En Peterhead estis tranĉe malvarme. La malgranda urbo kutime enspezas per fiŝkaptado, sed la ŝipoj vidiĝis senokupaj en la haveno pro la ĝenerala industria krizo. Ĉie sur la stratoj estis senlaboraj fiŝkaptistoj, kiuj interparolis. Strange estis vidi, kiel ili agis. Anstataŭ stari kaj paroli, kiel kutimas aliuloj, ili duope marŝis antaŭen ĝis la sama distanco, kiom longas ŝipferdeko, abrupte kaj kune turniĝis kaj marŝis revene. Tien kaj reen ili daŭrigis la marŝon dum interparolado.
Dum mi rigardis al la marborda urbo, la manko de vigleco kaj la signoj de malprospero naskis en mi fortajn dubojn pri sukcesa negocado. Mi aranĝis pensionon kaj evitis antaŭpagi. Mi ankaŭ aranĝis kreditan liveron de manĝaĵoj por la kuireksponoj. Post tio mi presigis kvincent reklamajn flugfoliojn kaj aĉetis kvincent enirbiletojn, kiujn mi enfaldis en la flugfoliojn kaj disdonis tra la urbo. Ĉar mi aĉetis standon, stokon, manĝaĵon kaj ĉion alian kredite, mi neĝoje pensis pri la rezulto, se la vendado fiaskos. Ĉu mi povus elŝuldiĝi? Mi pensis pri la granda, famkonata malliberejo de Peterhead, kaj amar-ŝerce konstatis ke, se mi ne enspezos, almenaŭ la ŝtato ne devos elspezi por mia transporto al la ŝtata gastejo!
Homoj venis bonnombre en la foiron, sed ili ne multe elspezis. Mi ne havis normalan standon, sed devis eksponi sur la scenejo. La unua prezentaĵo estis parado de laŭmodaj roboj; post tio sekvis mia vico, kaj post mi venis varietea spektaklo. La varieteo estis regata de komikulo nomata Gus Stratton. Gus tre plaĉis al mi. Li estis vigla homo preskaŭ kvindekjara kaj, ĉar la foirestro estis sinretirema homo, Gus komplezeme prizorgis ĉion rilate al la tri scenejaj prezentaĵoj. Al mi li donis la oficon fari ĉiujn publikajn anoncojn. La plej ĝena devo, kiun Gus entreprenis, estis prizorgi ke ĉio fluu kronometre ekzakte. La malfacilo estis, ke la manekenoj ĉiam ĝenis ĉiujn per sia prokrastemo, kiu tro malfruigis la prezenton de la varieteo. Gus multe koleriĝis pri ili, sed la manekenoj ne atentis liajn admonojn.
Unu vesperon mi vidis Gus malpacience rigardi sian horloĝon. Li venis al mi kaj diris:
"Denove ili malfruas, kaj ĉi-vespere ili havas eĉ pluan montron: la montron de piĵamoj. Damnu tiujn sencerbajn pupojn! Elĉerpiĝis mia pacienco - mi iros en ilian vestejon kaj faros al ili taŭgan regalon."
Kaj Gus kolere marŝis en la vestoŝanĝan ĉambron.
"Kion vi faraĉas?" li kriis. "Rapidu! La publiko ja ne atendos ĝis noktomezo. Movu vin, ĝi ne estas enterigo - tuj iru sur la scenejon! Vi detruos ĉion per via prokrasto."
"Iru for!" ili respondis per supera tono. "Vi ne estas nia estro. Ni ne agnoskas vin. Ne decas, ke vi venu inter sinjorinojn dum senvestiĝo."
"Sinjorinoj? Vi arogas al vi altajn titolojn. Ĝu vi pensas, ke gravas al mi esti inter aro da vestpendigiloj?"
"Huŝ! For kaj pendigu vin - vi nur enuigas nin. Malaperu!"
"Bone. Do mi donos al vi absolutan ordonon. La piĵama montro estas malpermesata. Vi prezentos nur la geedziĝan procesion, kaj punkto!"
Kaj li elmarŝis kolere.
"Rossetti!" li vokis. "Iru sur la scenejon kaj anoncu, ke nun sekvos la geedziĝa procesio." Mi iris sur la scenejon kaj anoncis jene: "Gesinjoroj, nun niaj manekenoj prezentos al vi la plej modajn kaj lastdatajn virinajn nuptajn robojn. Mi fieras anonci, ke tiuj ĉarmaj kaj konvenaj vestoj vidiĝas nun la unuan fojon en ĉi tiu distrikto."
Imagu la ŝokon, kiam la manekenoj paŝetis sur la scenejon en piĵamoj! La ĉeestantaro laŭte kaj longe ridis kaj pensis, ke mi ŝercis fiete.
36. SORTO OFTE ALSENDAS KION NI NE ATENDAS.
Unu tagon en Edinburgo mi sidis en forta embaraso.
Kion fari? Kion fari? La demando ripetiĝis en mia cerbo. Mi ja sciis kion fari, se mi atentus nur la komercan flankon de la problemo; sed estis aliaj konsideroj, kiujn mi ne povis ignori sen senti koran maltrankviliĝon. Denove mi pripensis la aferon dekomence. Mac, la entreprenisto, kiu organizis la foiron en Peterhead, poste starigis foiron en Nairn. En Peterhead mi nenion profitis. Restis al mi ekzakte sufiĉe por elŝuldiĝi. Sed en Nairn mi bone gajnis. Per parto de tiu gajno mi pagis kaŭcion pri stando en Edinburga foiro organizota de alia viro kaj okazonta en marto. Mac venis al mi kaj sciigis, ke li aranĝos foiron en Buckie. La foiraj datoj oportune akordiĝis tiel, ke mi povos labori en Buckie kaj tuj poste komenci en Edinburgo. Verdire mi ne ŝatis la ideon negoci en Buckie, ĉar ankaŭ Buckie estas fiŝkaptista urbeto, kaj mi tre timis malgajni tie; sed Mac estis tiel bona kaj komplezema homo, ke mi ne povis rifuzi. Mac alte taksis la valoron de mia eksponado sur la scenejo, kaj li juĝis ĝin necesa por la sukceso de la foiro. Do, mi pensis: mi eble malgajnos en Buckie, sed mi bone enspezos en Edinburgo. Ĝis tiu punkto ne estis malfacile decidi.