Mi sidis kunfrotante la manojn kaj cerbumante pri laborakiro. Sed kion fari? Respondi al reklamoj ŝajnis senespera klopodo. Mi sciis skribi sufiĉe bonan leteron, sed miaj leteroj ne alportis respondojn. Mi ja menciis atestilojn kiujn mi havis, sed ili ŝajne ne estis efikaj. Dum pensado venis al mi ideo. Se miaj atestiloj ne sufiĉe taŭgas, mi mem skribos ilin. Jen brila ideo. Ne necesas sendi originalojn, mi sendos "kopiojn" de originalaj atestiloj, kiujn mi ne posedas... . kiuj fakte ne ekzistas. Se la reklaminto enketos, li malkovros ke la adresoj estas fikciaj; sed se li ne enketos, mi eble havos laboron. Mi do komencis skribi. Ju pli mi skribis, des pli mi entuziasmiĝis pri la tasko. Mi ne hontis fanfaroni pri miaj sperto kaj bonaj kvalitoj, kaj mi relegis la atestilojn kun kreskanta memestimo. Laŭ la "kopioj" mi ja estas mirinda persono. Kiu povus rezisti la ŝancon havi mian valoran servon? Dum la sekvinta tago mi skribis multajn "atestilkopiojn" kaj sendis ilin al reklamintoj. Venis tri respondoj. Unu estis por vendi ĉe pordoj ian specon de broso, kies haregoj estas fiksitaj per plektitaj dratoj, la dua estis por vojaĝi komize ĉe tre konata biskvitfirmao, kaj la tria estis por kolporti ian tipon de speciala kuirpoto. La brosfirmao estis sufiĉe konata, kaj mi iris tien unue.
Mi parolis kun la oficisto de la brosfirmao. La pago estis nur kurtaĝa; sed mi sciis, ke la brosoj estas vendeblaj kaj ke minimume oni povas enspezi moderan salajron. La oficisto parolis pri la laboro kaj konsilis al mi reveni tiun saman vesperon, ĉar okazos instruado pri la vendmetodo.
Mia dua vizito estis al la biskvitfirmao. Tie oni klarigis, ke la semajna pago estas kvar pundoj plus eta procento. Oni faris diversajn demandojn kaj sciigis min, ke multaj aspiras la postenon kaj ke la firmao donos al mi respondon la sekvontan tagon. La tria vizito estis al danaj importistoj de biero, kiuj havis kiel kromvaron kelkajn iom strangaspektajn kuirpotojn. Tiuj venis el Ameriko, sed ŝajne oni sciis nenion pri la kuirmetodo, krom la informo en kelkaj klarigaj flugfolioj. Kvankam temis pri kurtaĝa pago, tiuj kuirpotoj vekis mian intereson. Ilia nomo estis "senakva kuirilo", ĉar oni povas kuiri legomojn sen uzo de akvo. La kuirilo troviĝis en kvar grandoj, kaj la meza grando estis iom pli ol unu futon alta kaj iom malpli diametre. Ĝi estis el aluminio kaj havis specialan duoblan bazon por malhelpi brulon de la kuiraĵoj. La kovrilo estis hermetike fermebla per krampoj. La poto enhavis gamelojn, kiuj dividis la spacon kaj entenis la diversajn manĝaĵojn. Sume, en unu kuirilo povis esti kuirata kompleta manĝo el viando, legomoj kaj deserto. La avantaĝoj de tiu kuirmetodo estis multaj, nome: ŝparo de kuirgaso, kuirado sen prizorgo, konservo de la valoraj nutraj elementoj, kiuj estas kutime forboligataj el la manĝo ktp.
Tiu artiklo estis tute nova, kaj kvankam mi havis fortan emon pioniri ĝin, la metodo vendi ĝin podetale starigis problemon antaŭ mi. Se mi kuirus manĝon por montri la efikecon de la kuirmetodo, la tempoperdo estus troa. Sed mi decidis ne cerbumi pri tio, ĉar ankoraŭ mi ne sciis, kiun laboron mi elektos. Provizore, mi pensis, mi ne decidu pri iu el la tri postenoj ĝis post bona esploro.
Tiun saman posttagmezon mi iris al la lerna kurso de la brosfirmao. La lernejo estis sufiĉe granda kontoro. La vendistoj de la firmao kaj kelkaj lernantoj sidis en la ĉambro. Sur la muro pendis karto kun diknigra zigzaga streko. Mi sidiĝis sur seĝo iom flanke. Neniu priatentis min.
Babelo da voĉoj muĝis en la ĉambro, kaj preskaŭ ĉiuj interparolis laŭte. La plimulto de la vendistoj estis junaj, sed troviĝis kelkaj mezaĝuloj, kiuj ĝenerale ne estis tiel babilemaj kaj entuziasmaj kiel aliaj. Ŝajne ĉiuj konis unu la alian kaj nomis sin reciproke per antaŭnomo aŭ kromnomo. En la Babelo aŭdiĝis apartaj laŭtaj frazoj kaj frazeroj.
"He, Terry, kiom vi vendis. hodiaŭ, vi malbenita mensogulo?"
"Mi vendis tiom, ke mi..."
"Fermu la buŝaĉon, ni ne kredus, se vi ĵurus je viaj gepatroj."
Kaj plenda voĉo aŭdiĝis:
"...tiu damnita kvartalo! Kiel oni povas enspezi, kiam ĉiu dua virino volas elŝuldiĝi en la litĉambro? Hodiaŭ..."
"Jes, estas vere," pepe interrompis viro preskaŭ nan-statura. "Ĉu vi scias, ke la karbovendisto hieraŭ vespere iris laŭ la stratoj alkroĉita al sia ĉevalo por ne fali... Jes, kredu min, ĝi estas vera... Plene elĉerpita li estis, kaj li streĉtone kriadis per malforta voĉo: Karbo kontraŭ mono! Karbo kontraŭ mono!"
Ĉiuj ridis. Aŭdiĝis alia voĉo:
"Ba! Vi ne povus eĉ vendi kojonojn al eŭnuko."
...necesas nur scii kiel trakti kun virinoj," fanfaronis iu kun filmaktora aspekto.
"Estu singarda, Ŝranko," respondis aliulo, "aŭ vi pasigos alian nokton en ŝranko, kiam edzo neaverte venos hejmen,"
"...kaj tiu bastardo insultis kaj minacis, kriante: "Mi ne volas aĉeti skabiajn brosojn de ĉiu ĉifonulo, kiu venas al la pordo"... Je Kristo, se nur estus mal ume, mi tuj torde elŝirus radike liajn du..."
"Pst, venas la ĉefulo," avertis voĉo.