Mi estis kuiristo en Edinburgo. En tiu tempo mi eĉ ne vidis komercan foiron. Mi ŝatis la kuiran laboron, forte laboris en granda hotelo kaj havis nenian ĝenon. Sed iun tagon venis perturba penso al mi... tre malkvietiga penso. Ĉu mia pago estas tiel alta kiel mi kredis? Jes, kompare al aliaj ĝi estas taksata kiel bona, sed mi laboras tage kaj nokte; sep tagojn en la semajno. Nu, mi kalkulis, laŭhore la pago estas malalta. Kaj mi eĉ ne havas stabilan finhoron. Ho jes, laŭŝajne; sed ofte la ĉefkuiristo venas ĝuste kiam mi pretiĝas por foriri kaj diras aŭtoritate: "He, ĉi-nokte okazos balo (aŭ ia festo), kaj vi devas labori ĝis frumatene."
Laŭ la reguloj mi devus esti libera inter la tria kaj la kvina; sed tiuj horoj neniam estis certaj, ĉar pro iu kaŭzo aŭ alia oni ofte postulas, ke mi tralaboru tiujn du horojn. Same okazas ofte kun mia semajna duontaga libertempo, kaj la malpermeso eliri tre ĝenis, ĉar antaŭaj aranĝoj aŭ rendevuoj fuŝiĝas. Do, sume, mi pensis: Ĉu ĉi tiu granda hotelkonstruaĵo estas kaj ĉiam restos mia tuta mondo? Mi dormas ĉi tie, venas rekte de la lito al la laboro, kaj de la laboro al la lito. La sunlumon mi malofte vidas, ĉar eĉ dum mia duhora libero mi estas tiom lace-laca, ke mi iras ripozi lite. Ĉu mi naskiĝis por morti en ĉi tiu karcero? Ĉu ĝi estas malpli karcero, ĉar mankas ferstangoj ĉe la fenestroj? Ĉu mia destino estas ŝviti kaj ŝviti senĉese sub la elektra sunsurogato?
Senhezite mi decidiĝis... mi foriros tuj... ne gravas kien... sed for... for de ĉi tie. Alian metion mi ne konas, sed ne gravas. La elituloj en la luksaj manĝohaloj supre povas sin regali sen mia helpo. Eĉ se mi malsatos... for - for en la freŝan aeron! La kuirpotoj al la diablo! Kaj sen plua penso mi forlasis.
Mi bone sciis, ke laboro estas malfacile trovebla; ke estas la jaro 1928, kaj ke senlaboruloj pli kaj pli amasiĝas. Tamen tio ne ĝenis min... mi havis nur unu penson: eskapi el la tropika karcero.
Mi serĉis malaltprezan loĝejon kaj vivis per iom da mono, kiun mi ŝparis. Mi ne havis multon, ĉar mi dum longa tempo mone helpis iun. Ĉiun tagon mi serĉrigardis la gazetajn reklamojn por havebla laboro.
Unu reklamo logis mian atenton, Ĝian tekston mi ne laŭvorte memoras, sed la esenco estis ke granda okazo estas proponata kaj ke oni povas gajni dek pundojn semajne kaj ke faka sperto ne estas necesa. Ŝajnis al mi, ke estas iom strange, ke oni ne mencias kia laboro estas proponata, sed mi decidis iri al la anoncadreso. Estis neniu nomo de firmao; nur numero de kontoro en konstruaĵo. Mi iris al la indikita strato, trovis la konstruaĵon kaj laŭiris la ŝtuparon. Surŝtupare mi renkontis viron, eble dudeksesjaran. Li portis sufiĉe bonordan bluan kostumon; sed mi vidis ke ĝi brilas eluzite ĉe la kubutoj kaj genuoj, kaj ke la jakmanumoj kun siaj "franĝoj," kvazaŭ mute petas viziton al barbiro. Li ridetis al mi gajanime, kaj senhezite li rekte alparolis min.
"Ĉu vi iras al ĉambro 52?" li demandis.
"Jes," mi respondis.
"Ne iru," li diris. "Mi jam spertis tian laboron. Oni ne pagas salajron; nur procenton, ĉar ili scias ke ilia varo ne estas facile vendebla."
"Pri kio temas?" mi demandis.
"Pri elektraj suĉbalailoj!
"Sed se oni vendas ilin, oni povas enspezi monon, ĉu ne?" mi demandis.
"Jes," li rediris...
La novkonato balancis la kapon nee kun kompata mieno kaj aldonis: "Se la firmao fidus je la vendeblo, ĝi almenaŭ pagus iom; kaj cetere, kial, laŭ via penso, ĝi kaŝas sian nomon en la reklamo? Simple, ĉar multaj jam provis tian laboron, kaj oni laŭfame konas ilin. Temas pri jeno: la firmao logas personojn al la oficejo per trezorpromesoj, kaj tie atendas nigre-blanke vestita ulo, kiu scias pervorte konvinki laborserĉantojn ke atendas grandioza eblo de monenspezo. Ho jes, li scias paroli, sed ne sufiĉe por iri mem kaj vendi siajn varaĉojn. Por atingi sian pozicion, li eble ja vendis ilin siatempe; sed tiam la popolo ne estis tiom senmona kaj ne tiom naŭzita de la senĉesa frapado de kolportistoj."
Kvankam liaj vortoj fluis moke kontraŭ la firmao, li havis ridan mienon, kaj oni ne povis ne simpati lin unuavide.
Venis al mi la penso ke eble li ĝuus tason da teo. En mi kreskis scivolemo, kaj mi emis babili kun li. Mia intereso por la filantropa firmao en ĉambro 52 jam forflugis. Mian inviton mia novkonato volonte akceptis, kaj ni kune iris al apuda kafejo. Ni sidiĝis en la kafejo kaj, proponinte cigaredon kaj mendinte teon kun kukoj, mi plu demandis pri la proponita posteno. Li diris:
"Vi ŝajne ankoraŭ iom kredas, ke tie kuŝas ia eldorado, kiun pro mi vi maltrafis. Aŭskultu: se tiu laboro portus gajnon, mi prenus ĝin. Mallaborema mi ne estas. Mi estas preskaŭ tute senmona kaj avidas enspezon. Tiu firmao ja vendas polvosuĉilojn, alie ĝi ne povus daŭre komerci... sed kiel ĝi sukcesas vendi? Mi klarigos.