Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua; ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.
"Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo", legis Marion el la libro, "kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi, ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo —"
"Kara Marion!" diris Grace.
"Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?"
Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton.
"De kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata, estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!"
"Kara Marion, ne legu pli hodiaŭ vespere", diris Grace — ĉar ŝi ploris.
"Mi ne povas", ŝi rediris kaj kovris la libron. "La literoj ĉiuj ŝajnas bruli!"
La doktoron tio ĉi amuzis; kaj li ridis, frapante al ŝi sur la vangoj.
"Kio! ĝis larmoj tuŝita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De presa nigraĵo kaj papero! Ne, ne, estas ĉio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun ĉiuj paciĝis, — kaj se ŝi tion ĉi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita — el paperaĵo kaj inko. Kio estas?"
"Ĝi estas mi, sinjoro", diris Clemency enŝovante la kapon tra la pordo.
"Kio estas al Vi?" demandis la doktoro.
"Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency — kaj ŝi estis prava, se oni povis juĝi laŭ ŝia bone sapita vizaĝo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis, efektive fariĝis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belaĵoj; sed en la irado tra la vivo estas ĉiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataŭ la bona humoro, kaj tuŝante tion ĉi lastan Clemency estis tiel freŝa kaj sana, kiel ĉia belulino en la tuta lando.
"Ho, nenio al mi estas", diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!"
Iom mirigite la doktoro plenumis ŝian deziron.
"Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam ŝi apudestas, Vi scias," diris Clemency.
Iu fremda en la familio, laŭ ŝia stranga okulado ĉe tiuj ĉi vortoj kaj la aparta loga movo de ŝiaj kubutoj, kvazaŭ ŝi volus ĉirkaŭpreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun" signifas, ĉe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive ŝajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaŭ retrankviliĝis, kiam Clemency, traserĉinte en la ambaŭ poŝoj — ŝi komencis de la ĝusta poŝo, poste fosis en la malĝusta kaj fine revenis al la ĝusta — ellevis leteron.
"Britain preterveturis," ŝi diris, transdonante la leteron al la doktoro, "kiam la poŝto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edziĝo en la domo — mi havis matene du kulerojn en la poŝo . . . Ho, Dio, kiel malrapide li ĝin malfermas."
Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciiĝi la novaĵon ŝi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antaŭtuko faris korktirilon kaj el sia buŝo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ĝin elteni.
"Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi. Kaj ankaŭ ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia — sed ni silentu pri tio ĉi. Alfred reveturas kaj baldaŭ venos!"
"Baldaŭ!" ekkriis Marion.