"Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs" interrompis ilin la kliento. "Vi konas Viajn ŝuldojn rilate Vian klienton, kaj Vi scias ankaŭ certe, ke Vi ne estas necesigitaj miksi Vin en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al Vi. Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen ŝia konsento. En la afero estas nenio kontraŭleĝa. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraŭ li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni".
"Li ne povos, sinjoro Craggs", diris Snitchey, videble tre maltrankvile. "Ĝi ne povas al li prosperi, sinjoro. Ŝi estas tre alligita al sinjoro Alfred".
"Efektive?" diris la kliento.
"Sinjoro Craggs, ŝi estas tre alligita al li", certigis Snitchey.
"Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj baldaŭ mi komencis tion ĉi dubi", diris sinjoro Warden. "Ŝi amus lin, se ĉio irus laŭ la volo de ŝia fratino, sed mi ŝin observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj ĉe la plej malgranda aludo je li ŝi videble suferadis".
"Kial ŝi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio ŝin igus, sinjoro"? demandis Snitchey.
"Kial — mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj povas ĝin komprenigi", diris la kliento kun rideto pro la streĉo kaj konfuzo, kiuj esprimiĝis en la vizaĝo de Snitchey, kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciiĝi pli multe; "sed mi scias, ke tiel estas. Ŝi estis tre juna, kiam ŝi fianĉiĝis — se oni entute tiel provas tion ĉi nomi — kaj eble ŝi ĝin pentis. Eble — ĝi sonas fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco — eble ŝi enamiĝis en min, kiel mi enamiĝis en ŝin".
"He, he! sinjoro Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, sinjoro Craggs", diris Snitchey kun embarasa rido, "jam konis ŝin ja kiel tre malgranda infano"!
"Tiom pli kredeble estas, ke tedis al ŝi pensi pri li", trankvile daŭrigis la kliento, "kaj ke ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto, kiu venas al ŝiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj — aŭ estas alporta antaŭ ŝiajn okulojn de sia ĉevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj diboĉe kaj al neniu faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksteraĵo — ĝi denove sonos fanfarone, sed, pro l' honoro, mi tiel ne pensas — povos ankoraŭ elteni la konkuron kun sinjoro Alfred".
La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey, rigardante sian klienton, ankaŭ tiel pensis. Ĝuste lia malŝata sintenado donadis al li certan naturan ĉarmon kaj elvokadis intereson. Tiu ĉi malŝateco ŝajnis esprimadi, ke lia bela vizaĝo kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj fariĝos serioza (sed ĝis nun li ankoraŭ neniam en sia vivo estis serioza), li povus esti plena je fajra energio. "Tio ĉi estas danĝera diboĉisto", diris al si la homokonanta advokato, "kiu la vivigan fajron, mankantan al li, ŝajnas ricevadi el la okuloj de knabino".
"Sekve aŭskultu, Snitchey", li daŭrigis, sin levante kaj prenante lin per unu butono, "kaj Vi, Craggs —" li prenis lin ankaŭ per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li — "mi ne demandas de Vi konsilon. Vi faras tre prave, ke Vi tenas Vin de tiu ĉi afero senkondiĉe tute malproksime, ĉar ĝi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel Vi, povus sin enmiksi en ĝin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al Vi fari por mi rilate miajn aferojn monajn ĉion plej bone kion Vi nur povas, ĉar Vi komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion ĉi fari kaj fariĝi per ŝia amo alia homo), tio ĉi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus.
Sed mi per alia vivo tion ĉi baldaŭ ree ŝparos."
"Mi pensas, ke estos pli bone, se ni ĝin ne aŭskultados, sinjoro Craggs?" diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.
"Mi ankaŭ pensas", diris Craggs. Sed ambaŭ atente aŭskultadis.