"Devas esti elirvojo," mi ree kaj ree diris al mi. Sed elirvojo evitis min. Dum preskaŭ du horoj mi cerbumadis. Subite mi diris al Liza: "Mi havas ideon. Preskaŭ certe ĝi ne sukcesos, sed ni devas provi, ekzistas ŝanco... la ŝanco estai malgranda, sed ni nepre devas provi. Venu al la loĝejo kun mi tuj!"
"Sed la foiro estas preta malfermiĝi", protestis Liza.
"La foiro al infero!" mi respondis. "Unue ni devas nuligi la opozicion. Venu tuj al la loĝejo."
Ni iris rapide, kaj mi nenion klarigis dumvoje. En nia ĉambro mi diris al Liza: "Nun ŝanĝu vian robon, alifrizu vian hararon, ŝanĝu vian aspekton tiel, ke iu en ĉi tiu urbeto, kiu hazarde konas vin, ne facile rekonus vin."
Liza obeis.
"Jen bone. Nun surmetu viajn koloritajn sunokulvitrojn. Bonege. Nu aŭskultu atente, kion mi diros al vi, ĉar mi volas, ke vi sekvu laŭvorte miajn instrukciojn."
Detale mi klarigis al ŝi.
"Ĉu vi pensas, ke tiu plano sukcesos?" ŝi diris.
"Ĝi devos, ĝi estas nia sola ŝanco," mi respondis.
"Ĉu vi mem ne estos pli kapabla sukcesigi ĝin ol mi, Vik?"
"Ne, vi estas pli insistema ol mi. Se vi ne povos sukcesigi ĝin, mi certe ne povos."
"Ĉu vi estas preta, Liza?" mi aldonis. "Bone, nun ni iru al la kuirila butiko."
Ni atingis la butikon. Mi atendis flanke, kaj Liza eniris, preta ludi sian rolon. En la butiko ŝi aĉetis ŝnuron. Ŝi babilis dume al la butikisto dirante, ke ŝi estas vizitantino, kaj ke ŝi bezonas la ŝnuron por ligi sian kofron, ĉar ŝi forlasos la insulon per la proksima ŝipo. Konversacie ŝi daŭrigis iomete, kaj jen ŝi kvazaŭ hazarde rimarkis kuirilon en la butiko.
"Kio estas tio?" ŝi demandis.
La butikisto tuj montris ĝin al ŝi kaj vendocele klarigis ĉion pri ĝi. Liza pacience aŭskultis. Poste ŝi diris:
"Ĝi ja ŝajnas bona utilaĵo, tre helpa ĉe kuirado, ĉu ne?"
"Ho jes! Nur pensu pri la ŝparo de tempo kaj gaso kaj la bona kuirado," daŭrigis li, varmiĝante ĉe vido de tuja vendo. Liza demandis iom plie kaj diris: "Jes, mi pensas, ke mi aĉetos kaj kunprenos ĝin. Kiom ĝi kostas?"
"Kvardek-kvin ŝilingojn, sinjorino."
"Ĝi estas moderkosta, jes, mi prenos ĝin."
Kontenta, la butikisto ekiris por alporti kartonan pakskatolon por la kuirilo (kvankam tiu kuirilo tute ne utilus al ni), kaj ĝuste tiam Liza diris: "Kiom da manĝo oni povas kuiri en tiu kuirilo?"
"Sufiĉe por ses personoj," li respondis.
"Ho domaĝe: mi estas sola. Ĉu vi ne havas malpli grandan?"
"Ne, mi tre bedaŭras, ke mi tute ne havas malgrandan."
"Hm, kia domaĝo: mi ja ŝatus unu... Momenton: ĉu mi ne vidis unu malgrandan en la fenestro?"
Kaj Liza eliris kaj rigardis en la fenestron. Ŝi revenis kaj diris: "Jes, vi havas unu tie."
"Ho, tiun ni ne vendas! Ĝi estas nur malnova tipo por montra celo."
"Sed ĉu vi ne havas alian?" (Mi divenis, ke li havai nur tiun solan.)
"Ne, bedaŭrinde ne."
"Kiel longe necesus por havigi alian similan?"
"Necesus minimume kvin tagoj." (La foiro daŭros nur ses tagojn.)
"Mi tre volus vidi tiun malgrandan. Ĉu vi komplezus montri ĝin al mi?" diris Liza.
"Sed tute ne utilas, sinjorino; ni ne vendas ĝin, kaj cetere ĝi estas en malbona stato."
"Jes, mi komprenas, sed mi volus vidi la diferencon. Ĉu vi komplezus? Mi ne povas decidiĝi pri la granda,"
Post iom da insistado la butikisto kontraŭvole prenis la malgrandan el la fenestro. Kiam Liza ĝin vidis, ŝi diris: "Ho, ĝi tute ne taŭgas - ĝi estas en terura stato: mi prenos la grandan."
(Tio estis dirita por deturni ian suspekton, kiun la butikisto eble ekhavis.)
"Dankon, sinjorino, mi pretigos ĝin por forporto."
"Ĉu estas granda diferenco inter la prezoj de la du?" demandis Liza, kvazaŭ sencele.
"La malgranda kostus... hm, eh, tri... ne, dudek-kvin ŝilingojn."
"Tute ne gravas, mi prenos la grandan," kaj ŝi dume kaŝe kalkulis dudek-kvin ŝilingojn en la mano. (Mi donis al ŝi pretajn monerojn, por ke ŝi povu pagi ekzakte iun ajn prezon ĝis lasta sespenco.)
La butikisto sin turnis por trovi la volvmaterialon, kaj Liza tuj metis la dudek-kvin ŝilingojn sur la servtablon, ekkaptis la malgrandan kuirilon kaj, dirante rapide: "Mi decidis aĉeti la malgrandan," rapidis al la pordo. Surprizite la butikisto balbutis: "Sed, sed, sinjorino, momenton..."
"Ne gravas pri la volvaĵo," rapide respondis Liza. "Mia aŭtomobilo atendas ekstere!" kaj ŝi forkuris kun la aĉetaĵo. ŝi venis al mi kaj mi tuj volvis la kuirilon en brunan paperon, kiun mi kunhavis preta, kaj ni kune kuris al la foiro. Sen la atesta kuirilo la butikisto restis senarmiligita, kaj nia foira vendado estis sukcesa.
Ĉe la Shetlandanoj mi trovis la samajn kvalitojn kiel ĉe la Orkney'anoj. Estis somero kaj regis plena taglumo dum la tutaj dudek-kvar horoj. Mi ne povis alkutimiĝi al tiu eksterordinara ĉiama taghelo, kaj dum malfrua nokto mi foje promenis tra la urbo kaj kamparo. Strangan senton mi spertis, kiam mi vagadis tra la nuda, tute senarba kamparo, sola kun miaj pensoj. Ŝajnis al mi, ke mi promenas en morta mondo tute senhoma, kie eĉ birdeto ne pepas, kaj mi devis memorigi al mi ke homoj kaj bestoj ja ekzistas, ke ili ĉiuj dormas kaj ke li tago kaj mi estas la du solaj, kiuj ne enlitiĝis.