— Trovita mortinta sen vundo. Vi kaj mi scias, ke li mortis pro teruriĝo, kaj ni ankaŭ scias, kio timigis lin; sed kiel ni aranĝu, ke dek du senemociaj ĵurianoj sciu tion? Kiaj postsignoj estas de ĉashundo? Kie estas la postsignoj de ĝiaj dentoj? Kompreneble, ni scias, ke ĉashundo ne mordas kadavron, kaj ke kavaliro Karlo estis mortinta antaŭ ol la besto atingis lin. Sed ĉion ĉi ni devas pruvi, kaj nia pozicio ne ebligas tion.
— Nu, do, hodiaŭ nokte?
— Hodiaŭ nokte ni ne multe pli bone statas. Denove, ne estis rekta ligo inter la ĉashundo kaj la morto de la viro. Ni neniam vidis la ĉashundon. Ni aŭdis ĝin; sed ni ne povus pruvi, ke ĝi kuris persekute al tiu viro. Komplete malestas motivo. Ne, mia kara homo, ni devas akordigi nin al la fakto, ke provizore kazon ni ne havas, kaj ke valoras al ni riski ion ajn por starigi kazon.
— Kaj kiel vi intencas fari tion?
— Mi forte esperas pri tio, kion faros por ni sinjorino Laŭra Liono, kiam la stato de la afero estos klarigita al ŝi. Kaj krome mi havas propran planon. Sufiĉas al morgaŭ ties misaĵoj, sed mi esperas antaŭ la forpaso de la tago havi finfine la avantaĝon.
Mi povis eligi el li nenion plian, kaj li marŝis, droninte en pensoj, ĝis la Baskervila enirejo.
— Ĉu vi eniros?
— Jes, mi ne trovas kialon por plua sinkaŝado. Sed unu lasta vorto, Vatsono. Diru nenion al kavaliro Henriko pri la ĉashundo. Li supozu, ke la morto de Seldeno okazis tiel, kiel Stepeltono deziras kredigi al ni. Li havos pli fortan kuraĝon por la aflikto, kiun li devos sperti morgaŭ, kiam li estos devigita vespermanĝi kun tiuj homoj.
— Kaj ankaŭ mi.
— Do vi devos pardonpeti, kaj li devos iri sola. Tio estos facile aranĝebla. Kaj nun, se ni tro malfruas por la vespermanĝo, mi opinias, ke ni ambaŭ pretas lastmanĝi.
Ĉapitro 13
FIKSADO DE LA RETOJ
Al kavaliro Henriko pli plaĉis ol surprizis vidi Ŝerlokon Holmso, ĉar jam de kelkaj tagoj li atendis, ke la lastaj okazaĵoj logos lin el Londono. Li tamen levis la brovon, kiam li konstatis, ke mia amiko havis nek valizojn nek klarigon pri ties malesto. Inter ni ni baldaŭ havigis al li la bezonaĵojn, kaj poste dum malfrua lastmanĝo ni klarigis al la kavaliro tiom el niaj spertoj kiom ŝajnis dezirinde, ke li sciu. Sed unue mi havis la malagrablan devon informi Barimoron kaj ties edzinon pri la morto de Seldeno. Por li tio eble estis absoluta malŝarĝiĝo, sed ŝi ploris amare en sian antaŭtukon. Al la tuta mondo li estis viro violenta, duone bruto kaj duone demono; sed al ŝi li restis ĉiam la obstina knabeto en ŝia propra knabinepoko, la infano kiu kroĉis ŝian manon. Vere misegulo estas viro, kiun funebras neniu virino.
— Mi malgajumis endome la tutan tagon de kiam Vatsono foriris matene, — diris la kavaliro. — Supozeble mi meritas iom da kredito, ĉar mi plenumis mian promeson. Se mi ne ĵurus ne eliri sola, mi eble spertus pli viglan vesperon, ĉar mi ricevis mesaĝon de Stepeltono, kiu invitis min tien.
— Mi ne dubas, ke vi spertus pli viglan vesperon, — diris Holmso seke. — Cetere, supozeble vi ne scias, ke ni funebris vin kiel nukrompinton, ĉu?
Kavaliro Henriko malfermegis siajn okulojn:
— Kial do?
— Tiu povrulo estis vestita per viaj vestaĵoj. Mi timas, ke via servisto, kiu transdonis ilin al li, eble havos malagrablaĵojn ĉe la polico.
— Tio estas neverŝajna. Neniu marko estis sur ili, miascie.
— Feliĉe por li — feliĉe por vi ĉiuj, ĉar vi ĉiuj troviĝas malĝustaflanke de la leĝoj en tiu ĉi afero. Mi ne certas, sed eble kiel konscienca detektivo mi devus unue aresti la tutan domanaron. La raportoj de Vatsono estas dokumentoj tre krimuligaj.
— Sed kio pri la enketo? — demandis la kavaliro. — Ĉu vi eligis ion el la implikaĵo? Ŝajnas al mi, ke Vatsono kaj mi ne estas multe pli informitaj, ol kiam ni alvenis.
— Mi opinias, ke baldaŭ mi povos iom pli klarigi al vi la situacion. Tiu ĉi afero estis treege malfacila kaj plej komplikita. Ekzistas pluraj punktoj pri kiuj ni ankoraŭ bezonas lumigon, sed tio tamen venas.
— Ni travivis unu sperton, kiel supozeble Vatsono sciigis al vi. Ni aŭdis la ĉashundon sur la erikejo, do mi povas ĵuri, ke ne temas tute pri malplena superstiĉo. Mi iom kontaktiĝis kun hundoj, kiam mi estis en la okcidento, kaj mi rekonas hundon, kiam mi aŭdas ĝin. Se vi povos buŝumi kaj ĉeni ĝin, mi pretos ĵuri, ke vi estas la plej granda detektivo iam ekzistinta.
— Mi kredas, ke mi buŝumos ĝin kaj ĉenos ĝin enorde, se vi havigos al mi vian helpon.
— Kion ajn vi instrukcios al mi, mi tion faros.
— Tre bone, kaj mi ankaŭ petas, ke vi faru tion blinde, ne ĉiam postulante la kialon.
— Laŭ via plaĉo.
— Se vi tion faros, mi opinias, ke tre verŝajne nia eta problemo baldaŭ estos solvita. Mi ne dubas…
Li ĉesis subite kaj rigardis fikse super mian kapon en la aeron. La lamplumo trafis lian vizaĝon, kaj tiel atenta kaj senmova ĝi estis, ke ĝi povus esti vizaĝo de klare ĉizita klasika statuo, personigo de viglo kaj anticipo.
— Kio estas? — ni ambaŭ ekkriis.