Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

"Ĉu vi ne konas ĝin? Ĝi estas ŝmiraĵo, kiu arĝentumas metalon; sed la homoj plendas, ĉar la efiko ne daŭras. Dio mia, kia gento rampas sur ĉi tiu mondo! Plendi? Pesto kaj plago! Festo kaj flago! Besto kaj blago!" li vortdiboĉis. "Se ili estus mi, ili jam havus kaŭzon plendi. Ofte, dum mi fabelas, ilia pord-anso, kiun mi ĵus arĝentumis por montri, komencas repreni sian naturan koloron, antaŭ ol mi povas fini la vendon, kaj mi devai rapide malaperi…  Sed kial stari ĉi tie en la strato? Ni iru al glutejo kaj festu la renkonton per ŝaŭmaĵo!"

Dum li parolis, Martin ĵetis maltrankvilajn rigardojn trans la ŝultron, poste li aldonis: "Cetere — ni rapidu, ĉar ĉi tie kelkaj el miaj ĵusaj klientoj eble venos por regali min per sia danko."

"Do, do," li diris, kiam ni sidis en trinkejo, trinketante niajn bierojn, "edziĝintaj! Kaj mi ankoraŭ drivas sola kiel la Vaganta Judo."

"Jes," diris Liza. "Kial vi ne trovu edzinon, Martin?"

"Ne, ne," respondis Martin. "Kunulinon… eble, sed neniu bela fraŭlino jam venis proponi sin al mi, kaj por mi estas tro enuige komenci svatadon kun ĝiaj ŝajnigoj kaj ĝentilaĵoj, kiujn la pupetoj postulas. Sed antaŭ nelonge bela fraŭlino ja venis en mian ĉambron kaj…"

Li finis per supera gesto de malgravigo.

"Ho nu, Martin, rakontu!" petis Liza. "Ne lasu nin tiel, pendantaj en aero!"

Martin rigardis al Liza kaj poste turnis la rigardon al mi kun demanda mieno. Mi levis la ŝultrojn.

"Juĝu mem!" mi diris.

"Nu," cedis Martin, "virina peto estas dekreto. Do jen. Unu nokton, tre malfrue, mi venis en urbon. Mi serĉis kuŝejon kaj frapis pordon en loĝeja kvartalo. Belega, pompa Venuso aperis ĉe la pordo. Je la sep pereigaj pekoj, ŝi estis rava, kaj ŝi rigardis min en maniero, kiu forprenis al mi la spiron. Mi eĉ ne rememoras klare, kio estis dirita. Estas nekredeble, sed ĉi tiu sama Martin Vernon, kiu estas hardita kontraŭ la fatala sekso, agis kiel amtrempita junulo. Ŝi gvidis min al mia ĉambro, diris kelkajn afablajn vortojn, esprimante la esperon ke mi estos komforta kaj, duŝinte min per ĉiela rideto, foriris. Post iom da tempo ŝi frapis sur mia pordo kaj, ĉe mia tutkora invito, ŝi enŝvebis. Ŝi portis tason da teo por mi, kaj ŝia voĉo trilis arĝente. Mi forte fervoris, sed ne estis certa, ĉu ŝia afablo fontas el ĝentilo, aŭ ĉu ŝi favoras min pro korinklino. Ankaŭ mia brako preskaŭ memstare leviĝis por tuŝi ŝin, sed mi detenis ĝin. Denove ŝi foriris. Post iom da tempo mi enlitiĝis kaj komencis legi por fordistri de ŝi miajn pensojn. Denove muziko sur la pordo, denove ŝi enflosis. Ŝi surhavis negliĝan robon, tra kiu sin modlis la majestaj kurboj.

"Pardonu," ŝi dolĉis, "ĉu vi havas cigaredon?"

"Nu certe, certe," mi respondis, "jen." Kaj mi donis cigaredon kaj fajron.

Ŝi sidis sur la rando de mia ampleksa lito kaj diris: "Nu, ĉu vere vi estas tute komforta?"

"Ho jes, absolute, dankon," mi deliris.

"Bone," ŝi mielis. "Nu, se vi deziras ion ajn" (kaj mi estis certa, ke ŝi emfazis tiun ion ajn) "nur petu, kaj mi ĝojos komplezi."

"Vi estas tro ĝen­tila," mi respondis kaj rigardis al ŝi sopire. Ŝi surverŝis min per la radioj de varma rideto. Mi arde volis porti la aferon antaŭen, sed mia malnova aplombo forfluis kiel akvo el korbo.

Ŝi diris: "Estas io, sed mi ne kuraĝas diri ĝin. Vi eble juĝos min tro trudema."

