Читаем Kredu min, sinjorino! полностью

"Bonege. Ŝi iel gajnos donacon kaj iĝos partoprenanto en la delikto. Ni vidos, ĉu ŝia edzo elpaŝos, kiam li scias tion! Ni trovos manieron igi ŝin gajni hodiaŭ posttagmeze. Nu, George, vi prenas la monon ĉe la pordo. Ĉu vi konas sinjorinon Policestro?"

"Jes, mi konas ŝin"

"Bone, tenu aparte la duonon de ŝia enirbileto."

Tiun posttagmezon, je la tempo por prezenti la donacojn, mi venis sur la scenejon kun la buligitaj biletoj en skatolo. Per la mano mi forte kirlis la biletbulojn per vigla turnado tiel, ke neniu povos dubi, ke ili estas bone miksitaj. Post tio mi alvokis knabineton kaj etendis la skatolon al ŝi. Ŝi elektis paperbulon, malvolvis ĝin kaj montris la numeron, kiun ŝi laŭtlegis. Mi tute ne tuŝis la paperon. La edzino de la policestro gajnis - kaj ŝia edzo ne vizitis nin. La manovro estis simpla. Kiam mi kirlis la paperetojn, tiu de la policestredzino estis en mia mano. La forta kirlado ĵetis la paperetojn al la flankoj de la skatolo per centrifuga forto. Tio lasis malplenan lokon en la mezo de la skatolo. Antaŭ ol elpreni la manon el la skatolo, mi faligis la papereton de la policestredzino en la malplenan lokon. Nu, la knabineto nature metis la maneton en la mezon de la malgranda skatolo, kaj mi movis la skatolon iomete tiel, ke ŝiaj fingroj trafis la deziratan bileton.

Sed en la sekvanta urbo la policanoj envenis tuj kiam ni unue alvenis al la halo, kaj ili avertis nin, ke la donacoj konsistigas loterion, kaj sekve estas malper­mesitaj. Eble la policestro de Taytown komprenis, kion ni faris, kaj antaŭavertis la ĉi-tiean policon.

"Sed," mi protestis, "la disdono ja ne estas loterio, ni ne gajnas, kaj la enirpago estas nur por nia prezentaĵo: tion mi facile povas pruvi."

"Ne gravas," respondis la policisto. "Vi gajnas per reklamo kaj la elekto de la gajnantoj estas tute ŝanca, do laŭ leĝo tio estas loterio."

Ni diskutis la aferon post la foriro de la policanoj.

"Ŝajnas, ke ne estas elirvojo," mi diris, "sed almenaŭ mi havas ideon, kiu helpos."

Ni disdonis la flugfoliojn kaj reklamis la donon de donacoj kiel kutime.

Ĉe la unua prezento du policanoj estis en la halo. La publiko atendis la disdonon, kiun ni vaste reklamis. Kiam venis la tempo disdoni, mi iris sur la scenejon kaj faris la jenan paroladon:

"Gesinjoroj! Kiel vi scias per nia reklamado, ni disdonas valorajn donacojn. Tiuj tre kostaj donacoj estas ja havindaj, kaj nia firmao donas ilin senpage por reklami niajn varojn. Jam delonge ni disdonas tiujn bonegajn donacojn ĉie tra Skotlando. Tamen en ĉi tiu urbo la polico malpermesis, ke ni disdonu, ĉar laŭ ili la disdono estas loterio. Tio estas sciigo, kiu tre surprizas nin. Oni ja nenion pagas por la donacoj, ili estas donataj tute sen pago kaj sen devigo. La pago ĉe eniro koncernas nur la Zila-prezenton, kiu valoras multe pli ol la postulatan sumon. Tiun enirpagon ni havis longe, antaŭ ol ni komencis fari la donacadon. En ĉiu urbo ni same donacis, kaj la polico ne malaprobis. En unu urbo la halo, kie ni prezentis, estis en la sama halo kiel la policejo, kaj policanoj regule ĝuis nian prezentaĵon kaj vidis la disdonon. En la lasta urbo la edzino de la policestro estis la fiera ricevanto de unu el niaj donacoj. Sed mi ne volas kontraŭstari aŭ kritiki la sintenon de via polico - tute ne, do mi kore bedaŭras, ke ni ne povas etendi al vi la avantaĝon, kiun ĝuis aliaj urboj."

