Sed la dolorkrio de la ĉashundo forblovis al la vento ĉiujn niajn timojn. Se ĝi estas vundebla, ĝi estas mortemulo, kaj se ni povis vundi ĝin, ni povos mortigi ĝin. Neniam mi vidis homon kuri kiel Holmso kuris tiunokte. Oni taksas min rapidkurulo, sed li devancis min tiom, kiom mi devancis la etan profesiulon. Antaŭ ni, dum ni kuregis laŭ la pado, ni aŭdis kriĉojn de kavaliro Henriko kaj la profundan blekadon de la ĉashundo. Mi venis ĝustatempe por vidi la hundon salti sur la viktimon, ĵeti lin surterene kaj ekmordi ĉe lia gorĝo. Sed tuj poste Holmso jam sendis kvin kuglojn de sia revolvero en la flankon de la kreaĵo. Kun lasta ululo de agonio kaj malica ekmordo en la aero ĝi ruliĝis surdorsen, kvar piedoj gestis furioze, kaj poste ĝi falis malrigide surflanken. Mi kliniĝis, anhelante, kaj premis mian pistolon al la terura briletanta kapo, sed ne necesis premi la ĉanon. La giganta hundo estis mortinta.
Kavaliro Henriko kuŝis senkonscia, kie li falis. Mi forŝiris lian kolumon, kaj Holmso elspiris dankeman preĝon, kiam li vidis neniun vundon kaj ke la elsavo okazis ĝustatempe. Jam tremetis la palpebroj de nia amiko, kaj li feble klopodis movi sin. Lestrado ŝovis sian brandujon inter la dentojn de la kavaliro, kaj du timigitaj okuloj rigardis al ni.
— Dio mia! — li flustris. — Kio estis tio? Kio, je nomo de la ĉielo, ĝi estis?
— Ĝi estas mortinta, kio ajn ĝi estis, — diris Holmso. — Ni ĉesigis por ĉiam la fantomon de via familio.
Eĉ nur laŭ grandeco kaj forto la kreaĵo, kiu kuŝis antaŭ ni, estis terura. Ĝi ne estis pura spurhundo, kaj ĝi ne estis pura dogo; sed ĝi aspektis kiel kombinaĵo de la du: magra, sovaĝa kaj granda, kiel eta leonino. Ankaŭ nun, en la senmovo de la morto, la makzelegoj ŝajnis guti bluecan flamon, kaj la malgrandajn kavajn kruelajn okulojn ringis fajro. Mi metis mian manon sur la ardantan makzelon, kaj kiam li levis ĝin, miaj propraj fingroj ardis kaj ekbrilis en la mallumo.
— Fosforo, — mi diris.
— Ruza preparaĵo el ĝi, — diris Holmso, snufante la mortintan beston. — Mankas odoro, kiu povus malhelpi ĝian flarkapablon. Ni ŝuldas al vi profundan pardonpeton, kavaliro Henriko, ĉar ni elmetis vin al tiu ĉi timigaĵo. Mi estis preparita kontraŭ ĉashundo, sed ne kontraŭ tia kreaĵo, kia la jena. Kaj la nebulo lasis al ni malmulte da tempo por akcepti ĝin.
— Vi savis mian vivon.
— Pli frue endanĝeriginte ĝin. Ĉu vi fortas sufiĉe por stariĝi?
— Donu plian buŝplenon da tiu brando, kaj mi estos preta por ĉio. Do! Se vi nun helpos min stariĝi. Kion vi intencas fari?
— Lasi vin ĉi tie. Vi ne sufiĉe fortas por aliaj aventuroj hodiaŭ nokte. Se vi atendos, iu el ni akompanos vin al la Halo.
Li provis ŝanceliĝe ekstari, sed li plu fantome palis kaj tremis ĉiumembre. Ni apogis lin al ŝtonego, kie li sidis tremante kun la vizaĝo kovrita de liaj manoj.
— Ni devas forlasi vin nun, — diris Holmso. — La cetero de nia tasko estas farenda, kaj ĉiu momento gravas. Ni finis nian enketon, kaj nun mankas al ni nur nia celito.
— Estas mil kontraŭ unu je tio, ke ni trovos lin en la domo, — li daŭrigis, dum ni retroiris rapide laŭ la pado. — Tiuj pafoj nepre sciigis al li, ke la ludo estas finita.
— Ni estis iom foraj, kaj eble tiu ĉi nebulo sordinis ilin.
— Li sekvis la ĉashundon por revoki ĝin, pri tio vi povas esti certa. Ne, ne, li jam foriris! Sed ni traserĉos la domon por certigi tion.
La dompordo estis aperta, do ni enkuris kaj hastis de ĉambro al ĉambro, mirigante kadukan maljunan domserviston, kiu renkontis nin en la koridoro. En la manĝoĉambro estis neniu lumo, sed Holmso levis la lampon, kaj lasis neesplorita neniun domangulon. Neniun signon de la persekutato ni vidis. En la supra etaĝo, tamen, unu el la dormoĉambraj pordoj estis ŝlosita.
Mallaŭtaj ĝemado kaj siblado aŭdiĝis interne. Holmso piedbatis la pordon ĝuste super la seruro, kaj ĝi fluge malfermiĝis. Pistol-en-mane, ni triope enkuris la ĉambron.
Sed interne estis neniu signo de tiu sovaĝa kaj defia kanajlo, kiun ni anticipis vidi. Anstataŭe, ni frontis objekton tiel strangan kaj neatenditan, ke ni staris momente gapante al ĝi mirigite.
La ĉambro estis aranĝita kiel muzeeto, kaj la murojn frontis kelkaj vitrosupraĵaj kestoj plenaj de tiu kolektaĵo de papilioj kaj tineoj, kies formado estis la ŝatokupo de tiu kompleksa kaj danĝera viro. Meze de la ĉambro staris vertikala trabo, kiu iam estis lokita por subteni la malnovan vermomorditan lignotrabegon kiu traarkis la plafonon. Al tiu trabo estis ligita figuro, tiom vindita kaj envolvita en tolaĵoj uzitaj por ligi ĝin, ke momente oni ne povis konstati, ĉu temas pri viro aŭ virino. Unu viŝtuko ĉirkaŭis la gorĝon kaj estis nodita malantaŭe de la pilastro. Alia kovris la suban parton de la vizaĝo kaj super ĝi du malhelaj okuloj — okuloj plenaj je malĝojo kaj honto kaj timoplenaj demandoj — rerigardis al ni. Post unu minuto ni jam forŝiris la ŝtopilon, malvolvis la ligaĵojn, kaj sinjorino Stepeltono sinkis planken antaŭ ni. Kiam ŝia bela kapo falis sur la bruston, mi vidis klaran ruĝan vundon de vipŝnuro sur ŝia kolo.