Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

Kaj ankoraŭfoje policanoj venis en nian medion. Estis en Sandhaven. Sandhaven estas fiŝkaptista urbo. La afero komenciĝis per la surslipaj demandoj ĉe la Zila-prezentado. Nu, ĉar la publiko ne posedas imagpovon, multaj demandoj ripetiĝis tede ofte, rutine oni demandadis: "Ĉu mi riĉiĝos?", "Al kiu mi edziĝos?" ktp. kaj tiu ripetado monotonigas tiun parton de la prezento. Por variigi la demandojn, ni mem elpensis kaj enŝovis kelkajn demandojn por distri, aŭ per humoro aŭ per sensacio, ĉar en la fino la demandintoj kune atestas la ricevon de respondoj, neniu povis scii, ĉu ĉiu demando estas efektive demandita. Do unu vesperon antaŭ la komenco de la Zilanumero, Liza demandis al mi:

"Kiujn demandojn mi enŝovu ĉi-vespere?"

"Ho… mi ne scias: mi opinias kelkajn el la kutimaj, kiujn vi ne uzis lastatempe."

"Mi enmetos: Ĉu mia edzo estas fidela?Jes, al pluraj! — Tio ĉiam naskas iom da rido. Kion plu?" demandis Liza.

"Ho, nu - enmetu ion pri ŝtelita mono, kaj diru li sumon… eble ses pundoj, kaj aldonu, ke la ŝtelinto sentas sin sekura kontraŭ malkovro, sed ke lia fiago portos al li severan punon post nelonge."

"Jes," diris Liza per signifa tono. "Kaj ĉar ni ĵus parolis pri fiagoj, ankaŭ mi volas ion diri. Ĝi koncernas iun, kiu staras ne cent mejlojn for de mi ĝuste nun, mia kara Vikĉjo. Nur tenu la okulojn for de tiu moralmanka belulino, kiu kutime sidas ĉe la dekstra flanko de la antaŭa vico. Ne pensu ke mi ne vidis vin parolanta al ŝi, kaj la reciprokajn ŝafokulajn interrigardojn. Jes, mia Don Ĵuano, ne tiel penu kurbigi vian rigardon al la "Vo" de ŝia bluzo! Vi pensis, ke mi ne vidis vin, kiam mi estis okupita pri vendado."

Mi ridis.

"Moralmanka? Kia malico! Eĉ blindulo povus vidi, ke ŝi estas senpeka kiel suĉinfano — sed ŝi ja estas bela, kun tiuj firmaj, aŭdacaj elstaraĵoj, ĉu ne?" mi pikis.

"Mi diros al ŝi, ke vi estas mia edzo," ŝi minacis.

"Ho, ho, vi ne povas," mi diris. "Ne forgesu, ke vi estas s-ino Adamson laŭ la reklamo, do estos facile nei vian aserton; kaj se vi diros, ke mi estas edziginta al iu alia, mi povos kredigi al ŝi, ke tion vi diras nur pri ĵaluzo…  Ĉar se ne, kial vi tiom interesiĝus por ekparoli al ŝi? Ne, Liza, vi ne povas venki kontraŭ mi!"

Dum la Zila-numero mi ĝue rigardis al la belulino, kaj ŝi okulesprime respondis al miaj rigardoj. Dume Zila respondis la demandojn:

"Kaj nun venas al mi la jena demando," daŭrigis Zila. "Ĉu ĉefkuiristo Rossetti estas edziĝinta? — Jes, li estas edziĝinta!"

La belulino pafis riproĉan rigardon al mi kaj deturnis la okulojn ignore. Mi restis senpove venkita, dum la publiko ridis.

42. EL SUB LA TERO APERAS LA VERO.

La sekvintan tagon policano venis kaj parolis al Liza.

"Nu," li diris, "hieraŭ vespere vi priskribis ŝtelon, kiu okazis ĉi tie, kaj diris la ĝustan sumon ŝtelitan. Ni scias, kiu la ŝtelinto estas, sed ne povas pruvi nian konvinkiĝon, do ni volas, ke vi ĉi-vespere diru lian nomon."

Post lia foriro Liza diris al mi: "Jen bela kaĉo! Kion ni faru? Tio estas granda koincido, sed ni ne povos konfesi, ke la afero estas blufo."