Kolera murmuro kontraŭ la polico aŭdiĝis. Mi levis la manon por peti silenton kaj daŭrigis:

"Tamen nia firmao ne deziras gajni per tiu polica dekreto. Tute ne. Nu, en ĉi tiu urbo vi havas laŭdindajn bonfarajn societojn kaj institutojn, kiuj helpas al invalidoj, maljunuloj, orfoj ktp. Ni mem ne konas ilin precize. Ĉu do vi komplezus sciigi al tiuj bonfaraj societoj viaj, ke ili skribu al ni, kaj ni sendos al ili la premiojn. Ĉu vi bonvolus fari tion?"

La publiko aplaŭdis la paroladon, kiu finiĝis kun patosa tono.

La rezultanta reklamo estis kolosa. La tuta urbo parolis pri ni. La loĝantoj ĝuis paroli kontraŭ la propra polico, kaj la okazintaĵo estis temo sur ĉies lipoj. Bonfaraj societoj kaj kluboj pridiskutis la aferon en multmembraj kunvenoj, kaj ties komitatoj skribis al ni solenajn leterojn, rekomendante sian organizon kiel ricevonton de donaco. Ni duobligis la nombron da donacoj kaj dissendis ilin. Per la distrikta gazeto ni diskonigis tiun plian donon kun nomoj de la organizoj, kiuj ricevis donacojn, kaj ankaŭ emfazis, ke ni tiel disdonis por ne profiti de la polica malpermeso. Ni tamen profitis multege. La sekvantaj tri urboj estis priservataj de la sama distrikta gazeto. Ĉiuj sciis pri ni antaŭ nia alveno, kaj la komerco zumis. Ni ne donis donacojn en tiuj tri urboj, do ni ankaŭ ŝparis la duonon de la donacoj destinitaj por la kvar urboj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй
Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй

«Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй» — это очень веселая книга, содержащая цвет зарубежной и отечественной юмористической прозы 19–21 века.Тут есть замечательные произведения, созданные такими «королями смеха» как Аркадий Аверченко, Саша Черный, Влас Дорошевич, Антон Чехов, Илья Ильф, Джером Клапка Джером, О. Генри и др.◦Не менее веселыми и задорными, нежели у классиков, являются включенные в книгу рассказы современных авторов — Михаила Блехмана и Семена Каминского. Также в сборник вошли смешные истории от «серьезных» писателей, к примеру Федора Достоевского и Леонида Андреева, чьи юмористические произведения остались практически неизвестны современному читателю.Тематика книги очень разнообразна: она включает массу комических случаев, приключившихся с деятелями культуры и журналистами, детишками и барышнями, бандитами, военными и бизнесменами, а также с простыми скромными обывателями. Читатель вволю посмеется над потешными инструкциями и советами, обучающими его искусству рекламы, пения и воспитанию подрастающего поколения.

Вацлав Вацлавович Воровский , Всеволод Михайлович Гаршин , Ефим Давидович Зозуля , Михаил Блехман , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин

Классическая проза / Юмор / Юмористическая проза / Прочий юмор / Проза
Купец
Купец

Можно выйти живым из ада.Можно даже увести с собою любимого человека.Но ад всегда следует за тобою по пятам.Попав в поле зрения спецслужб, человек уже не принадлежит себе. Никто не обязан учитывать его желания и считаться с его запросами. Чтобы обеспечить покой своей жены и еще не родившегося сына, Беглец соглашается вернуться в «Зону-31». На этот раз – уже не в роли Бродяги, ему поставлена задача, которую невозможно выполнить в одиночку. В команду Петра входят серьёзные специалисты, но на переднем крае предстоит выступать именно ему. Он должен предстать перед всеми в новом обличье – торговца.Но когда интересы могущественных транснациональных корпораций вступают в противоречие с интересами отдельного государства, в ход могут быть пущены любые, даже самые крайние средства…

Александр Сергеевич Конторович , Евгений Артёмович Алексеев , Руслан Викторович Мельников , Франц Кафка

Фантастика / Классическая проза / Самиздат, сетевая литература / Боевая фантастика / Попаданцы / Фэнтези