39. NI FORTON PLI FREŜAN AKIRAS.
Estis dimanĉo posttagmeze. Liza kaj mi estis en la pensiona sidĉambro. La pensiona servistino ordigis la tablon post nia tagmanĝo kaj foriris. Tra la fenestro vidiĝis pluvoduŝataj domoj kaj pluvolavataj stratoj. Disaj homoj de tempo al tempo rapide preterpasis kun mallevitaj kapoj por povi pli bone sin ŝirmi kontraŭ vento kaj pluvo. Liza sidis komforte en brakseĝo apud gaja fajro, legante dimanĉan gazeton, kaj mi sidis kontraŭ ŝi, nervoze fumante unu cigaredon post alia.
"Liza," mi komencis.
Liza mallevis la gazeton, ridetis al mi kaj diris: "Nu, nu, ne ĝenu vin. Estas krizo: do kio? Jam centfoje vi diris tion; sed hodiaŭ estas dimanĉo, do forgeŝu la komercon kaj ĝiajn problemojn! Hodiaŭ ni ripozu. Jam delonge ni ne estis liberaj de komercaj pensoj... eĉ dum dimanĉoj. Mi bone scias, ke la afero brulas. Do ĝi brulu ankoraŭ dum unu tago... vi trovos solvon, tion mi scias. Jen - legu unu el tiuj gazetoj kaj estu dankema, ke vi ne estas unu el la murditoj tie raportitaj!"
Kaj kun plua rideto ŝi reprofundiĝis en sian gazeton.
Mi silentis. Ŝia hodiaŭa bonhumora flegmo estis tute ne kutima ĉe ŝi, kaj ŝia certeco, ke mi trovos solvon, ne tuŝis min flate, sed nur agacis miajn nervojn.
Jam delonge mi vidis faktoron, kiu povus detrui nian komercon, sed mi ne antaŭvidis, ke ĝi frapos nin tiel subite kaj forte. La malhelpa faktoro, kiun mi vidis, estis simple tio, ke estis inter unu skota foiro kaj alia longaj interspacoj, kaj dum la atendado nia ŝparita mono eluziĝas. Tiu manko de kapitalo delonge ĝenis min, ĉar mi timis, ke eventualaj malsukcesaj foiroj aŭ daŭra forta konkurenco povus pereigi nian entreprenon. La grandaj anglaj foiroj estas ja multnombraj, kaj tie longa atendado ne necesas, sed ili estas tre altkostaj kaj ofte saltas de unu ekstremo al alia: tio estas, ili povas esti aŭ grandaj sukcesoj aŭ plenaj fiaskoj. Partopreni tiujn per nia limigita kapitalo estus tro riske.
Ni ja provis la ŝancon, enirinte en grandan foiron en Ayr. Ĝi estis tro granda por esti lokita eĉ en granda halo, do la organizantoj starigis aron da tend-pavilonoj. Mi antaŭtaksis ĝin sukcesa kaj mi luis unu standon por la kuiriloj kaj tri aliajn por diversaj artikloj. La Ayra foiro tute fiaskis. Ĉar Ayr estas marborda urbo kaj la vetero estis belega, la homoj simple ne envenis. Nia elspezo por la kvar standoj, la stoko kaj pluraj helpantoj preskaŭ nudigis nian bankkonton. Kaj nun restas longa atendo ĝis la sekvanta foiro. Jen la nuntempa krizo.
Ni jam provis utiligi la interfoiran tempon per luo de haloj en urbetoj, por tie montri la kuirilojn, sed malgraŭ reklamado homoj ne envenis en sufiĉa nombro. Ili ja envenis bonnombre kiam la famo de niaj eksponadoj vastiĝis, sed tio okazis nur dum la lastaj unu-du tagoj, kaj ne restis sufiĉe da tempo por bone negoci.
"Liza."
"Jes, kio?"
"Lasu la gazeton por momento."
"Ho do," ŝi diris rezigne. "Ĝuste kiam mi legas juĝejan raporton pri du viroj, kiuj konsentis interŝanĝi edzinojn!"
"Je la amo de Dio, donu iom da atento! Mi scias, ke la solvo troviĝas en la sukcesigo de ĉehalaj eksponoj, kaj mi volas paroli al vi pri tio. Eĉ se vi ne povas helpi, aŭskultu. La vortigo de miaj pensoj helpos al mi klare pensi. Nu, la kosto de haloj estas malalta, kaj tio disponigas monon por bona reklamado, sed reklami nur kuirilan eksponadon ne sufiĉas. Necesos io alia. Mi jam pensis pri parado de modaj virinaj vestoj, sed la kosto de transporto de vestoj, la necesaj drapiraĵoj ktp., la salajro de tri-kvar manekenoj plus sperta virino por estri la montradon, estas tro altaj. Kaj cetere estas intersezonaj tempoj, kiam la montro de lastsezonaj roboj estas tro malfrua kaj la tempo estas tro frua por tiuj de la venonta sezono. Mi ankaŭ pensis pri ia spektaklo, ekzemple ĵonglado, sed tiaj aferoj interesas nur virojn kaj junulojn, kaj precipe la junuloj estas neutilaj al ni, eĉ malutilaj. Nu, Liza, vi estas virino; do kio interesas vian sekson?"
"Viroj, ŝi diris.
"Damne, estu serioza!"
"Tre serioza afero estas viroj por virinoj."
"Se vi ne serioziĝos, ankaŭ mi serĉos edzon por aranĝi interŝanĝon de edzinoj! Sed ŝercoj flanken! Mi ja multe pripensis ĉi tiun problemon kaj mi devas trovi solvon. Mi ne ŝatus reiri al dungiteco post mia longa klopodado komerci proprakonte."
"Kara, kara, kara," admonetis Liza. "Se ĉio fiaskiĝos, la mondo pro tio ne finiĝos! Ni havas unu la alian, do ne estu tiel pesimisma."
"Amo sen pano estas malbona plano," mi diris cinike. "Tamen malgraŭ miaj vortoj mi ne estas vere pesimisma interne, sed mi ja devas scii ion pri la estonteco."
"Nur tio? Bone, kara Vik, mi povas diri al vi pri via estonteco."
"Ĉu vi efektive havas pretan ideon? Ĉu estas pro tio ke vi ne ĝenis vin?" mi diris esperplene.