— Bonege! Jen kolego, Vatsono, laŭ nia speco. Sed la signoj?
— Li postlasis siajn proprajn signojn tra la tuta eta gruzejo. Aliajn mi ne vidis.
Ŝerloko Holmso frapis mane unu sian genuon laŭ gesto senpacienca.
— Se nur mi estus tie! — li ekkriis. — Evidente temas pri enketo eksterordinare interesa, kaj ĝi prezentis enormajn eblecojn al scienca eksperto. Tiu gruza pado, sur kiu mi povintus legi tiom multe, jam delonge estas pluvŝmirita kaj difektita per la lignoŝuoj de scivolemaj kampuloj. Ho, doktoro Mortimero, doktoro Mortimero, bedaŭrinde vi ne alvokis min! Vi vere tre kulpas.
— Mi ne povis voki vin, sinjoro Holmso, sen informi pri tiuj ĉi faktoj la mondon, kaj mi jam sciigis al vi miajn motivojn por ne volonte fari tion. Cetere, krome…
— Kial vi hezitas?
— Troviĝas regno, en kiu la plej klarvida kaj plej sperta el detektivoj ne povas helpi.
— Vi volas diri, ke la afero estas supernatura, ĉu?
— Mi ne pozitive diris tion.
— Ne, sed evidente vi opinias tiel.
— Post la tragedio, sinjoro Holmso, venis al miaj oreloj pluraj okazaĵoj, kiuj estas malfacile akordigeblaj kun la senŝancela ordo de la naturo.
— Ekzemple?
— Mi konstatis, ke antaŭ tiu terura evento, pluraj homoj vidis sur la erikejo kreaĵon, kiu akordiĝas kun tiu Baskervila demono, kaj kiu neniel povis esti besto konata al la scienco. Ĉiuj konsentis, ke temis pri grandega kreaĵo, lumanta, hida kaj spektreca. Mi pridemandis tiujn homojn, el kiuj unu estas senfantazia kampulo, unu estas forĝisto, kaj unu estas erikeja farmanto, kiuj ĉiuj rakontas same pri tiu terura aperaĵo, precize akordiĝanta kun la infera ĉashundo de la legendo. Mi certigas vin, ke en la regiono regas timego, kaj tiu estas homo brava, kiu konsentas transiri la erikejon nokte.
— Kaj vi, edukita sciencisto, kredas, ke ĝi estas supernatura, ĉu?
— Mi ne scias, kion kredi.
Holmso ŝultrotiris.
— Mi ĝis nun limigis miajn esplorojn al tiu ĉi mondo, — li diris. — Moderakvante mi kontraŭbatalis fiecon, sed defii la Patron mem de la Fieco estas, eble, tasko tro ambicia. Tamen vi devas konsenti, ke la piedsignaro estas materia.
— La origina hundo estis sufiĉe materia por elŝiri la gorĝon de viro, tamen ankaŭ ĝi estis diableca.
— Mi konstatas, ke vi tute subtenas la supernaturistojn. Sed nun, doktoro Mortimero, diru al mi jenon. Se tiaj estas viaj vidpunktoj, pro kio vi entute venis por konsulti min? Vi diras al mi unuspire, ke estas senutile esplori la morton de kavaliro Karlo, kaj ke vi deziras, ke mi tion faru.
— Mi ne diris, ke mi deziras, ke vi faru tion.
— Do kiamaniere mi povas helpi vin?
— Konsilante, kion mi faru pri kavaliro Henriko Baskervilo, kiu alvenos al la stacidomo Vaterloa, — doktoro Mortimero rigardis sian poŝhorloĝon, — precize post unu horo kaj kvarono.
— Li estas la heredinto, ĉu?
— Jes. Post la morto de kavaliro Karlo ni enketis pri tiu juna ĝentlemano, kaj trovis, ke li farmadas en Kanado. Laŭ la priskriboj, kiuj atingis nin, li estas homo ĉiel admirinda. Mi parolas nun, ne kiel kuracisto, sed kiel kuratoro kaj administranto de la testamento de kavaliro Karlo.
— Ne ekzistas alia pretendanto, mi supozas?
— Neniu. La sola alia parenco, kiun ni sukcesis spuri, estis Roĝero Baskervilo, la plej juna el la tri fratoj, el kiuj la plejaĝa estis kavaliro Karlo. La dua frato, kiu mortis juna, estas la patro de tiu ĉi junulo Henriko. La tria, Roĝero, estis la familia hontindaĵo. Li devenis de la malnova neregebla Baskervila linio, kaj laŭdire estis sozio de la familia portreto de l' malnova Hugo. Li supermezure skandalis en Anglujo, fuĝis al Centra Ameriko, kaj tie mortis en 1876 pro flava febro. Henriko estas la lasta Baskervilo. Post unu horo kaj kvin minutoj mi renkontos lin ĉe la stacidomo Vaterloa. Per telegramo mi sciiĝis, ke li venis al Sudhamptono hodiaŭ matene. Nu, sinjoro Holmso, kion vi konsilas al mi fari pri li?
— Kial li ne iru al la domo de siaj prapatroj?
— Tio ŝajnas natura, ĉu ne? Kaj tamen pripensu, ke ĉiu Baskervilo, kiu iras tien, renkontas misan sorton. Mi estas certa, ke, se kavaliro Karlo povus alparoli min antaŭ sia morto, li avertus min kontraŭ aligo de tiu ĉi, la lasta el la malnova linio kaj heredanto de granda riĉo, al tiu mortiga loko. Kaj tamen ne estas kontraŭdireble, ke la prospero de tiu tute povra dezerteca regiono dependas de lia ĉeesto. La tuta bonfarado plenumita de kavaliro Karlo falegos teren, se en la Halo ne estos loĝanto. Mi timas, ke min tro influus mia propra evidenta intereso pri la afero, kaj pro tio mi antaŭmetas al vi la aferon kaj petas vian konsilon.
Dum kelka tempo Holmso pripensis.
— Klarvorte dirite, la afero estas jena, — li diris. — Laŭ via opinio ekzistas diableca fenomeno, kiu malsekurigas la Dartan Erikejon kiel loĝejon por Baskerviloj… Ĉu vi tiel opinias?
— Almenaŭ mi risku diri, ke troviĝas iom da atestaĵo, ke eble estas tiel.
— Ĝuste. Sed supozeble, se via supernatura teorio estas ĝusta, tio povus misefiki al la junulo en Londono samfacile kiel en Devono. Diablo kun potenco nur loka, simile al paroĥa administranto, estus afero tro neimagebla.