— Do vi utiligas min, kaj tamen ne fidas min! — mi ekkriis iom amare. — Mi opinias, ke mi meritis de vi pli bonan rilaton, Holmso.
— Kara homo, vi estis tiel nemalhavebla por mi en tiu ĉi kazo, kiel en multaj aliaj kazoj, kaj mi petas, ke vi pardonu min, se mi ŝajnis trompi vin. Efektive, parte pro via sekureco mi faris tion, kaj ĝuste mia kompreno pri la danĝero, en kiu vi troviĝis, emigis min veni kaj esplori la aferon proprapersone. Se mi estus kun kavaliro Henriko kaj vi, estas klare, ke mia vidpunkto estus la sama kiel la via, kaj mia ĉeesto avertus niajn kapablegajn kontraŭulojn, ke ili gardu sin. En la nuna stato mi povis ĉirkaŭiri, kiel ne estus eble, se mi loĝus en la Halo, kaj mi restas nekonata faktoro en la afero, preta enĵeti mian tutan pezon en kriza momento.
— Sed kial teni min neinformita?
— Se vi scius, tio ne helpus nin, kaj eble povus konduki al malkovro de mi. Vi volus sciigi al mi ion, aŭ pro bonkoreco vi alportus al mi iun frandaĵon, kaj tiel starigus nenecesan riskon. Mi kunuligis Kartrajton — vi memoras la etulon el la mesaĝista oficejo — kaj li prizorgis miajn simplajn bezonojn: panbulko kaj pura kolumo. Kion plian deziru homo? Li havigis al mi kroman okulparon sur tre agema piedparo, kaj ambaŭ estis netakseble valoraj.
— Do ĉiuj miaj raportoj estis vanaj! — Mia voĉo tremis, kiam mi rememoris la penojn kaj la fieron, per kiuj mi verkis ilin.
Holmso elpoŝigis faskon da paperoj.
— Jen viaj raportoj, kara homo, kaj tre atente fingrumitaj, mi certigas. Mi starigis bonegan aranĝon, kaj ili malfruas nur unu tagon survoje. Mi devas tre varme gratuli vin pro la entuziasmo kaj la inteligento, kiujn vi sentigis pri la kazo eksterordinare malfacila.
Mi estis ankoraŭ iom ofendiĝema pro la trompo direktita al mi, sed la varma laŭdo de Holmso forpelis la koleron. Mi sentis en mia koro, ke tio kion li diris, estas prava, kaj ke tio vere plej konvenis al nia celo, ke mi ne sciu, ke li estas sur la erikejo.
— Jam pli bone, — li diris, vidante la ombron forpasi de mia mieno. — Kaj nun sciigu al mi la rezulton de via vizito al sinjorino Laŭra Liono — ne estis malfacile diveni, ke por viziti ŝin vi iris, ĉar mi jam scias, ke ŝi estas la sola persono en Kum-Tresio, kiu povas servi al ni en tiu ĉi afero. Fakte, se vi ne irus hodiaŭ, tre verŝajne morgaŭ mi irus.
La suno jam subiris, kaj krepusko mantelis la erikejon. La aero iĝis malvarma, kaj ni eniris la kabanon por iom varmiĝi. Tie, sidante kune en la duonlumo, mi informis Holmson pri mia interparolo kun la damo. Li estis tiom interesita, ke mi devis dufoje ripeti parton antaŭ ol li kontentiĝis.
— Tio estas tre grava, — li diris, kiam mi finis. — Tio plenigas breĉon, kiun mi ne povis traponti en tiu plej komplika afero. Vi scias, eble, ke densa intimeco ekzistas inter tiu damo kaj Stepeltono, ĉu?
— Mi ne sciis pri densa intimeco.
— Ne povas esti dubo pri tio. Ili renkontiĝas, ili korespondas, ekzistas kompleta interkompreniĝo. Nu, tio donis al ni tre potencan armilon. Se mi povus uzi ĝin por malligi lian edzinon…
— Lian edzinon?
— Nun mi havigas al vi iom da informo, kompense pro tio, kion vi donis al mi. Tiu damo, kiu akceptiĝis ĉi tie kiel lia fratino, estas reale lia edzino.
— Bona ĉielo, Holmso! Ĉu vi certas pri via diro? Kiel li povis permesi, ke kavaliro Henriko enamiĝu al ŝi?
— La enamiĝo de kavaliro Henriko povus malutili al neniu krom al kavaliro Henriko. Li aparte zorgis, ke kavaliro Henriko ne amindumu ŝin, kiel vi mem observis. Mi ripetas, ke la damo estas lia edzino sed ne fratino.
— Sed por kio la komplika trompado?
— Ĉar li antaŭvidis, ke ŝi pli utilus al li kiel virino libera.
Ĉiuj miaj neelparolitaj instinktoj, miaj svagaj suspektoj, subite unuformiĝis kaj centriĝis al la naturesploristo. En tiu senpasia, senkolora viro, kun la pajla ĉapelo kaj papilia reto, mi ŝajnis vidi teruran kreaĵon senfine paciencan kaj ruzan, kun rideta vizaĝo kaj murdema koro.
— Ĝuste li do estas nia malamiko, ĝuste li postsekvis nin en Londono, ĉu?
— Tiel mi deĉifras la enigmon.
— Kaj la averto… ĝi certe venis de ŝi?
— Ĝuste.
La formo de iu monstra miseco, duone vidita, duone divenita, baŭmis tra la mallumo, kiu ĉirkaŭis min tiel longe.
— Sed ĉu vi certas pri tio, Holmso? Kiel vi scias, ke ŝi estas lia edzino?
— Ĉar li sufiĉe malatentis por sciigi al vi veran pecon da aŭtobiografio, kiam li la unuan fojon renkontis vin, kaj tre verŝajne li multfoje bedaŭris tion poste. Li ja estis iam lerneja instruisto en Norda Anglujo. Nu, neniu pli facile spureblas ol instruisto. Ekzistas lernejaj agentejoj, per kiuj oni povas identigi iun ajn homon, kiu partoprenis la profesion. Iom da esploro sciigis al mi, ke iu lernejo fiaskis en abomenaj cirkonstancoj, kaj ke la posedinto — la nomo malsamis — malaperis kun sia edzino. La priskribo konfirmis. Kiam mi eksciis, ke la malaperinto estis dediĉinta sin al entomologio, la identigo estis kompleta.
La mallumo iom heliĝis, sed multo restis kaŝita de la ombroj.
— Se tiu virino vere estas lia edzino, kie envenas sinjorino Laŭra Liono?