— Kiel vi povas tion fari?
— Donu al mi telegrafan blankon.
— Tiel estas, — diris Baskervilo. — Cetere, doktoro Mortimero, kiu entute estas tiu Barimoro?
— Li estas filo de la antaŭa prizorgisto, kiu estas mortinta. Tiuj prizorgis la Halon jam dum kvar generacioj. Laŭ mia scio, li kaj lia edzino estas tiom respektinda paro, kiom iu ajn en la graflando.
— Samtempe, — diris Baskervilo, — estas sufiĉe klare ke dum neniu el la familio estas en la Halo, tiuj homoj ĝuas tre belan hejmon kaj nenion por fari.
— Vere.
— Ĉu Barimoro entute profitis per la testamento de kavaliro Karlo?
— Li kaj lia edzino ricevis po kvincent pundojn.
— Ha! Ĉu ili antaŭsciis, ke ili ricevos tion?
— Jes, kavaliro Karlo tre ŝatis paroli pri la enhavo de sia testamento.
— Tre interese.
— Espereble, — diris doktoro Mortimero, — vi ne rigardas suspekteme ĉiun ricevinton de heredaĵo de kavaliro Karlo, ĉar ankaŭ al mi estis testamentitaj mil pundoj.
— Ĉu vere! Kaj al aliaj?
— Enestis multaj sensignifaj sumoj al individuoj kaj al granda nombro da publikaj bonfaraj societoj. La tuta restaĵo iris al kavaliro Henriko.
— Kaj kiom estas la restaĵo?
— Sepcent kvardek mil pundoj.
Holmso surprizite altigis la brovojn kaj diris:
— Mi tute ne supozis, ke tiom grandega sumo estis pritraktita.
— Kavaliro Karlo estis laŭfame riĉa, sed ni ne sciis, kiom riĉa li estis, ĝis ni ekesploris liajn valorpaperojn. La tuta valoro de la postlasaĵo proksimas al unu miliono.
— Ho ve! Tio estas vetaĵo, por kiu oni probable pretus ludi ludon riskan. Kaj unu plia demando, doktoro Mortimero. Se supozeble okazus io al jena nia juna amiko — pardonu la malagrablan hipotezon! — kiu heredus la postlasaĵon?
— Ĉar Roĝero Baskervilo, la juna frato de kavaliro Karlo, mortis senedzine, la postlasaĵo irus al Desmondoj, kiuj estas forparencaj kuzoj. Jakobo Desmondo estas maljuneta pastro el Vestmorlando.
— Dankon. Ĉiuj ĉi detaloj estas tre interesaj. Ĉu vi renkontis sinjoron Desmondo?
— Jes. Li venis foje por viziti kavaliron Karlo. Li estas homo aspekte respekteginda kaj vivas sanktulece. Mi memoras, ke li rifuzis akcepti ajnan disponaĵon de kavaliro Karlo, kvankam tiu firme proponis ĝin.
— Kaj tiu homo simplagusta estus la heredinto de la milaroj de kavaliro Karlo, ĉu?
— Li heredus la bienon, ĉar ĝi estas majorata. Li heredus ankaŭ la monon, krom se ĝi estus testamentita alimaniere per la nuna posedanto, kiu kompreneble rajtas disponigi ĝin laŭvole.
— Kaj ĉu vi jam pretigis testamenton, kavaliro Henriko?
— Ne, sinjoro Holmso, tion mi ne faris, ĉar nur hieraŭ mi eksciis, kiel statas la aferoj. Sed ĉiuokaze mi opinias, ke la mono devus akompani la titolon kaj la bienon. Tio estis la koncepto de mia povra onklo. Kiel la posedanto restarigu la gloraĵojn de la Baskerviloj, ne havante sufiĉe da mono por prizorgi la posedaĵon? Domo, tero kaj dolaroj devas iri kune.
— En ordo. Nu, kavaliro Henriko, mi same opinias kiel vi, ke konsilindas iri al Devono senprokraste. Nur unu provizon ni devas aranĝi. Vi nepre ne iru sola.
— Doktoro Mortimero reiros kun mi.
— Sed doktoro Mortimero devos prizorgi sian praktikon, kaj lia domo foras multajn mejlojn de la via. Malgraŭ la plejebla bonvolo, li eble ne povos helpi vin. Ne, kavaliro Henriko, nepras, ke vin akompanu iu viro fidinda, kiu estos ĉiam ĉe via flanko.
— Ĉu eblas, ke vi mem venu, sinjoro Holmso?
— Se la aferoj atingus krizpunkton mi klopodus persone ĉeesti; sed vi povas kompreni, ke pro mia vasta konsultpraktiko kaj pro konstantaj alvokoj, kiuj atingas min el multaj lokoj, estas neeble, ke mi forestu el Londono dum nedifinita periodo. Ĝuste ĉi-momente unu el la plej respektataj nomoj en Anglujo estas makulata de ĉantaĝisto, kaj nur mi povas malhelpi drastan skandalon. Vi komprenas, kiel neeble estas ke mi iru al Erikejo Darta.
— Kiun vi rekomendas, do?
Holmso metis manon sur mian brakon.
— Se mia amiko konsentos, ne ekzistos viro pli valora ol li ĉe via flanko, se vi troviĝus en kriza situacio. Neniu rajtas diri tion pli senhezite ol mi.
Tiu propono komplete surprizis min, sed antaŭ ol mi povis respondi, Baskervilo kaptis mian manon kaj tutkore premis ĝin.
— Nu, vidu, tio estas vere afabla viaflanke, doktoro Vatsono, — li diris. — Vi konas mian situacion, kaj vi scias tiom pri la afero kiom mi. Se vi venos al Baskervila Halo kaj gardos min, mi neniam tion forgesos.