenoj", kaj cetere li ne reagas favore al subaĉeto. Kiajn specimenojn vi havas? Ĉu la fontplumojn aŭ la tol-stampilojn?"
"La stampilojn, sed mi kunhavas la "skrapilon" kaj intencas lui standon por tio kaj "specimeni" la stampilojn kaŝe."
"Sinjoroj," mi mokis. "La konversacio estus treege interesa, se mi nur ion komprenus. Ĉu vi eble komplezus klarigi?"
"Tiuj du trompistoj", komencis Frank.
"Ni forte protestas kontraŭ la kalumnio, ĉu ne, Bert?" interrompis Mark.
"Fermu la faŭkon!" ordonis Frank. "Kiel mi estis diranta, kiam tiu kanajlo komencis blekaĉi: tiuj du vendas aŭ fontplumojn aŭ tol-stampilojn. Nu, la fontplumoj estas ordinaraj - fakte tre ordinaraj, kaj valoras iom malpli ol la kartona skatolo, en kiu ili estas pakitaj. Simile, la stampiloj el plumbo valoras malpli ol la kruda plumbo mem. Ĉu ili vendas unu aŭ la alian, la metodo estas identa. Ili kroĉkaptas preterpasantojn kaj ŝovas la aĵon en ilian manon, dirante: "Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon? Ĝi estas donata tute senpage." Nature la trompoto prenas ĝin, sed la embuskulo sekvas glitparole per: "Ĝi estas disdonata senpage
"Kaj la "skrapilo"?" mi demandis.
"Skrapilo estas nia vorto por elektra gravurnadlo. Per ĝi oni povas bele gravurskribi sur arĝentaj aŭ oraj aĵoj, kiel cigaredujoj ktp. La gravura laboro valoras la koston - kondiĉe ke la nadlo ne estas en la mano de fuŝuloj," aldonis Frank, strabante al Mark kaj Bert. "Sed ili, kiel vi aŭdis, pretekstas la nadlon por ricevi standon. Kutime tiuj embuskuloj elektas standon apud la enirejo, kaj la rezulto estas, ke trompitoj poste ne fidas aĉeti eĉ bonajn varojn. Tial la foiraj organizantoj malfavoras la specimen-vendon."
La du embuskuloj silentis dum la klarigado kaj nur ridetis fierete. Ni babilis kaj regalis drinkojn laŭvice. La parolado turniĝis al loĝospertoj. Frank diris:
"Mi memoras... estis en Birmingham... mi demandis al iu dommastrino, ĉu ŝi havas lueblan ĉambron. Ŝi diris jes, sed ke mi povos eniri nur post kelkaj horoj. Mi diris, ke tio taŭgos, sed demandis, ĉu mi ne povos vidi la ĉambron? Ŝi respondis, ke la ĉambro ne estas ordigita, do ne konvenas. "Ho," mi diris, "tio ne gravas, mi indulgos tion, mi nur volas vidi ĝin antaŭ ol decidiĝi". Sed imagu la ŝokon kiam ŝi respondis: "Ne konvenas nun, ĉar estas mortinta homo en la lito"!"
Mark diris: "Ĉu vi memoras la fantom-loĝejon en Kimrujo, Bert?"
"Ne parolu pri ĝi!" diris Bert. "La nura mencio frostigas mian spinon"
"He, for la blago!" mi diris. "Jam de mia infanaĝo mi ne kredas je fantomoj."
"Vi ne dirus tion, se vi estus travivinta nian sperton," seriozegis Mark. "Jes, kion mi diros, estas laŭvorte vera, kiel povas atesti Bert. Ni serĉis loĝejon en tiu vilaĝo... mi forgesis la nomon... mi neniam povas memori tiujn neprononceblajn kimrajn nomojn. Sed trovi loĝejon ni ne povis. Jam krepuskis kaj la prujno ekaperis sur la tegmentoj. Lacaj kaj malvarmaj post longa serĉado, ni iris en la drinkejon por iom ripozi kaj varmiĝi. En la drinkejo estis nur du-tri kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, parolante kimre. Ni trinkis silente, pripensante la problemon de la tranokto.
"Demandu al la kampuloj!, sugestis Bert.
"Ĉu ili komprenas la anglan lingvon?" mi diris.
"Ho, mi pensas ke jes," li respondis.
Mi faris la demandon. La kamparanoj respondis angle per la kutima kimra altiĝa kadenco ĉe la fino de frazo. Ili estis helpvolaj, sed bedaŭris, ke ili ne scias lokon. Unu el ili diris: