"Kia gento vi estas sur ĉi tiu insulo! Ĉu vi ne havas hejmojn? Ĉu vi ne volas porti unu kukon hejmen - al via Mariana? Se vi ne aĉetos, mi ĵuras, ke mi glutos ĉiujn kukojn memstare. Aŭskultu! Estas la lasta horo de la foiro, do mi faros al vi avantaĝan proponon. Kiu donos al mi sep ŝilingojn kaj ses pencojn? Nu venu: sep-kaj-ses, nur sep-kaj-ses. Ĉu neniu? Ĉi tio estas kuko, jes, kuko
. Ĉu vi komprenas tion? Oni manĝas ĝin, ja enbuŝigas ĝin kaj glutas ĝin. Manao el la ĉielo, ambrozio ĝi estas. Nu do, mia lasta oferto, la bagatela prezo de kvin ŝilingoj.Du-tri manoj altiĝis. Martin ŝajne koleriĝis.
"Nur trio da aĉetontoj? Ne... absolute kaj definitive ne."
Li parade metis la kukon flanken.
"Mi rifuzas vendi ĝin, jen ĉio. Vi mokas min, sed vi pripentos! Per la vortoj de Dante: "Ĉiun esperon lasu, kiu rifuzas ĉi tiun kukon! Finite. For de ĉi tie, ĉiuj:
Martin levis alte li manon.
"Momenton! Mi volas pruvi ion al mi. Mia ago estos freneza, sed mi volas scii, ĉu mi povos eligi reagojn el vi... vidi, ĉu vi posedas etan viveron... vidi, ĉu vi kapablas rekoni bonŝancon, kiam ĝi etendas al vi ambaŭ manojn. Mi perdos mian postenon, sed ne gravas. Mi nepre devas sondi vin, venu kio ajn! Nun atentu. Mi faros novan oferton - ridindan oferton. Ne estas multaj tiaj kukoj, do mi donos ilin al la unuaj, kiuj levos la manon. - Ankoraŭ ne! mi diros al vi, kiam. Mia lasta oferto estis du-kaj-ses, sed nun... sed nun... Ĉu vi estas pretaj? Memoru, nur al la unuaj! Tiu, kiu hezitos, malgajnos. Pretaj, nu, pretaj? Ĉi tiu ŝanco neniam revenos. Pretaj? Mi kalkulos ĝis tri, sed memoru... ni plendu, se vi ne estos inter la unuaj. Ne kulpigu min. Kaj vi, bakistoj, ĉu pretaj por la tuja disdono? Unu... du... tri - ek!
Amaso da manoj suprenfulmis, antaŭ ol oni havis tempon konstati, ke duonkrono egalvaloras al du ŝilingoj kaj ses pencoj. Rapidege Martin kaj la bakistoj alpuŝis la kukojn al la petantoj. Multaj, kiuj ne volis kukojn, aĉetis. Mi poste vidis tie kaj tie kukojn forlasitajn en la foirejo. Martin vendi ĉiun bakaĵon en la stando antaŭ la ferma horo.
23. KASTELOJ EN AERO.
Iun vesperon mi sidis ĉe svisaj amikoj en Londono, kiam mi aŭdis rimarkon, kiu skuis min el mia memkontento. La vortoj batadis en mia cerbo, kvankam ili estis diritaj tute pretere en la kadro de ĝenerala konversacio. Mi jam ne memoras, pri kio temis, kiam iu sinjorino subite rimarkis:
"Se viro ne estas sur la vojo al materiala prospero je la aĝo de tridek, liaj ŝancoj ne estas grandaj."
Tiu diro forte enpenetris mian animon. Mi komencis revizii mian nunan pozicion. Ĉu mi, jam pli ol tridekjara, estas nun sur tiu vojo al sukceso? Nu, la laboro estas simpatia, mi statas bone kaj mi havas grupon da laborantoj, pri kiuj mi disponas kvazaŭ estro. Vere - sed mi mem diferencas de miaj "dungitoj" nur laŭ grado. Ĉar ankaŭ mi estas dungito: la ĉefdungito, certe, sed tamen dungito. Mi ne povos jam plialtigi mian pozicion. Do kio staras antaŭ mi? Kion la estonteco al mi proponos? Jarojn post jaroj da salajra laborado en foiroj? Ne malbona vivo, ne malbona salajro, sed kien ĝi kondukos? Nenien. Se oni konsiderus ĉion: ĉu gravas, ke mi estas rekonata kiel bona ekspon-vendisto, ke homoj laŭdas min? Sed kiam mia vervo ne eltenos, mia energio komencos manki kaj la neregula vivado komencos tedi do kion mi faros tiam?
Ĉu mi fariĝos kiel multaj relative junaj bazaruloj, kiuj vagas de foiro al foiro, serĉante laboron? Kiuj ja trovas provizoran laboron tie kaj tie? Kiuj vivas en la pasinteco kaj parolas pri la grandaj sukcesoj, kiujn ili havis? Pri la mono, kiun ili gajnis? Kaj la bazaruloj, kiuj aŭskultas al tiuj eks-uloj, diras nenion, sed rimarkas la "-is". Ĉiu sinlaŭda verbo finiĝas per "-is" ĉe tiuj elĉerpituloj. La "-as," estas grizkolora, la "-os," eble nigra.
Multon da mono mi enspezigis al la firmao dum tiuj kvar jaroj. Mi ja ŝparis sumeton. Sed se mi estus laboranta proprakonte, mi jam estus riĉeta. Jes, sed kiel estus sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo al la sukceso. La starigi propran komercon? Necesus granda kapitalo. Se mi havus nur etan komercon propran, almenaŭ mia piedo povus facile degliti, sed almenaŭ mi havus ŝancon...