Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.
"Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino.
"Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe," diris sinjorino Snitchey.
"La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino Craggs.
"Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edziĝi," diris sinjorino Snitchey.
Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.
Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn, ĉiam ankoraŭ maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis.
"Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via — fraŭlino Via fratino, fraŭlino Marion estas —"
"Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs."
"Jes — mi — ĉu ŝi estas tie ĉi?" demandis Craggs. "Tie ĉi! Ĉu Vi ŝin tie ne vidas? Ŝi nun komencas dancon", diris Grace.
Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.
Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi el granda ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la iliko; kaj kiam ĝia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, ĝi elrigardadis, kvazaŭ ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno.
Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.
Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.
"Ĉu li foriris?" li demandis.
"Silente!" diris Snitchey. "Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li — Ahem!"
La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.
"Vi vidas, ĉio estas bone kaj ĝuste," diris sinjoro Craggs. "Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?"
"Eĉ ne unu vorton!"
"Kaj ĉu li efektive estas for? kaj ekster danĝero?"
"Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita!" Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita.
"Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la —"
"Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi?"
"Ankoraŭ ne," diris sinjoro Craggs, "oni lin atendas ĉiun minuton".
"Bone," — sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton — "ĝi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs."
Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj laŭte sonis.
"Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?"
"Per kio kontentigita, mia kara?" demandis sinjoro Snitchey.
"Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo", respondis lia edzino. "Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco, tio ĉi estas vera."
"Mi jam tiel longe kutimis," diris sinjorino Craggs, "vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera."
"Kara edzino," diris sinjoro Craggs, "via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco."