Kaj estis Tommy, nia plej bona eksponisto. Antaŭ ol labori ĉe ni, li havis strangan okupon. Li laboris ĉe amuzfoiro kiel "sprono". Lia tasko estis, iri de unu budo al alia kaj roli kvazaŭ kliento, rulante aŭ ĵetante pilkojn, ĵetante mansagojn aŭ lignajn ringojn, pafante per aerfusiloj ktp., cele al trafo de premioj. Sed tion li devis fari nur ĉe la budoj, kie mankas klientoj por tiel allogi rigardantojn, kaj kiam tiuj komencas ankaŭ partopreni, li kviete foriras al alia budo. La budozorgantoj ĉiam donas al li la plej valorajn premiojn pro iu ajn venko, kaj tiuj premioj estas kaŝe redonataj poste.
Kaj laste ni havis Dora. Ŝi ne kapablis eksponi, sed ŝi estis nelacigebla laborantino, kaj per la nura forto de senĉesa parolado ŝi tre multe vendis. Sed ŝi estis tre naiva. Ĉiu el ni sin distris, blagante Dora, sed ŝi ne ofendiĝis.
Dora estas la sola persono en la mondo, kiu provis kuri pli rapide ol po 335.000 kilometrojn en sekundo, kvankam ŝi ne sukcesis… Tiu provo okazis ĉe foiro en Manĉestro iun tagon antaŭ ĝia malfermo. En la foiro estis demonstro de televido. Je tiu tempo televido estis novaĵo, kaj homoj volonte pagis por vidi ĝin. La televidaj bildoj estis elsendataj de stando ĉe unu ekstremo de la halo al stando ĉe la alia ekstremo. Nu, ĉi tiun tagon ni atendis la malfermon de la foiro kaj dume ni distris nin per elsendoj memfaritaj, kie ni vice rolis kiel aktoroj, dum la ceteraj rigardis en la riceva stando.
Venis la vico de Dora. Ŝi faris sian prezenton kaj poste venis al ni kaj demandis: "Ĉu mi prezentiĝis bone?"
"Tre bone," respondis unu el ni. "Sed kial vi ne pli rapidis ĉi tien post via prezento por vidi vin mem? Ĵus via bildo malaperis. Nu, iru kaj prezentu denove, kaj kuru
ĉi tien!" La kompatinda Dora provis plurfoje, sed ĉiam ni diris al ŝi: "Ho domaĝe! Kuru ankoraŭ pli rapide via bildo ĵus malaperis", kaj jen Dora ree kaj ree kuris plenpove, penante kuri pli rapide ol elektro.Kaj tiu stranga sortimento da personoj glate kaj sperte kunlaboris. Iun tagon mi deĵoris ĉe la stando. Estis iom post la unua horo — la "enua horo", oni povas diri, ĉar tiam estas plej malvigle: homoj po etaj grupoj preterdrivas sed ne estas kapteblaj kiam Dora aperis kaj diris: "Jen, Vik, vi estas svisdevena, ĉu ne? Do venu paroli kun ĉi tiu sinjoro, kiun neniu el ni povas kompreni! Sviso li nomas sin, kaj tiel kriple li parolaĉas angle!… Nu, venu!"
Nature mi venis, rapide lasinte la standon al la prizorgo de Tommy. La eblo renkonti svison vigle interesis min, ĉar mi tre emis paroli kun li pri la hejmlando. Ĉe najbara stando staris juna sinjoro, videble fremda. Mi alpaŝis, kaj li salutis min — germane. Mi penis respondi, sed ve! mia germana lingvo estas preskaŭ nenioma — do mi demandis, ĉu li ne parolas itale? Itale li parolis sambone, kiel mi germane, do ni devis rezigni, kaj ni provis la francan lingvon. Sed bedaŭrinde nek li nek mi bone scipovis ĝin, kaj post diro de kelkaj kutimaĵoj ni haltis, konstatante, ke nia scio ne sufiĉas por taŭga interparolado. Nu jen: tri oficialaj svisaj lingvoj ne utilis al ni, kaj pri la kvara — la romanĉa — mi ne demandis, ĉar eĉ unu vorton mi ne scias el tiu. (Poste mi sciiĝis, ke ankaŭ li tute ne scias la romanĉan.) Tiam mi ekspensis, ke eble lia angla scio estas pli bona, ol ŝajnis al la aliaj vendistoj: ĝin eble nur maskas dika fremda prononcado, kiun mi sukcesos trakompreni, Sed ne, lia anglaĵo estis vere aĉa, preskaŭ neekzistanta.
Nu, jen kia situacio! Du samlandanoj, kiuj havas elekton inter kvar naciaj lingvoj kaj pli aŭ malpli scias tri el ili, sed tute ne povas konversacii. Absurda embaraso! Ni staris unu kontraŭ la alia senvorte. Mi sentis min kiel idioto, kaj al mi ŝajnis, ke ankaŭ li spertas la samon. Tute senespere, tamen por iel daŭrigi la mortantan konversacion, mi demandis:
"Ĉu vi parolas Esperanton?" "Jes!" li kriis.
Kia ĝojo! Ni iris kune al Lyons-kafejo kaj babilis intime pri hejmlandaj aferoj dum preskaŭ du horoj, kaj ni parolis tiel nature, ke mi tute ne konsciis, ke mi babliladas per neŭtrala lingvo kun mia fremda
samlandano!Ĉe disiĝo ni aranĝis revidiĝon. Kiam ni renkontiĝis, ni kune vizitis Londonan Esperantan klubon. La nivelo de Esperanto tie estis bona, la klubanoj estis tre viglaj, kaj ni forte ĝuis la kunvenon.
Kaj nun, kara leganto, vi vidis, ke la vivo de bazarulo estas vojo zigzaga kaj epizoda, sen formo kaj sen kohero. Al tia historio estas malfacile meti taŭgan finon; do permesu, ke mi solvu ĉi tiun problemon arbitre kaj senplue per skribo de la sigela vorto:
FINO.
EPILOGO
Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.