— Nu, kompreneble, tio klarigas ĝin. Ĉu vi legis ion alian en tiu ĉi mesaĝo, sinjoro Holmso?
— Troviĝas unu-du indikoj, kaj tamen ekstremaj penoj estis uzitaj por forigi ĉiujn postsignojn. La adreso, vi vidas, estas skribita per krudaj literoj. Sed
— Ni jam alvenas iom en la regionon de la konjektoj, — diris doktoro Mortimero.
— Diru prefere, en la regionon, kie ni pesas probablecojn kaj elektas la plej verŝajnan. Tio estas scienca utiligo de la fantazio, sed ni ĉiam havas iun materian fundamenton laŭ kiu ni komencas niajn spekulativajn rezonojn. Nu, tion ĉi vi volus nomi konjekto, sendube, sed mi preskaŭ estas certa, ke tiu ĉi adreso estis skribita en hotelo.
— Kial diable vi povas diri tion?
— Se vi zorge trarigardos ĝin, vi vidos, ke la plumo kaj la inko ambaŭ kaŭzis problemojn al la verkinto. La plumo dufoje sputetis en unu vorto, kaj sekiĝis trifoje dum mallonga adresado, kio montras, ke en la botelo estis tre malmulta inko. Nu, al privataj plumo kaj inkujo estas malofte permesate atingi tian staton, kaj kombino de la du certe estas tre rara. Sed vi konas hotelan inkon kaj hotelan plumon, kie rare troveblas io alia. Jes, mi malmulte hezitas diri, ke se ni povus trarigardi la rubujojn en hoteloj ĉirkaŭ Ĉaring-Kruco ĝis ni trovus la restaĵon de la mutilita
Li zorge ekzamenis la folion, sur kiu estis gluitaj la literoj, tenante ĝin proksime al siaj okuloj.
— Nu?
— Nenio, — li diris, deĵetante ĝin. — Ĝi estas sensigna duonfolio da papero, sen eĉ akvomarko sure. Mi opinias, ke ni eltiris tiom kiom eblas de tiu ĉi stranga letero; kaj nun, kavaliro Henriko, ĉu io alia interesa okazis al vi de kiam vi estas en Londono?
— Nu, ne, sinjoro Holmso. Mi opinias, ke ne.
— Vi ne rimarkis, ke iu postsekvis aŭ spionis vin, ĉu?
— Ŝajnas kvazaŭ mi marŝis rekte en la mezon de malaltkvalita romano, — diris nia vizitanto. — Kial, je la tondro, iu volus postsekvi aŭ spioni min?
— Ni venos al tio. Vi volas nenion alian raporti al ni antaŭ ol ni konsideros tiun ĉi aferon, ĉu?
— Dependas de tio, kion vi taksas raportinda.
— Mi opinias, ke io ajn ekster la ordinara vivrutino tre raportindas.
Kavaliro Henriko ridetis.
— Mi ankoraŭ ne scias multon pri la brita vivmaniero, ĉar mi pasigis preskaŭ mian tutan tempon en Usono kaj en Kanado. Sed mi esperas, ke perdi unu ŝuon ne apartenas al la ordinara vivrutino ĉi tie.
— Vi perdis unu el viaj ŝuoj, ĉu?
— Kara sinjoro, — ekkriis doktoro Mortimero, — ĝi estas nur mislokita. Vi trovos ĝin reveninte al la hotelo. Kiom utilas ĝeni la sinjoron — per tiaj bagateloj?
— Nu, li petis de mi ion ajn ekster la ordinara rutino.
— Ĝuste, — diris Holmso, — kiel ajn stulteta ŝajnas la okazaĵo. Vi perdis unu el viaj ŝuoj, ĉu vi diris?
— Nu, mislokis ĝin ĉiuokaze. Mi metis ambaŭ ekster mian pordon hieraŭ nokte, kaj troviĝis nur unu matene. Mi ne povis eltiri sencon el la ulo, kiu purigas ilin. Plej malbone estas, ke mi aĉetis la paron nur hieraŭ vespere en Strandostrato, kaj mi neniam surmetis ilin.
— Se vi neniam surmetis ilin, kial vi elmetis ilin por purigado?
— Ili estis ŝuoj tanitaj kaj neniam ciritaj. Pro tio mi elmetis ilin.
— Do mi komprenas, ke veninte al Londono hieraŭ, vi tuj eliris kaj aĉetis paron da ŝuoj.
— Mi sufiĉe multe butikumis. Doktoro Mortimero akompanis min. Vidu, se mi estu bienestro tie, mi devas vesti min konforme, kaj povas esti, ke mi iĝis iomete senzorga pri miaj moroj en okcidenta Ameriko. Interalie mi aĉetis tiujn brunajn ŝuojn — pagis por ili ses dolarojn — kaj unu estis ŝtelita antaŭ ol mi surmetis ilin.
— Ĝi ŝajnas ŝtelo elstare senutila, — diris Ŝerloko Holmso. — Konfesinde, mi dividas la opinion de doktoro Mortimero, ke baldaŭ la mankanta ŝuo estos trovita.
— Kaj nun, sinjoroj, — diris la kavaliro decideme, — ŝajnas al mi, ke mi sufiĉe priparolis tiun malmulton, kiun mi scias. Jam tempo estas, ke vi plenumu vian promeson, plene rakontante al mi pri tio, kion ni aldirektiĝas.