Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.
En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis — ĝi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis — tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.
"La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos la krono fianĉina", diris Grace; "aŭ mi estas malbona profetino".
La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.
"Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?"
Tio ĉi propre ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia fratino, kaj ŝia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur ĝi.
"Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj ankaŭ via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun."
"Mi neniam sentis min tiel feliĉa", respondis tiu ĉi.
"Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi", diris Grace, "baldaŭ sin trovos Alfred kun lia juna edzino."
Ŝi denove ridetis. "Vi prezentas al vi feliĉan domecon, Grace. Mi vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara. Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias!"
"Nu", diris la doktoro, rapide enirante. "Ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur sufiĉe malfrue — ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo — tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu ĝin lumi sur la ilikon, ĝis ĝi estos tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj ĉio alia — nur sensencaĵo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!" diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ĝojo, "hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj".
"Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin malĝojigi, kara patro", diris Marion, "tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi, ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj —" ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.
"Infano, infano!" kviete diris la doktoro. "Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsaĝa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco — pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi? Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!"
Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.
Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; ĉiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.
Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?" demandis la doktoro.
La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs. Al ŝi ili tion ĉi neniam diras.
"La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs.
"Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento," ĝemis sinjorino Snitchey.
"Li estas — li estas — malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.
"Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion ĉi kredigi!" diris sinjorino Snitchey.
"Ni scias, kio ĝi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs.