Читаем Kredu min, sinjorino! полностью

La sekvanta parto prezentiĝas jene: mi havas multajn malgrandajn notlibrojn kaj krajonojn, kiujn mi disdonas libere al la ĉeestantaro. Sur iu ajn paĝo oni skribas sian demandon, elŝiras la paĝon kaj faldas ĝin. Kiam tio estas farita, mi iras inter ili kaj kolektas la paĝojn kun la demandoj en kartona skatolo. Mi iras sur la scenejon, evitante esti for de la vido de la ĉeestantaro dum eĉ momento. Mi ŝutas la paperslipojn sur la kuirilan bazon, kiu sidas ruĝarda sur la gasflamo, kaj forbruligas ilin. Tuj kiam la slipoj ekbrulas, Zila komencas ripeti ĉiujn demandojn laŭvorte, inkluzive de la subskribita nomo, kaj respondas ilin. Post la fino de la respondado mi publike petas, ke ĉiuj, kiuj ricevis respondon je sia demando, atestu per manlevo. Amaso da manoj leviĝas.

Kiam ni estas for de la halo, ni ĉiam aŭskultas per gap-oreloj, ĉu oni kritikas aŭ havas ian ideon pri artifiko, kaj fojfoje aŭdas onidiron pri ia solvo. Ekzemple, kelkfoje estis dirite, ke mi komunikas al Zila la demandojn en la falditaj slipoj (kvankam mi ne havas la eblon rigardi ilin). Do post la bruligo de la slipoj mi iom ŝanĝis mian procedon. Mi tuj forlasis la halon kaj atende fumis cigaredon ĉe la enirejo, sed la prezento kuris same. Alifoje la onidiro estis, ke la kartona skatolo havas duoblan fundon, do por likvidi tiun supozon mi bruligis la skatolon kune kun la paperoj, kaj ankaŭ iris for el la halo - kaj la prezento same daŭris!

Post tio mi malvindas la okulojn de Zila kaj ŝajnigas veki ŝin el tranco per naturaj skuetoj. Se la aŭdantaro estas tre sorbema, mi spertas malfacilon veki ŝin, kaj sen ion diri mi kvazaŭ kaŝe ekscitiĝas kaj zorgoplene donas akvon al ŝi. La rigardantaro tre ekscitiĝas dum tia ŝajnigo pensante, ke io grava okazis al Zila pro ŝia granda mensa streĉo. Baldaŭ ŝi leviĝas kaj venas iom ŝanceliĝe al la flanko de la scenejo, kaj la aliaj du helpantoj, vestitaj en smokingo, venas en la halon. Ni tri iras inter la publiko kaj rapide demandas al homoj la naskiĝdatojn, kaj Zila eldiras ilin rapide. Al ĉiu demandanto ni donas la koncernan horoskopon kontraŭ unu ŝilingo. Tiu lasta parto vendigas grandan kvanton da horoskopoj, ĉar ĉiuj volas, ke Zila divenu iliajn naskiĝ­datojn.

Por krei pli da intereso, ni iniciatis disdonon de donacoj je la fino de la prezentaĵo. Pogrande ni aĉetis kompletojn da bonkvalita manĝilaro en skatoloj, kaj ni disdonis ilin al lote elektitaj ĉeestantoj. La manĝilaro estis bona, sed niaj reklamaj flugfolioj priskribis la donacojn per la plej pompe laŭdaj vortoj. Foje ni ekbezonis urĝe plian stokon da manĝilaro. Mankis al mi tempo por skribi mendleteron al la firmao, de kiu ni aĉetis, do mi uzis flugfolion kaj surskribis la deziratan kvanton apud la flugfolia priskribo de ĉiu speco. Venis respondletero de la firmao, klariganta ke ĝi ne havas tiom altgradan kvaliton, sed ke oni povas sendi la kutimajn! La firmao ne povis rekoni siajn proprajn varojn per nia priskribo sur la flugfolio.

Ĉe paga eniro en la halon, ĉiu persono ricevis la kutiman numeritan bileton, de kiu ni deŝiris kaj retenis la faksimilan duonon. Tiujn duonojn ni ĉifis en buletojn kaj metis en skatolon, kaj kiam ni estis pretaj donaci, iu el la publiko elektis lote kelkajn buligitajn biletojn, kaj la posedantoj de la respektivaj duonoj ricevis la premiojn. La disdono de la donacoj estis tute senpartia, kaj se hazarde gajnas iu, kiu rilatas al la haloficistoj, ni tuj donas pluan similan donacon lote al aliulo, por ke neniu pensu, ke konato trompe ricevis donacon.

