Mi bone memoras, ke mi veturis al lia domo vespere, proksimume tri semajnojn antaŭ la okazaĵo. Hazarde li staris ĉe sia dompordo. Mi deiris de mia kabrioleto kaj staris apud li, kiam mi vidis liajn okulojn direktiĝi trans mian ŝultron kaj fiksrigardi preter min kun esprimo plej terure timoplena. Mi rapidege turniĝis kaj ĝustatempe ekvidis ion, kion mi supozis granda nigra bovido, preterpasanta la finon de la aleo. Tiom ekscitita kaj timigita li estis, ke mi estis devigata aliri la lokon, kie la besto estintis kaj ĉirkaŭserĉi ĝin. Tamen ĝi jam foriris, kaj la okazaĵo ŝajne impresis plej malfavore lian menson. Mi restis kun li la tutan vesperon, kaj ĝuste tiam, por klarigi la montritan emocion, li transdonis al mi tiun historion, kiun mi legis al vi post mia alveno. Mi mencias tiun etan okazaĵon, ĉar ĝi akiras iom da graveco lige al la tragedio kiu sekvis, sed mi estis tiutempe konvinkita, ke la afero estis bagatela kaj ke lia ekscitiĝo ne havis pravigon.
Ĝuste pro mia konsilo kavaliro Karlo estis ironta al Londono. Lia koro estis, mi sciis, afekciita, kaj la senĉesa maltrankvilo de lia vivo, kiel ajn ĥimera la kaŭzo eble estis, evidente tre serioze tuŝis lian sanstaton. Mi opiniis, ke kelkaj monatoj inter la distraĵoj de la urbo resendus lin refreŝigitan. Sinjoro Stepeltono, komuna amiko, kiun multe zorgigis lia sanstato, same opiniis. Lastmomente okazis tiu ĉi terura katastrofo.
En la nokto de la morto de kavaliro Karlo lia ĉefservisto Barimoro, kiu malkovris la okazaĵon, sendis la ĉevalzorgiston Perkinson surĉevale al mi, kaj, ĉar mi ankoraŭ ne enlitiĝis, mi povis veni al Baskervila Halo je malpli ol unu horo post la okazaĵo. Mi kontrolis kaj konfirmis ĉiujn faktojn menciitajn dum la mortenketo. Mi sekvis la piedsignojn tra la taksusa aleo, mi vidis la lokon ĉe la erikeja pordeto, kie ŝajne li staradis, mi rimarkis la ŝanĝiĝon de la piedsigna formo post tiu punkto, mi notis, ke neniuj aliaj piedsignoj estis krom tiuj de Barimoro sur la mola gruzo, kaj fine mi zorge esploris la kadavron, kiu ne estis tuŝita antaŭ mia alveno. Kavaliro Karlo kuŝis survizaĝe, kun la brakoj etenditaj kaj la fingroj kroĉantaj la teron, kaj la trajtoj konvulsiintaj pro iu forta emocio, tiom ke mi apenaŭ povis ĵur-atesti lian identecon. Certe nenia fizika vundo estis. Sed unu falsan deklaron kulpis Barimoro ĉe la enketo. Li diris, ke sur la tero ĉirkaŭ la kadavro ne estis spuroj. Li neniujn rimarkis. Sed mi rimarkis — iomete fore, sed freŝajn kaj klarajn.
— Ĉu piedsignojn?
— Piedsignojn.
— Ĉu virajn aŭ virinajn?
Doktoro Mortimero rigardis nin strange dum momento, kaj lia voĉo malfortiĝis preskaŭ ĝis flustro, kiam li respondis:
— Sinjoro Holmso, tiuj estis la piedsignoj de giganta ĉashundo.
Ĉapitro 3
LA PROBLEMO
Mi konfesas, ke pro tiuj vortoj trafulmis min tremego. En la voĉo de la doktoro estis ekscitiĝo, kiu vidigis, ke li mem estas profunde emociita de tio, kion li rakontis al ni. Holmso kliniĝis antaŭen ekscitite, kaj en liaj okuloj estis tiu malmola malseka ekbrilo, kiu pafiĝas el ili kiam li profunde interesiĝas.
— Vi vidis tion, ĉu?
— Tiel klare, kiel mi vidas vin.
— Kaj vi diris nenion?
— Kiom utilus?
— Kiel okazis, ke neniu alia vidis tion?
— La signoj troviĝis proksimume dudek metrojn for de la kadavro, kaj neniu direktis al ili penson. Supozeble ankaŭ mi ne farus tion, se mi ne konus tiun legendon.
— Ĉu estas multaj ŝafhundoj sur la erikejo?
— Sendube, sed tiu neniel estis ŝafhundo.
— Vi diras, ke ĝi estis granda, ĉu?
— Grandega.
— Sed ĝi ne aliris la kadavron?
— Ne.
— Kia estis tiu nokto?
— Malseketa kaj malvarma.
— Sed efektive ne pluvis?
— Ne.
— Kia estas la aleo?
— Staras du vicoj da taksusa heĝo, dek du futojn altaj kaj nepenetreblaj. La centra pado larĝas ĉirkaŭ ok futojn.
— Ĉu troviĝas io inter la heĝoj kaj la pado?
— Jes, ambaŭflanke strio da herbo ses futojn larĝa.
— Laŭ mia kompreno la taksusan heĝon penetras ĉe iu punkto pordeto, ĉu?
— Jes, la pordeto kiu allasas sur la erikejon.
— Ĉu ekzistas alia trairejo?
— Neniu.
— Do por atingi la taksusan aleon oni devas aŭ aliri el la domo aŭ eniri tra la pordeto, ĉu?
— Troviĝas eliro tra somerdometo ĉe la fora ekstremo.
— Ĉu kavaliro Karlo atingis tiun?
— Ne, li kuŝis proksimume kvindek metrojn for de ĝi.
— Nun diru al mi, doktoro Mortimero — kaj tio gravas — la signoj, kiujn vi vidis, estis sur la pado kaj ne sur la herbo, ĉu?
— Neniaj signoj povis montriĝi sur la herbo.
— Ĉu ili troviĝis samflanke de la pado kiel la palisara pordeto?
— Jes, ili estis rande de la pado samflanke kiel la pordeto.
— Vi tre interesas min. Alia afero: ĉu la pordeto estis fermita?
— Fermita kaj serurita.
— Kiom alta ĝi estas?
— Ĉirkaŭ kvarfuta.
— Do iu ajn povus transpaŝi ĝin?
— Jes.
— Kaj kiujn signojn vi povis vidi apud la pordeto?
— Neniujn apartajn.
— Bona ĉielo! Ĉu neniu esploris?
— Jes, mi mem esploris.
— Kaj trovis nenion, ĉu?
— Ĉio estis tre konfuzita. Kavaliro Karlo evidente staris tie dum kvin aŭ dek minutoj.
— Kiel vi scias tion?
— Ĉar cindro dufoje falis de lia cigaro.