"Ne, ni ne povas konfesi," mi aprobis. "Ni devas elteni. Vidu: ĉi-vespere pritraktu la temon nebule; sed nature vi ne povos diri la nomon, eĉ se ni scius la nomon de la suspektato. Do priskribu lin iel ĝenerale… ni prenu ĝeneralan priskribon de fiŝkaptista tipo en ĉi tiu regiono. Diru: mezalta, fortika, freŝa vizaĝkoloro, mezblonda hararo kaj bluaj okuloj. Se la priskribo ne trafas, do la polico pensos, ke ili eraras pri sia ŝtelisto."

Tiun saman tagon Liza kaj mi estis survoje al nia hotelo, kiam mi haltis.

"Liza," mi diris, "ĉu la okuloj min trompas?"

"Pri kio?"

"Tiu ulo ĉe la pordo."

Liza rigardis kien mi montris.

"Jes ja! Estas Martin Vernon. Li estas vendanta ion. Kia hazardo portis lin al ĉi tiu nesto?"

Je tiu momento Martin vendis ion al la ĉeporda virino kaj ekrapidis for.

"Martin!" mi laŭtvokis.

Li sin turnis, vidis nin kaj kuris renkonte kun etendita mano. "Krevu la mondol Fulmo kaj fajro! Kiu diris, ke forpasis la epoko de mirakloj?" li kriis. "Kaj vi, Liza, comment ça va?…  kaj vi, Vik, mein alter kumpel! Kia ekstravaganco, renkonti vin kune. Ho, mia povra Liza, ĉu vi ne povis ĉerpi pli indan viron ol tiun Vik, kiu iniciatis haremojn en la oriento?"

"Tiu sama malinda Vik estas mia edzo," respondis Liza ridete.

"Kristofero Kolumbo! Kial kateni vin al li? Ĉu pro malespero ligiĝi al mi? De kiam Jeanne d’Arc venkis Wellington, neniam estis virino tiel kuraĝa. Sed mi ĝojas renkonti vin ambaŭ kaj mi gratulas; sed diru al via onklo, kial vi vegetas en ĉi tiu urbaĉo, kiun la Eternulo pro naŭzo ne kompletigis?"

"Ni eksponas en halo ĉi tie. Ĉu vi ne vidis la reklamojn?"

"Ne, mi venis ĵus de urbo, kie kelkaj stultuloj volis adiaŭi min iom tro entuziasme. Mi estas retiriĝema ulo, do mi foriĝis."

"Kion vi vendas?"

"La ŝmiraĵon," diris Martin.

"Kaj kio estas tio?" mi demandis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Радуга в небе
Радуга в небе

Произведения выдающегося английского писателя Дэвида Герберта Лоуренса — романы, повести, путевые очерки и эссе — составляют неотъемлемую часть литературы XX века. В настоящее собрание сочинений включены как всемирно известные романы, так и издающиеся впервые на русском языке. В четвертый том вошел роман «Радуга в небе», который публикуется в новом переводе. Осознать степень подлинного новаторства «Радуги» соотечественникам Д. Г. Лоуренса довелось лишь спустя десятилетия. Упорное неприятие романа британской критикой смог поколебать лишь Фрэнк Реймонд Ливис, напечатавший в середине века ряд содержательных статей о «Радуге» на страницах литературного журнала «Скрутини»; позднее это произведение заняло видное место в его монографии «Д. Г. Лоуренс-романист». На рубеже 1900-х по обе стороны Атлантики происходит знаменательная переоценка романа; в 1970−1980-е годы «Радугу», наряду с ее тематическим продолжением — романом «Влюбленные женщины», единодушно признают шедевром лоуренсовской прозы.

Дэвид Герберт Лоуренс

Проза / Классическая проза
Том 12
Том 12

В двенадцатый том Сочинений И.В. Сталина входят произведения, написанные с апреля 1929 года по июнь 1930 года.В этот период большевистская партия развертывает общее наступление социализма по всему фронту, мобилизует рабочий класс и трудящиеся массы крестьянства на борьбу за реконструкцию всего народного хозяйства на базе социализма, на борьбу за выполнение плана первой пятилетки. Большевистская партия осуществляет один из решающих поворотов в политике — переход от политики ограничения эксплуататорских тенденций кулачества к политике ликвидации кулачества, как класса, на основе сплошной коллективизации. Партия решает труднейшую после завоевания власти историческую задачу пролетарской революции — перевод миллионов индивидуальных крестьянских хозяйств на путь колхозов, на путь социализма.http://polit-kniga.narod.ru

Джек Лондон , Иосиф Виссарионович Сталин , Карл Генрих Маркс , Карл Маркс , Фридрих Энгельс

История / Политика / Философия / Историческая проза / Классическая проза