Ni servis du-tri aliajn virinojn per diro de iliaj naskiĝdatoj kaj la sekva konsilo, kaj antaŭ ol mi povis iri al plua, unu el la viroj, kiuj staris apogite ĉe la malantaŭa muro, mansignis al mi. Iom suspekteme, mi iris al li.
Li diris al mi: "Mia datreveno estas la 24a de marto." Mi diris al Liza: "Ĉu vi
"Madame Zila eraris. Mi diris tiun daton al la sinjoro ĉi tie, sciante, ke Zila diros same, sed mia vera dato estas la dudek-kvina de junio!" - kaj li mienis mokan, sciplenan rideton.
Mi turnis min al li kaj diris: "Sinjoro, vi ofendas Madame Zila, kiu komplezis veni de la ĉefaj urboj por konsili al vi. Tute nature, se vi diris, la dudek-kvaran de marto", vi ankaŭ
"Kiel honte!" diris kelkaj sinjorinoj, kaj sekvis indigna murmureto tra la halo.
Venis la fino. La lasta persono foriris el la halo. Mi metis la manon kamaradece sur la ŝultron de Liza kaj diris: "Donu al mi vian manon, kolegino, ni venkis la unuan baron,"
"La naŭa de januaro," ŝi respondis, kaj ni ambaŭ ridis.
"Do la homoj ne ŝatas siajn malamikojn!" mi ŝerce mokis.
"Mi scias," Liza respondis. "Mi estis ekscitita. Mi vidis la venontan banalaĵon, sed mi ne povis deturni min de ĝi sed cetere, ankaŭ vi ne estis perfekta. Imagu: vi diris al la anaro, ke ili haltigu la pensojn!"
"Jes," mi konsentis. "Eĉ diktatoro ne povus tion devigi. Tamen mi ne pensas, ke mi postulis malfacilan taskon al nia klerularo!"
"Mi estas kontenta, ke la unua provo ne tute fiaskis. Mi ŝvitis, dum mi sidis en tiu seĝo. Ĉu vi pensas, ke ni faris bonan impreson per tiu kripla prezento?"
"Mi certas, ke jes. Mi atentis ilin, kaj mi ne rimarkis skeptikajn mienojn, tute male, kaj mi ankaŭ aŭdis disajn frazojn diritajn inter ili, dum ili forlasis la halon, kaj oni laŭdis."
"Mi estas tre kontenta," spiris Liza.
"Kaj mi ne estas kontenta," mi diris. "La kodo ne estas taŭga. Oni eble ne divenas la kodon; sed oni povas facile suspekti, ke mi iel vorte kodas al vi. Ne, mi devas trovi ion pli lertan. Ni uzu la nunan kodon provizore, sed mi devas fari alian."
"Kioooooooo?!"
40. KAJ RAPIDE KRESKAS LA AFERO.
Pasis jaroj. Nun estas tri Zila'oj kaj tri Rossetti'oj. Ĉiu el la tri paroj staras sur scenejo en malsamaj partoj de la lando je la sama horo, kaj ĉiu Rossetti anoncas:
"...Laŭ mia scio, ŝi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan."
Sed la fenomeno ne estas tiom stranga, kiom ĝi ŝajnas. Ni evoluis kaj pli entreprenis, kaj nun havas tri samajn kuirajn eksponadojn kaj tri Zila-prezentojn; tio estas, tri trupoj kun po kvar laborantoj. Ni renomis ĉiun ĉefan paron de la du aliaj trupoj per niaj nomoj, ĉar tiel ni ŝparis monon per grandkvanta presigo de unueca reklammaterialo. La afiŝoj estis prete presitaj, kaj helpanto en sia hejmo surpenikis la nomojn de la urbo, halo kaj la datojn en tiucela spaco ĉe la supro de la afiŝoj. Tiuj pretigitaj afiŝoj estis sendataj ĉiusemajne al la tri urboj, kie okazos la prezentoj.
Post la unua prezento de Zila, mi plibonigis la kodon, por ke ĝi servu pli larĝe per minimumo da parolado, kaj kelkajn semajnojn poste ni forlasis tiun kodon tute kaj enkondukis sistemon, laŭ kiu mi tute ne bezonis paroli. Post mia sursceneja anonco mi silentis, krom anonci de tempo al tempo la sekvontaĵon. Zila restis ĉiam blindumita per bandaĝo. Nia matura sistemo, efektive, enhavis tri silentajn kodojn, kiujn ni uzis sinsekve, flue kaj nerimarkeble ŝanĝante de unu al la alia. La avantaĝo de la ŝanĝa sistemo estas, ke ĝi konfuzas iun lertulon, kiu ekperceptus unu el la uzataj kodoj. Ni nun kapablis respondi ankaŭ al skribitaj demandoj, kaj tiu parto de la prezento iĝis la plej alloga. Virinoj svarmis en la halon, por ke Zila respondu al iliaj demandoj kaj konsilu al ili pri problemoj. Ni ankaŭ vendis talismanojn kun horoskopoj en bele koloritaj kovertoj - po unu ŝilingo, kvankam la pogranda prezo estis malpli ol dekono de tiu sumo. Ni nun ankaŭ enspezis pli per la postulo de enirpago.
Mia parolo pri silenta komunikado eble vekos ĉe la leganto nekredemon aŭ almenaŭ miron kaj scivolon. Kaj nun mi devas efektive malkontentigi vin, ĉar mi ne intencas klarigi la novan teĥnikon, kiun ni iom post iom ellaboris. La nekredemulo povos daŭre ne kredi, la scivolulo scivolos vane. Pardonu, sed tio estas mia sekreto, kiun mi ne malkaŝos. Sialoke mi priskribos detale