Читаем La Batalo de l' Vivo полностью

La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris al si, ke tiu ĉi neĝa cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.


PARTO TRIA.


De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna. Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.

Kiel bele kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antaŭe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo, verdaĵo, brunaĵo kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj odoroj eliris el la freŝigita tero; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj kaj pli larĝaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ kun sia forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.

En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo [**] kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.

En la pordo nun aperis modelo de mastro; ĉar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo — tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni — eble eĉ iom pli multe — kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.

Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon. Ŝi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj ĉi vortoj sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain.

Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem — sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.

"Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo."

Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ĝi ne estus mia."

Перейти на страницу:

Похожие книги