— Via peto estas tre pravigebla, — Holmso respondis. — Doktoro Mortimero, mi opinias, ke plej oportune estos, ke vi rakontu vian historion tiel, kiel vi rakontis ĝin al ni.
Tiel kuraĝigite, nia sciencista amiko eltiris el sia poŝo siajn paperojn, kaj prezentis la tutan aferon, kiel li faris je la antaŭa mateno. Kavaliro Henriko Baskervilo aŭskultis tre atente, kun okazaj ekkrioj pro surprizo.
— Nu, ŝajnas, ke mi ricevis tre emfazan heredaĵon, — li diris, kiam finiĝis la longa rakontado. — Kompreneble, mi aŭdis pri la ĉashundo de kiam mi estis en nia vartejo. Ĝi estas la ŝatata historio en mia familio, kvankam mi neniam pensis trakti ĝin serioze antaŭe. Sed rilate la morton de mia onklo… Nu, ĝi ŝajnas tute bolanta en mia kapo, kaj mi ankoraŭ ne povas trakti ĝin klare. Ŝajnas, ke vi ĝis nun ne tute konkludis, ĉu necesas policano aŭ pastro?
— Ĝuste.
— Kaj nun estiĝis tiu ĉi afero de la letero al mi ĉe la hotelo. Mi supozas, ke tiu eniras sian lokon.
— Ĝi ŝajnas montri, ke iu scias pli ol ni pri tio, kio okazas sur la erikejo, — diris doktoro Mortimero.
— Kaj ankaŭ, — diris Holmso, — ke iu estas ne malbonema al vi, tial ke li avertas vin pri danĝero.
— Aŭ povas esti, ke tiu deziras propramotive fortimigi min.
— Nu, kompreneble, ankaŭ tio eblas. Mi tre multe ŝuldas al vi, doktoro Mortimero, pro tio ke vi prezentis al mi la problemon, kiu starigas plurajn interesajn alternativojn. Sed la praktika punkto, pri kiu ni nun devas decidi, kavaliro Henriko, estas ĉu aŭ ne estas konsilinde, ke vi iru al Baskervila Halo.
— Kial mi ne iru?
— Ŝajne ekzistas danĝero.
— Ĉu vi aludas danĝeron pro tiu familia demono aŭ ĉu vi aludas danĝeron pro homoj?
— Nu, ĝuste tion ni devas eltrovi.
— Kiu ajn el ili estas, mia respondo estas definitiva. Ne troviĝas demono en la infero, sinjoro Holmso, kaj ne troviĝas homo sur la tero, kiuj povas malhelpi, ke mi iru al la hejmo de miaj parencoj, kaj vi povas akcepti tion kiel mian definitivan respondon. — Liaj malhelaj brovoj kuntiriĝis kaj lia vizaĝo bistre ruĝiĝis dum li parolis. Estis evidente, ke la fajra temperamento de la Baskerviloj ne estingiĝis en tiu ĉi ilia lasta reprezentanto. — Dume mi apenaŭ disponis sufiĉan tempon por pripensi ĉion, kion vi sciigis al mi. Ĝi estas afero tro grava, ke oni komprenu kaj pridecidu dum unu kunsido. Mi ŝatus disponi trankvilan horon en soleco por decidi. Nu, vidu, sinjoro Holmso, nun estas duono post la dek-unua, kaj mi senprokraste reiros al mia hotelo. Ni supozu, ke vi kaj via amiko, doktoro Vatsono, alvenu kaj tagmanĝu kun ni je la dua, ĉu? Mi tiam povos sciigi al vi pli klare, kia tiu ĉi afero ŝajnas al mi.
— Ĉu tio estos oportuna por vi, Vatsono?
— Tute.
— Do vi rajtas atendi nin. Ĉu mi vokigu fiakron?
— Mi preferas marŝi, ĉar tiu ĉi afero iom maltrankviligis min.
— Mi akompanos vin plezure, — diris lia kunulo.
— Do ni renkontiĝu denove je la dua horo. Ĝis revido, kaj bonan matenon!
Ni aŭdis la paŝojn de niaj vizitintoj subeniri laŭ la ŝtuparo kaj la alfrapon de la dompordo. En momento Holmso ŝanĝiĝis de langvora gapanto al viro agema.
— Viajn ĉapelon kaj ŝuojn, Vatsono, rapide! Eĉ momenton ne malŝparu!
Li kuris en sian ĉambron en la negliĝo, kaj post kelkaj sekundoj revenis en surtuto. Ni rapidis kune tra la ŝtuparo kaj sur la straton. Doktoro Mortimero kaj Baskervilo ankoraŭ videblis antaŭ ni je proksimume ducent metroj laŭ la direkto de Oksfordostrato.
— Ĉu ni antaŭkuru kaj haltigu ilin?
— Neniel, mia kara Vatsono. Mi estas tute kontenta pri via kunesto, se vi volos toleri la mian. Niaj amikoj estas sagacaj, ĉar certe la mateno tre taŭgas por promenado.
Li plirapidigis siajn paŝojn ĝis ni malpliigis la distancon, kiu disigis nin je proksimume duono. Poste, daŭre ĉirkaŭ cent metrojn malantaŭe, ni sekvis sur Oksfordostraton kaj poste laŭ Regentostrato. Unufoje niaj amikoj haltis kaj rigardis en butikan vitrinon, je kio Holmso faris same. Momenton poste li eligis krieton kontentan, kaj, spurante la direkton de liaj entuziasmaj okuloj, mi vidis, ke fiakro, kun viro interne, haltinta aliflanke de la strato nun denove iris malrapide antaŭen.
— Jen nia celito, Vatsono! Venu! Ni bone rigardos lin, se ni ne sukcesos fari ion pli.
Tiumomente mi konsciis pri tufa nigra barbo kaj paro da pikaj okuloj, turnitaj al ni tra la flanka fenestro de la fiakro. Tuj la klappordo supre de la fiakro malfermiĝis, io estis kriĉita al la fiakristo, kaj la fiakro fuĝis freneze laŭ Regentostrato. Holmso ĉirkaŭrigardis vigle por trovi alian fiakron, sed neniu senklienta estis videbla. Poste li kuradis arde ĉasante meze de la trafika fluo, sed la avantaĝo estis tro granda, kaj jam la fiakro estis malaperinta.
— Jen vi havas! — diris Holmso amare, elmergiĝante anhele kaj blanka pro ĉagreniĝo el la veturila tajdo. — Ĉu iam estis tia malbonŝanco, kaj ankaŭ tia misaranĝo? Vatsono, Vatsono, se vi estas honestulo ankaŭ tion ĉi vi kroniku kaj kontraŭmetu ĝin al miaj sukcesoj!
— Kiu estis tiu viro?
— Eĉ ideon mi ne havas.
— Ĉu spiono?