Iun tagon George venis al ni. Ni vidis, ke li estas ekscitita.

"Kio estas, George?" mi demandis.

"Ni ĉiuj estos enkarcerigataj," li diris.

"Pro kio?" mi ridetis.

"Pro tio, ke ni agas kontraŭleĝe kaj la polico envenos ĉi-vespere por aresti nin. Iu diris tion al mi konfidence, kaj li estas serioza persono: li ne blagas. Estas jene: la donacoj, kiujn ni disdonas, rompas la kontraŭloterian leĝon." (En Britujo privataj loterioj estas leĝe malpermesitaj.)

"Sed tio estas ridinda," mi diris. "Oni ja ne pagas. Efektive, oni pagas ĉe eniro, sed tio estas por la Zila-aĵo. Oni ja pagis same, antaŭ ol ni iniciatis la donacojn. Oni ne povas nin aresti ka; enkarcerigi pro tio, kvankam oni eble povus haltigi la disdonon kaj procesi kontraŭ ni."

Sed George respondis: "Mi klarigis al mia informanto, ke la disdono ne estas loterio; sed li diris, ke laŭ la leĝo tio ja estas loterio, ke ni estas kulpaj - kaj punkto!"

"Strange, ke oni pensis pri tio nur ĉi tie en Taytown," mi diris. "La polico en aliaj urboj ne malpermesis, kaj en unu urbo nia halo kaj la policejo estis en la sama konstruaĵo!"

"Do kion fari?" diris Liza. "Mi ne scias, sed se ni ĉesigus la donacadon, tio estus malbona afero."

"Estas absurde! La edzino de la policestro mem regule venas al niaj prezentoj!" diris Liza.

"Ho, ĉu?" mi diris.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй
Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй

«Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй» — это очень веселая книга, содержащая цвет зарубежной и отечественной юмористической прозы 19–21 века.Тут есть замечательные произведения, созданные такими «королями смеха» как Аркадий Аверченко, Саша Черный, Влас Дорошевич, Антон Чехов, Илья Ильф, Джером Клапка Джером, О. Генри и др.◦Не менее веселыми и задорными, нежели у классиков, являются включенные в книгу рассказы современных авторов — Михаила Блехмана и Семена Каминского. Также в сборник вошли смешные истории от «серьезных» писателей, к примеру Федора Достоевского и Леонида Андреева, чьи юмористические произведения остались практически неизвестны современному читателю.Тематика книги очень разнообразна: она включает массу комических случаев, приключившихся с деятелями культуры и журналистами, детишками и барышнями, бандитами, военными и бизнесменами, а также с простыми скромными обывателями. Читатель вволю посмеется над потешными инструкциями и советами, обучающими его искусству рекламы, пения и воспитанию подрастающего поколения.

Вацлав Вацлавович Воровский , Всеволод Михайлович Гаршин , Ефим Давидович Зозуля , Михаил Блехман , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин

Классическая проза / Юмор / Юмористическая проза / Прочий юмор / Проза
Купец
Купец

Можно выйти живым из ада.Можно даже увести с собою любимого человека.Но ад всегда следует за тобою по пятам.Попав в поле зрения спецслужб, человек уже не принадлежит себе. Никто не обязан учитывать его желания и считаться с его запросами. Чтобы обеспечить покой своей жены и еще не родившегося сына, Беглец соглашается вернуться в «Зону-31». На этот раз – уже не в роли Бродяги, ему поставлена задача, которую невозможно выполнить в одиночку. В команду Петра входят серьёзные специалисты, но на переднем крае предстоит выступать именно ему. Он должен предстать перед всеми в новом обличье – торговца.Но когда интересы могущественных транснациональных корпораций вступают в противоречие с интересами отдельного государства, в ход могут быть пущены любые, даже самые крайние средства…

Александр Сергеевич Конторович , Евгений Артёмович Алексеев , Руслан Викторович Мельников , Франц Кафка

Фантастика / Классическая проза / Самиздат, сетевая литература / Боевая фантастика / Попаданцы / Фэнтези