Ĉar troviĝis unu raporto, povus troviĝi aliaj, do mi ĉirkaŭrigardis la kabanon serĉante ilin. Mankis signo tamen de io ajn simila, kiel mi ankaŭ ne trovis indikon, kiu eble difinus la karakteron aŭ la intencojn de la viro, kiu loĝis en tiu eksterordinara loko, krom ke liaj moroj nepre estis spartecaj, kaj li malmulte zorgas pri la vivkomforto. Kiam mi pensis pri la pluvegoj kaj rigardis la gapan tegmenton, mi komprenis, kiom forta kaj neŝancelebla devas esti la celo, kiu tenis lin en tiu malgastigema loĝejo. Ĉu li estis nia malicega malamiko, aŭ ĉu eble li estis nia gardanĝelo? Mi ĵuris, ke mi ne forlasos la lokon ĝis mi scios.
Ekstere la suno subeniĝis kaj la okcidento flamis skarlate kaj ore. Ties spegulaĵon repuŝis en ruĝecaj pecoj la foraj flakegoj kuŝantaj sur la granda Grimpena Marĉo. Jen la du turoj de la Baskervila Halo, kaj jen iu fora fumnebulaĵo signanta la vilaĝon Grimpeno. Inter la du, malantaŭ la monteto, estis la domo de la Stepeltonoj. Ĉio estis dolĉa, matura kaj trankvila en la ora vespera lumo, kaj tamen kiam mi rigardis ilin, mia animo neniom partoprenis la naturtrankvilon, sed tremetis pro la malprecizeco kaj la timego de tiu intervidiĝo, kiun ĉiu momento proksimigis. Kun vibraj nervoj, sed kun fiksita celo, mi sidis en la malhela interno de la kabano kaj atendis sombre pacience la alvenon de ĝia loĝanto.
Kaj tiam finfine mi aŭdis lin. Fore aŭdiĝis la akra sono de boto frapiĝanta sur ŝtono. Poste alia kaj ankoraŭ alia, venantaj ĉiam pli proksimen. Mi retrokaŭris en la plej malhelan angulon kaj armis la pistolon en mia poŝo, firme decidinte, ke mi ne rivelos min ĝis mi havos okazon iom vidi la nekonaton. Sekvis longa paŭzo, kiu pruvis, ke li haltis. Poste denove la paŝoj alproksimiĝis, kaj ombro falis sur la aperturon de la kabano.
— Estas bela vespero, mia kara Vatsono, — diris bone konata voĉo. — Mi vere opinias, ke vi sentos vin pli komforta ekstere ol interne.
Ĉapitro 12
MORTO SUR LA ERIKEJO
Momenton aŭ du mi sidis senspira, apenaŭ kapabla kredi al miaj oreloj. Poste miaj sentoj kaj mia voĉo revenis, dum premego de respondeco ŝajnis tuj leviĝi de sur mia animo. Tiu malvarma, tranĉa, ironia voĉo povis aparteni al nur unu viro en la tuta mondo.
— Holmso! — mi ekkriis. — Holmso!
— Elvenu, — li diris, — kaj bonvolu atenti pri la revolvero.
Mi kliniĝis sub la kruda lintelo, kaj jen li sidis ekstere sur ŝtonego, kun la grizaj okuloj dancantaj amuzite, kiam ili trafis mian mirigitan mienon. Li estis svelta kaj eluzita, sed klara kaj vigla, la akra vizaĝo brunigita de la suno kaj malglatigita far la vento. En sia skotdrapa kompleto kaj tola kaskedo li aspektis kiel aliaj turistoj sur la erikejo, kaj li sukcesis, per tiu kateca ŝato al persona higieno, kiu karakterizis lin, ke lia mentono estu tiel glata kaj lia tolaĵo tiel senmanka, kvazaŭ li estus en Bakerstrato.
— Mi neniam estis pli kontenta vidante iun ajn dum mia vivo, — mi diris, vringante lian manon.
— Aŭ pli mirigita, ĉu?
— Nu, tion mi devas konfesi.
— La surprizo ne estas tute unuflanka, mi certigas. Mi ne konjektis, ke vi trovis mian okazan ŝirmejon, tiom malpli ke vi estas en ĝi, ĝis mi troviĝis malpli ol dudek paŝojn de la enirejo.
— Miaj piedsignoj, supozeble?
— Ne, Vatsono, mi timas, ke mi ne akceptus rekoni vian piedsignon inter ĉiuj piedsignoj de la mondo. Se vi serioze deziros trompi min, vi devos ŝanĝi vian tabakiston; ĉar kiam mi vidas cigaredstumpon signitan Bradleo, Oksfordostrato, mi scias, ke mia amiko Vatsono troviĝas en la najbaraĵo. Vi vidas ĝin tie apud la pado. Vi forĵetis ĝin, sendube, en tiu zenita momento, kiam vi eksturmis la senhoman kabanon.
— Ĝuste.
— Tion mi supozis kaj, konante vian admirindan persistemon, mi estis konvinkita, ke vi sidas embuske kun armilo enmanigebla, atendante la revenon de la loĝanto. Do vi fakte supozis min krimulo?
— Mi ne sciis, kiu vi estas, sed mi firme intencis eltrovi.
— Bonege, Vatsono! Kaj kiel vi trovis la lokon? Vi vidis min, eble, dum la nokto de la bagnula persekuto, kiam mi tiel malprudente permesis, ke la luno leviĝu malantaŭ mi.
— Jes, mi vidis vin tiam.
— Kaj traserĉis, sendube, ĉiujn kabanojn ĝis vi atingis tiun ĉi?
— Ne, via knabo estis observita, kaj tio havigis al mi gvidilon, kie esplori.
— La maljuna sinjoro kun la teleskopo, sendube. Mi ne povis kompreni, kiam mi la unuan fojon vidis la lumon flagri sur la lenso. — Li stariĝis kaj enrigardis la kabanon. — Ha, mi vidas, ke Kartrajto alportis kelkajn provizojn. Kio estas tiu ĉi papero? Do vi iris al Kum-Tresio, ĉu?
— Jes.
— Ĉu por viziti sinjorinon Laŭra Liono?
— Ĝuste.
— Bone farite! Niaj esploroj evidente kuris paralele, kaj kiam ni kunmetos niajn rezultojn, ni posedos relative plenan konon pri la kazo.
— Nu, mi ĝojas en mia koro, ke vi ĉeestas, ĉar vere la respondeco kaj la mistero ambaŭ agacis miajn nervojn. Sed kiel, je la nomo de mirindaĵoj, vi venis ĉi tien, kaj kion vi faris? Mi supozis vin esti en Bakerstrato solvanta tiun kazon ĉantaĝan.
— Mi deziris, ke vi tion supozu.