"Certe, sinjoro, mi bone scias vendi ilin kaj mi multe enspezos por vi, ĉar mi scias, ke mi povas vendi..."
"Jes, jes, mi komprenas, sed atendu momenton. Mi devas iom instrui al vi, ĉar estas alie vendi ĉe pordoj ol eksponi en foiroj. Nu, permesu al mi, ke mi klarigu. Ekzemple, se oni komencas tuj paroli, tio ofte ne efikas, kaj se oni komencas paroli tro laŭte, tio preskaŭ ĉiam malbone efikas. Se oni tuj laŭte parolas, la homoj ofte ne haltas, ĉar ili sentas, ke vi tro rekte celas al ili, aŭ se ili ja haltas, ili staras du-tri metrojn for de la stando, kaj estas tre malfacile vendi trans spacon. Plej bona metodo estas ne rigardi al la preterpasantoj komence, sed ŝajnigi grandan okupitecon, elprenante kaj enmetante manĝaĵojn je la poto neparade. Tiel la scivolemo venigos unu-du personojn tre proksimen. Oni ne rigardas ilin, kaj dume aliaj venas por rigardi, kion la unuaj rigardas. Kiam kolektiĝas areto da personoj, oni komencas per intima tono klarigi kaj pograde laŭtigas la voĉon konforme al la grandeco de la aŭdantaro. Tiel oni venas al plena deklamo kun konvinkaj gestoj kaj entuziasmo."
Mi longe instruis lin kaj faris ĉiujn aranĝojn komercajn. Mi spertis kontenton, ke la problemo fine estas pli-malpli bone aranĝita.
Granda surprizo! En Buckie mendoj alsvarmis. Mi ne komprenis la kialon, sed mi pli ol triobligis la mendojn de Nairn. Kaj ankaŭ en Edinburgo mendoj estis sufiĉe bonaj tiel, ke ankaŭ de tie mi rikoltos profiton. Finfine mi sentis min sekura en mia entrepreno. De Buckie mi telegrafis al gekonatoj, ke ili venu kaj helpu min provizore, ĉar mi ne kapablas priatenti ĉion. Ni kune laboris ĝis malfrunokte, pretigante kuirilojn por livero. Ĉe la fino de la Buckie-foiro mi telefonis al Liza, ke ŝi forlasu sian laboron ĉe V.I.K. en Olympia, Londono, kaj renkontu min en Edinburgo. Mi proponis al ŝi duonon de la profito farita kaj farota, se ŝi konsentos esti egalrajta asocianino. Ŝi tuj akceptis. En Edinburgo mi renkontis Liza'n, kaj ni kune iris al la foiro por helpi al Joe. Atingante la standon, ni aŭskultis al li.
"Mia Dio," mi ekmiris, "kion li babilaĉas?" Ni aŭskultis plu. Lia monotona voĉo daŭrigis ŝajne senfine. Granda amaso staris antaŭ li kaj gapis. Kelkaj de tempo al tempo aĉetis, kaj li servis ilin sen paŭzigi sian vortfluon. Dum la tuta tempo personoj formoviĝis unu-duope kaj aliaj aliĝis.
"Ĉu vi povas kapti ian sencon en liaj vortoj, Liza?"
"Tute ne, ĉu vi?"
Ni daŭre aŭskultis. Lia monotono funebris: "Vidi diritan kradon... sur diritan kradon metu diritai viandon, legomojn bone kuiritajn... Ĉe mia dekstro" (kaj li etendis la maldekstran manon) "estas poto, metu diritan kradon en poton" (kaj li svingis la manon, akcidente frapante la poton surteren, ekkaptis ĝin kaj enmetis la malpurajn manĝaĵojn, dum li tute flegme daŭrigis) "kaj enmetu diritajn legomojn..."
Li ja laboregis, li ne paŭzis.
"Ĉu li estas ebria?" mi demandis al Liza.
"Ŝajnas al mi, ke li estas frenezeta. Li ja havas en la kapo arĝentan plateton - vidu!"
"Mi ne rimarkis tion," mi diris. "Tamen li ne malbone vendis. Devas esti, ke la krado estas tiel facile vendebla ĉi tie, ke malgraŭ... sed imagu kiom povus vendi ĉi tie bona vendisto!"
La plata, senkolora voĉo de Joe dumtempe ruliĝis sen celi al ia fino. Mi malpaciencis kaj haltigis Joe.
"Joe," mi diris, "vi tro forte laboras. Nu, iru al restoracio kaj ĝuu trinkaĵon kaj iom ripozu. Mi laboros dum via foresto."
Joe iris, kaj mi rapide surmetis kuiristan uniformon, ordigis kaj purigis la servotablon kaj komencis eksponi. Aro da personoj pograde kolektiĝis, kaj komencante per mia plej bona kaj klara stilo, mi koncize instruis de la komenco ĝis la fino kaj venis al la vendoferto. Nur du-tri aĉetis, la ceteraj foriris. Iom nekomprene, mi ree eksponis, sed la vendo same rezultiĝis. Liza rigardis al mi demande.
"Mi scias, ke mi ne estas tre bona vendisto de malkaraj aĵoj, sed mi tute ne komprenas," mi diris al ŝi responde al ŝia mieno. "Vi provu, Liza."
Liza eksponis plurfoje. Ŝi vendis iom pli ol mi, sed ankoraŭ ne tiom, kiom Joe, kaj cetere ni ambaŭ malŝparis tempon per vendopaŭzo ĉe la fino kaj ankaŭ per kolektado de nova homamaso por la sekvonta ekspono.
"Liza," mi diris, "en ĉi tiu metio oni ĉiam lernas, tamen ĉi tion mi tute ne komprenas. Ĉu vi?"
Liza skuis la kapon.
"Ne. Joe faras ĉion, kion oni devas ne fari, kaj tamen li vendas."
Joe revenis kaj rekomencis. Liza kaj mi staris ĉe lia dorso senpovigite. Mi ne povis eltenadi la babiladon de Joe, kaj mia senpoveco malpaciencigis min. Mi foriris de la stando kaj staris iom fore en la aleo. Post momento mi mansignis Liza'n al mi.
"Liza, mi ne scias kion fari. Se mi provus helpi, mi malaltigus la vendon, tamen stari ĉi tie senpove mi ne povas. Mia plej rega sento estas forkuri."
"Ne, ne, ni devas iel helpi," diris Liza.
"Sed kiel?"
Liza ŝultrumis.
"Eble..." mi komencis, "...sed ne," mi finis.
"Kio estas?"
"Estis ideo, sed ĝi ne taŭgas."
"Sed kion vi pensis?"