Lia stando estis iom malproksima de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta ĉe sia stando. Unu tagon dum malvigla horo en la foiro mi aŭdis ĝemojn. Mi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Martin kuŝanta sur la planko antaŭ sia stando. Li ĝemis pro doloro. Mi tuj ekkuris al li, sed bazarulo haltigis min per la mano. "Lasu!" li diris.
"Sed videble li forte malsanas, kaj oni devas helpi al li!"
La bazarulo nur ridetis. Tian mankon de kompato mi ne komprenis.
Mi forŝiris min de mia detenanto kaj rapidis por helpi Martin. Grupo da personoj ariĝis ĉirkaŭ li, kaj ĝuste kiam mi alproksimiĝis, Martin salte leviĝis surpieden, rapidis al la transa flanko de la servotablo kaj komencis:
"Nu, gesinjoroj, jen la plej lasta, moderna kaj aktuala maniero hejme krei vaflojn ludfacile kaj bagatelkoste! Necesas nur iomete da graso... ktp."
Mia deteninto sin turnis al mi kaj diris: "Ni konas Martin jam de longe. Se logi la atenton de homoj estas malfacile, li ofte uzas tiun rimedon."
Dum la lasta tago (sabato) de la foiro Martin venis al mi je la sesa kaj diris, ke li havas nenion por fari, ĉar lia stoko forvendiĝis. "Mi do formarŝos por profiti la favorprezajn glutaĵojn, kiujn ĉi tiu insuleto regalas al soifantoj. Mi festos mian bonan rikolton per tralavo de la gorĝo. Ha, sed mi trinkas nur je specialaj okazoj, kamrado. Se mi sukcesas, mi festas ĉe Baĥo; se mi malsukcesas, mi trinkas por dronigi la zorgojn; kaj se nenio okazas, mi glutas por heligi la grizecon de vivo!"
"Do resume, Martin," mi diris, "mi komprenas, ke vi rigore vin detenas de trinko... dum vi dormas, ne vere?"
"Ne, ne tiel, Vik! Hontu pri tiaj paroloj! Ne ĉiam mi trinkas. Mi havas skrupulojn: por mi ĉio devas esti takta kaj konvena. Ekzemple, la vetero devas taŭgi. Mi nome trinkas nur dum varma vetero por sensoifiĝi; aŭ dum malvarma vetero por varmiĝi; aŭ dum venta vetero por min balasti kontraŭ forbloviĝo; aŭ dum pluva vetero, por min ŝirmi en la trinkejo. Do ĝis revid
Kelkajn horojn poste mi vidis Martin eniri. Li estis ebria. Mi ne havis tempon por alparoli lin, ĉar tiam mi estis eksponanta. Poste mi iris al lia stando kaj trovis lin dormanta sub la servotablo.
Proksimume je la naŭa kaj tridek kelkaj bazaruloj komencis paki siajn varojn. La vizitantoj komencis eliri. Ĉe la elirejo estis granda stando de urba bakejo, kaj mi rimarkis, ke tie estas kolektiĝinta granda amaso da personoj. Tie estis Martin: li staris sur granda kesto deklamante. Estis nova afero vidi la vendon de kukaĵoj per deklamado. Mi komprenis, kio okazis. Al la bakistoj postrestis granda stoko da kukoj, pasteĉoj, tortoj ktp., kaj tiu restaĵo signifus malgajnon al la firmao, ĉar oni ne povos vendi ilin lunde. Martin, havante nenion por fari, entreprenis forvendi ilin.
Mi iris por aŭskulti. Martin aŭkciis la varojn, sed laŭ inversa procedo. Anstataŭ proponi la varojn je malalta prezo kaj lasi al la dezirantoj altigi la prezon konkurence, li komencis per alta prezo kaj mem malaltigis pograde la prezon, ĝis li trovis aĉetanton. Mi sciis kial li faras tion. Leĝa rajtigilo estas necesa por vendi aŭkcie; sed farante ĝin inverse, li evitis ofendi kontraŭ la leĝo.
Martin blagis la ĉeestantojn, kaj ili ridis. Estis videble, ke ili interesiĝis nur pri lia parolado.
"Kie estas viaj cerboj?" ŝercinsultis Martin. "Kiaj estaĵoj! Vi taŭgas nur por esti anoj de la registaro. Vidu, sorbu per viaj lampoj, kion mi ofertas," li diris, tenante grandan kukon en la mano. "Ĉu iam ajn vi vidis tian luksan frandaĵon? Kaj mi forĵetas ĝin por dek ŝilingoj, nur
Li rigardis al la kuko ameme, ŝmacis per la lipoj kaj, mallaŭtigante la voĉon konfidence, li daŭrigis.
"Sciu, se mi estus glora artisto, mi farus nenion krom pentri kukojn ĉi tiajn! Se nur Rembrandt estus vidinta ĉi tiun kukon, li pentrus ĝin anstataŭ la Noktan Gvardion... Se Leonardo estus ĝin ekvidinta, li pentrus ĝin anstataŭ Mona Lisa! Kaj la gusto! La ravo al la palato! Vera regalo por Epikuro. Kia riĉo, kia nutro, kia dia frando! Jes, mi vidas, ke vi estas skolo de skeptikuloj; sed aŭskultu pri la elitaj ingrediencoj: pura kansukero duoble rafinita; ora mielo de speciale flegitaj reĝinabeloj, kaj sanplena, sunplena suko de citronoj rekte el luksa Lisbono!"
La bakistoj ne povis enteni la ridon. La recepto estis tiu de bombonoj, kiujn Martin foje faris kaj vendis en foiroj. Ne ĝenis lin, ke li eĉ ne menciis farunon.
Martin skuis la kapon kompateme.
"Vi ne volas profiti je mia donaco?"
Li levis la manojn malespere.