— La tutan tempon dum vi parolis, vi vidigis al mi unu-du colojn da ĝi por mia esploro. Tiu estus mallerta spertulo, kiu ne scius dati dokumenton en limo de pli-malpli unu jardeko. Vi eble legis mian monografieton pri tiu temo. Mi aljuĝas tion al 1730.
— La preciza dato estas 1742. — Doktoro Mortimero elprenis ĝin el sia poŝo. — Tiun ĉi familian dokumenton transdonis al mia prizorgo kavaliro Karlo Baskervilo, kies subita kaj tragika morto antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj kreis tiom da ekscitiĝo en Devono. Mi volas diri, ke mi estis tiel lia persona amiko kiel lia kuracisto. Li estis fortmensulo, sinjoro, sagaca, praktika, kaj same senfantazia kiel mi mem. Tamen li taksis tre serioze tiun ĉi dokumenton, kaj li estis mense preparita al ĝuste tia pereo, kia fine trafis lin.
Holmso etendis sian manon por la manuskripto kaj platigis ĝin kontraŭ sia genuo.
— Vi rimarkas, Vatsono, la alternajn uzadojn de la longa s kaj la mallonga. Tio estas unu el la indikoj, kiuj ebligis al mi difini la daton.
Mi rigardis trans lian ŝultron la flavan paperon kaj la paliĝintan skribon.
Ĉe la supro estis skribite: “Baskervila Halo”, kaj sube, per grandaj skribaĉitaj ciferoj: “1742”.
— Ĝi aspektas kiel iaspeca deklaro.
— Jes, ĝi estas deklaro pri certa legendo, kiu estas konata al la familio de Baskerviloj.
— Sed laŭ mia kompreno estas io pli moderna kaj praktika, pri kiu vi volas konsulti min, ĉu?
— Tre moderna. Afero plej praktika kaj urĝa, pri kiu oni devos decidiĝi en malpli ol dudek kvar horoj. Sed la manuskripto estas mallonga kaj intime ligita al la afero. Laŭ via permeso mi voĉlegos ĝin al vi.
Holmso retroklinis sin sur la seĝo, kunmetis siajn fingropintojn, kaj fermis siajn okulojn, kun mieno rezignacia. Doktoro Mortimero turnis la manuskripton al la lumo kaj legis per alta kraketa voĉo la sekvan strangan pramodan rakonton.
— «Pri la origino de la Ĉashundo de la Baskerviloj ekzistis multaj asertoj, tamen pro tio ke mi devenas sendevie de Hugo Baskervilo, kaj ĉar mi aŭdis la rakonton de mia patro, kiu ankaŭ aŭdis ĝin de la sia, mi skribis ĝin plenkredante ke tio okazis precize kiel ĉi tie estas rakontite. Kaj mi volas, ke vi kredu, miaj filoj, ke tiu sama Justeco, kiu punas pekojn, povas ankaŭ plej bonkore pardoni ilin, kaj ke neniu malpermeso tiom pezas, ke ĝin ne povas forigi preĝoj kaj pentado. Lernu do per tiu ĉi historio ne timi la fruktojn de la pasinteco, sed prefere gardu vin estontece, por ke tiuj fiaj pasioj, pro kiuj nia familio tiel grave suferis, ne povu denove liberiĝi por nin pereigi.
Sciu do, ke en la epoko de la Granda Ribelo (kies historion laŭ la klera lordo Klarendono mi plej serioze rekomendas al via atento), tiun ĉi bienon Baskervilan posedis Hugo tiunoma, kaj ne estas kontraŭdireble, ke li estis homo plej sovaĝa, profana kaj sendia. Tion, vere, liaj najbaroj eble pardonus, pro tio ke sanktuloj neniam floris en tiu regiono, sed en li estis ia humoro diboĉa kaj kruela, kiu misfamigis lian nomon tra la tuta okcidento. Okazis, ke tiu Hugo ekamis (se efektive pasio tiel malhela rajtas nomiĝi per vorto tiel hela) la filinon de etbienulo kiu posedis teron proksime al la Baskervila bieno. Sed la juna virgulino, estante diskreta kaj bonreputacia, ĉiam evitadis lin, ĉar ŝi timis lian misan famon. Okazis do, ke iun Mikelfeston tiu Hugo, kun kvin aŭ ses el siaj mallaboremaj kaj pekemaj kunuloj, ŝteliris al la farmbieno kaj forportis la virgulinon, dum ŝia patro kaj fratoj forestis, kiel li bone sciis. Kiam ili venigis ŝin al la Halo, la virgulino estis lokita en supra ĉambro, dum Hugo kaj liaj amikoj sidiĝis por longa drinkado, laŭ sia ĉiuvespera kutimo. Nu, la kompatindulino supre preskaŭ perdis sian prudenton pro la kantado kaj kriado kaj teruraj sakroj, kiuj atingis ŝin de sube, ĉar oni diras, ke la esprimoj uzataj de Hugo Baskervilo, kiam li ebriis, estis tiaj, kiaj kapablus fulmdetrui la dirinton. Finfine pro premo de sia timo ŝi faris tion, kio hezitigus viron plej kuraĝan aŭ viglan, ĉar helpe de la hedera kreskaĵo kiu kovris (kaj daŭre kovras) la sudan muron, ŝi malsupreniĝis el sub la tegmentorando, kaj poste celis hejmen tra la erikejo; tri leŭgoj etendiĝis inter la Halo kaj la farmbieno de ŝia patro.