"Ho, estu senceremonia!" mi diris. "Mi estas ja viro, kiu sufiĉe travagis en la mondo. Al diablo la ortodokson, mi fajfas pri ĝi. Mi mezuras per mia propra metro. Mi petas vin, parolu libere!"

Ŝi klinis la kapeton ĉarme, hezitis, poste komencis: "Do… ĉu eble… eble estus loko por ankoraŭ unu en via lito?"

Mi devis iom serĉi la voĉon. "Sed certe, mia kara, certe!" Kaj mi tuj moviĝis por fari lokon.

"Ho dankon," ŝi diris, "mi ne sciis kiel proponi tion al vi, sed estas alia viro, kiu atendas, kaj mi tuj kondukos lin ĉi tien," kaj ŝi ridetis al mi ĉarme kaj foriris."

Ni kore ridis.

"Jen," diris Martin, "kiaj aferoj okazas al mi! Mi plonĝis en la kaptilon kiel beata idioto. Sed vi du: rakontu iom pri vi mem!"

Ni babilis, rakontis, kaj poste devis rapidi al la halo. Martin promesis ĉeesti. Tiun vesperon estis granda amaso da popolo en la halo, ĉar la famo pri la malkovro de la urba ŝtelisto disvastiĝis. Estis policano kaj polica serĝento en la halo. Ĉiuj atendis la malkaŝon de la nomo de la ŝtelisto…

Liza priskribis la ŝteliston kiel ni aranĝis; sed kiai ŝi venis al la punkto diveni la nomon, ŝi diris: … "kai lia nomo estas… estas…"

Plena silento regis en la halo.

"…estas… ne, mi ne povas kapti la nomon," ŝi diris per preskaŭ flustra voĉo, kaj lace ŝi metis la manon al la frunto.

La serĝento venis al Liza kaj diris: "La priskribo de la ŝtelisto estas tute ekzakta, sed kial vi ne povas diri lian nomon?"

"Ne estas facile," diris Liza. "Ĵus ĝi estis ekvenonta al mi, kaj poste — ĝi ne­. Tiuj sciigoj aŭ venas aŭ ne venas, kaj mi povas nur peni. Oni ne povas postuli, ke ili venu."

Martin aŭskultis flanke.

La policserĝento diris: "Do, ni provu denove morgaŭ vespere, ĉu?"

"Ho jes, mi ja provos," respondis Liza.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Радуга в небе
Радуга в небе

Произведения выдающегося английского писателя Дэвида Герберта Лоуренса — романы, повести, путевые очерки и эссе — составляют неотъемлемую часть литературы XX века. В настоящее собрание сочинений включены как всемирно известные романы, так и издающиеся впервые на русском языке. В четвертый том вошел роман «Радуга в небе», который публикуется в новом переводе. Осознать степень подлинного новаторства «Радуги» соотечественникам Д. Г. Лоуренса довелось лишь спустя десятилетия. Упорное неприятие романа британской критикой смог поколебать лишь Фрэнк Реймонд Ливис, напечатавший в середине века ряд содержательных статей о «Радуге» на страницах литературного журнала «Скрутини»; позднее это произведение заняло видное место в его монографии «Д. Г. Лоуренс-романист». На рубеже 1900-х по обе стороны Атлантики происходит знаменательная переоценка романа; в 1970−1980-е годы «Радугу», наряду с ее тематическим продолжением — романом «Влюбленные женщины», единодушно признают шедевром лоуренсовской прозы.

Дэвид Герберт Лоуренс

Проза / Классическая проза
Том 12
Том 12

В двенадцатый том Сочинений И.В. Сталина входят произведения, написанные с апреля 1929 года по июнь 1930 года.В этот период большевистская партия развертывает общее наступление социализма по всему фронту, мобилизует рабочий класс и трудящиеся массы крестьянства на борьбу за реконструкцию всего народного хозяйства на базе социализма, на борьбу за выполнение плана первой пятилетки. Большевистская партия осуществляет один из решающих поворотов в политике — переход от политики ограничения эксплуататорских тенденций кулачества к политике ликвидации кулачества, как класса, на основе сплошной коллективизации. Партия решает труднейшую после завоевания власти историческую задачу пролетарской революции — перевод миллионов индивидуальных крестьянских хозяйств на путь колхозов, на путь социализма.http://polit-kniga.narod.ru

Джек Лондон , Иосиф Виссарионович Сталин , Карл Генрих Маркс , Карл Маркс , Фридрих Энгельс

История / Политика / Философия / Историческая проза / Классическая проза