Lundon mi iris al lia oficejo kaj min prezentis. La ĉefo estis afabla kaj bonvenigis min. Responde al mia demando li diris, ke li ja havas postenon. Li klarigis: "La posteno estas varbi reklamojn de firmaoj, kiuj vendas sanigajn kaj dietajn nutraĵojn. Vi devas konvinki ilin pri la granda gajno, kiun tiuj reklamoj portos. La reklamoj staros sur speciala paĝo de la gazeto, kaj en la mezo aperos artikolo pri la utilo de bondieta manĝado. Tiun artikolon vi mem verkos."
La reklamaro enspezigos tricent pundojn, kaj mia salajro estos dekprocenta kurtaĝo, nome tridek pundoj. Alta pago sed mi sciis, ke la akiro de la reklam-mendoj ne estos facila tasko. Mi akceptis la postenon, kaj ĉio estis aranĝita.
"Nu, ĉu vi havas atestilon de via lasta firmao?" aldonis la gazetĉefo.
"Ne," mi respondis.
"Sed tio estos facila afero. Bonvolu skribi al V.I.K.-Kompanio, kaj ili certe tuj donos bonan atestilon."
Ni manpremis kaj ĝisis, kaj li diris al mi, ke mi ne forgesu reveni post du tagoj por priparoli detalojn pri la laboro.
Pasis la du tagoj, kaj mi reiris. Tuj ĉe eniro mi sentis ŝanĝon en la sinteno de la gazetĉefo. Ĝentile sed iom malvarme li petis min sidiĝi. Li foliumis kelkajn paperojn sur la skribotablo. Post iom da hezito li sciigis min, ke li bedaŭras, ke li ne povas doni al mi la postenon. Mi demandis, ĉu li povus eble doni al mi ian klarigon pri sia decido, sed li respondis, ke temas pri privata afero, do li ne povas klarigi.
Mi eliris. Mi ne povis pensi pri ia kialo. Ĉu eble la atestilo ne estis favora? Tion mi preskaŭ ne povis kredi, sed mi ne povis klarigi al mi alimaniere la ŝanĝitan sintenon, Mi decidis, ke mi nepre devos eltrovi, kio estas skribita sur tiu atestilo, kvankam mi ne sciis kiel atingi tion. Post iom da tempo mi trafis solvon, kaj mi efektive eltrovis la enhavon de la atesta letero. Bedaŭrinde mi ne povas malkaŝi, kiel mi manovris tion.
Mi iris rekte al la atestilskribinto. Mi eniris lian privatan kontoron, kaj li afable mienis kaj petis min sidiĝi. Post reciprokaj ĝentilaĵoj mi diris:
"Estis ja bela atestilo, kiun vi verkis pri mi."
"Kiel vi sciiĝis pri la enhavo de tiu privata letero?"
"Tio estas mia sekreto; sed ne pensu, ke mi blufas. Mi ja scias la enhavon kaj povas citi ĝin parkere, se vi deziras. Eble cito de kelkaj linioj konvinkus vin: tio ne uzus multan tempon."
"Ĝu mi skribis pri vi ion malbonan?"
"Tute ne, nek ion bonan. Kion tiu letero
"Tute ne," li respondis. "Vi ja diris, ke mi skribis nenion kontraŭ
vi! Do, se vi volas imagi, ke mi kulpas pro io, kion mi ne skribis kaj ne eĉ imagis, via sinteno ŝajnas al mi iom mallogika. Ĉu ne?""Ne utilas la vortskermado, kiam ni ambaŭ bone konas la veron. Mi ne sentas ofendon, kvankam mi devus, sed mi volas diri al vi ion tre sinceran. Pardonu, se mi parolas rekte kaj ne serĉas belajn frazojn. Mi tute ne komprenas, kial vi faris tian agon; sed se vi pensas eble, ke per tiaj bojkotoj vi devigos min reveni al vi petegante laboron, vi forte eraras. Via ago estis stulta. Se mi havus la devon doni atestilon al iu, kiu bone konstruis kaj gvidis mian kuiril-komercon, mi donus al li la plejeble bonan atestilon por havigi al li ian ajn postenon, krom la kuirila! Mi tute ne intencas entrepreni kuirilan laboron, ĉar mi enuis pri ĝi, sed se cirkonstancoj iam devigos min, estu avertita, ke vi malbonege fartos. Se mi kapablis starigi vian kuirilan komercon kaj venki ĉiujn konkurencajn firmaojn por via gajno, mi certe povus ankaŭ vin bati, se hazarde mi troviĝus en la kontraŭa tendaro!"
Mi ja parolis sincere kaj tute ne intencis reiri al la kuirila laboro. Sed mia sorto decidis alie, kaj jarojn poste mi ja konkurencis kontraŭ V.I.K. kaj perdigis al ili la britan kuirilan merkaton.
Mia mono komencis elĉerpiĝi, kaj mi ne povis elpensi manieron vendi la paraŝutojn. Senespere mi decidis provi vendi ilin tre malaltpreze al la firmao laŭnome British Toy Co., kiu estis fonto de la paraŝutoj. Mi jam provis revendi ilin al la firmao Smart & Co., de kiu mi aĉetis ilin, sed tiu firmao eĉ ne havis la ĝentilecon respondi. Mi iris al British Toy Co. kaj parolis kun iu firm-ĉefo. Li diris al mi, ke miaj paraŝutoj ne povas esti la sama marko kiel tiuj de lia firmao, ĉar ĝi havas la ekskluzivan pograndan vendrajton en Britujo. Responde mi montris al li ekzempleron. Li rigardis ĝin kaj diris:
"Ĝi ja estas nia marko. Mi ne komprenas tion. De kiu vi aĉetis ilin?
"Ĝu vi aĉetos ilin?" mi evitis.
"Jes, se vi diros al mi la nomon de la vendinto."
"Sed kiom vi pagos?"
"Se vi diros al mi la nomon, mi pagos al vi la plenan aĉetkoston."
"Konsentite. Mi aĉetis ilin de Smart & Co."
"Alportu la stokon, kaj post kontrolo mi pagos vin!"