— Hm! Ŝajnas ke iu tre profunde interesiĝas pri via movado. — Li prenis el la koverto duonfolion da papero grandformata kvaroblige faldita. Tiun li malfermis kaj sternis plata sur la tablo. Tra ĝia mezo unuopa propozicio estis formita per surgluado de presitaj vortoj. Ĝi legiĝis jene:
— Nun, — diris kavaliro Henriko Baskervilo, — bonvolu diri al mi, sinjoro Holmso, kion je la tondro signifas tio, kaj kiu tiel multe interesiĝas pri miaj aferoj?
— Kion vi opinias pri ĝi, doktoro Mortimero? Vi devas konsenti, ke en tio ĉi estas nenio supernatura, ĉiuokaze, ĉu?
— Ne, sinjoro, sed tre povas esti, ke ĝi venas de iu, kiu konvinkiĝis ke la afero estas supernatura.
— Kiu afero? — kavaliro Henriko demandis akre. — Al mi ŝajnas, ke ĉiuj vi, sinjoroj, scias multege pli ol mi pri miaj personaj aferoj.
— Vi dividos niajn sciojn antaŭ ol forlasi tiun ĉi ĉambron, kavaliro Henriko, tion mi promesas, — diris Ŝerloko Holmso. — Ni limigos nin provizore en la nuna momento, laŭ via permeso, al tiu ĉi tre interesa dokumento, kiu nepre estis kunmetita kaj enpoŝtigita hieraŭ vespere. Ĉu vi havas la hieraŭan
— Jen ĝi, en la angulo.
— Mi petas, transdonu ĝin… la internan paĝon, bonvolu, kun la ĉefartikolo, ĉu ne? — Li rapide trarigardis ĝin, kurigante siajn okulojn supren suben laŭ la kolumnoj. — Jen bonega artikolo pri la libera komerco. Permesu, ke mi citu eltiraĵon al vi: “Se al vi oni kaĵolos imagon, ke via aparta metio aŭ via propra industrio estos stimulita per protekta tarifo, via racio devas certigi vin, ke tia leĝaro finfine tenu for riĉecon de la lando, rezultigu malplivalorigon de niaj importoj, kaj malaltigu ĝeneralajn kondiĉojn de la vivo en tiu ĉi lando”. Kion vi opinias pri tio, Vatsono? — kriis Holmso ege ĝoja, kunfrotante kontente siajn manojn. — Ĉu vi ne taksas tion admirinda konstato?
Doktoro Mortimero rigardis Holmson kun mieno de profesia intereso, kaj kavaliro Henriko Baskervilo turnis al mi paron da konfuzitaj malhelaj okuloj.
— Mi ne scias multon pri tarifoj kaj similaj aferoj, — li diris, — sed ŝajnas al mi, ke ni iom deviis de la pado kiu koncernas tiun letereton.
— Male, mi opinias, ke ni aparte arde sekvas tiun padon, kavaliro Henriko. Vatsono scias pli ol vi pri miaj metodoj, sed mi timas, ke eĉ li ne tute kaptis la signifon de tiu ĉi frazo.
— Ne, mi konfesas, ke mi vidas neniun ligatecon.
— Kaj tamen, mia kara Vatsono, la ligateco estas tiom proksimega, ke unu estas eltirita de la alia. “Se”, “al”, “vi”, “via”, “aŭ”, “via”, “racio”, “tenu for”, “de la” “valoras”, “vivo”. Ĉu vi ne vidas jam, de kie tiuj vortoj estis prenitaj?
— Je la tondro, vi pravas! Nu, ĉu tio ne estas lerta! — ekkriis kavaliro Henriko.
— Se restus ebla dubo, tiun nuligus la fakto, ke “tenu for” kaj “de la” estas eltranĉitaj kune.
— Nu jes — efektive!
— Vere, sinjoro Holmso, tio preterpasas ion ajn, kion mi povus imagi, — diris doktoro Mortimero, gapante mirigite al mia amiko. — Mi povus kompreni, se iu dirus, ke la vortoj devenis de tagĵurnalo; sed ke vi kapablis scii el kiu, kaj aldone ke ĝi devenis de la ĉefartikolo, vere estas unu el la plejaj mirigaĵoj, kiujn mi iam spertis. Kiel vi faris tion?
— Mi supozas, doktoro, ke vi povus distingi la kranion de negro disde tiu de eskimo, ĉu?
— Tre certe.
— Sed kiel?
— Ĉar tio estas mia speciala ŝatokupo. La diferencoj estas evidentaj: la superorbita kresto, la vizaĝa angulo, la makzela kurbiĝo, la…
— Sed tio ĉi estas mia speciala ŝatokupo, kaj la diferencoj estas same evidentaj. Ekzistas tiom da malsameco laŭ mia vidpunkto inter la burĝaj tiparoj kun grandaj linipaŝoj de la
— Do ĝis tie mi povas sekvi vin, sinjoro Holmso, — diris kavaliro Henriko Baskervilo, — iu eltranĉis tiun mesaĝon per tondilo…
— Porunga tondilo, — diris Holmso. — Oni povas vidi, ke temis pri tondilo kun tre mallongaj klingoj, ĉar la tondinto devis dufoje tranĉi super “tenu for”.
— Tiel estas. Iu do eltranĉis la mesaĝon per etklinga tondilo, alpaperigis ĝin per ia fiksilo…
— Gluo, — diris Holmso.
— Alpaperigis per gluo. Sed mi volas scii, kial la vorto “erikejo” estas manskribita?
— Ĉar li ne sukcesis trovi ĝin presita. La ceteraj vortoj estis ĉiuj simplaj, kaj povus esti trovitaj en iu ajn eldono, sed “erikejo” estas malpli ofta.